Đi đến phần nội dung

Sana reformo

viết bởi Eddycgn, Ngày 21 tháng 3 năm 2010

Tin nhắn: 30

Nội dung: Esperanto

trojo (Xem thông tin cá nhân) 18:41:17 Ngày 23 tháng 3 năm 2010

Mi kredas ke la nuna sistemo estas fuŝa, kaj la proponita sistemo estos pli-malpli egale fuŝa. Mi estas cinikulo.

eurimaco (Xem thông tin cá nhân) 19:03:24 Ngày 23 tháng 3 năm 2010

sal.gif
Rogir:Vi diru 'ĝi estas ĝusta' aŭ 'ĝi estas malĝusta'.
Mi pensas ke tio estas tre ĝusta,

Bodolsog (Xem thông tin cá nhân) 02:34:26 Ngày 28 tháng 3 năm 2010

La pola gazetaroj skribas nun, ke ĉi tiu reformo estas tre bona. Sed en Pollando: Obama = tre bona.

El gazetaroj mi ne eksciis multe pri ĉi tiu reformo: Medicina asekuro por ĉiuj usonanoj - tre bone. Malrapide kreskantaj prezoj de asekuroj - tre bone. Sed kial multe da Usonanoj protestas?

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 11:38:56 Ngày 28 tháng 3 năm 2010

Bodolsog:...kial multe da Usonanoj protestas?
Tio estas tre interesa demando.
Eble iu el Usono povus respondi, kial la duono de la popolo ne volas ke 30 milionoj da civitanoj ne havas sanan protekton...

rabhiuz (Xem thông tin cá nhân) 19:59:06 Ngày 28 tháng 3 năm 2010

La usona sansistemo estas fuŝa. Ni elspezas 15% de nia MEP (Malneta Enlanda Produkto) pri sano, pli ol ĉiuj aliaj naciaj. Tamen nia vivdaŭro estas nur 78 anoj. 48 naciaj havas pli longtempan vivdaŭron. Francio elspezas 11% de sia MEP pri sano, kaj la vivdaŭro tie estas 81 anoj. Japanio elspezas nur 8% de sia MEP pri sano, kaj la vivdaŭro tie estas 82 anoj.

Mi ĝojas ke 32 milionoj pli da usonanoj havos sanan asekuron, sed ni devas restrikti la koston de la sistemo.

(retpaĝoj anglaj)
http://en.wikipedia.org/wiki/File:International_Co...
https://www.cia.gov/library/publications/the-world...

sinjoro (Xem thông tin cá nhân) 10:11:20 Ngày 29 tháng 3 năm 2010

Bodolsog:Sed kial multe da Usonanoj protestas?
Certe protestas tiuj dekstruloj, al kiuj enkonduki ĝermetojn de socia egaleco signifas nur priŝtelon de ili. Sed reformojn bone pravigas la krizo kaŭzita de la liberala politiko.

horsto (Xem thông tin cá nhân) 19:50:31 Ngày 29 tháng 3 năm 2010

rabhiuz:La usona sansistemo estas fuŝa. Ni elspezas 15% de nia MEP (Malneta Enlanda Produkto) pri sano, pli ol ĉiuj aliaj naciaj. Tamen nia vivdaŭro estas nur 78 anoj. 48 naciaj havas pli longtempan vivdaŭron. Francio elspezas 11% de sia MEP pri sano, kaj la vivdaŭro tie estas 81 anoj. Japanio elspezas nur 8% de sia MEP pri sano, kaj la vivdaŭro tie estas 82 anoj.
Miaopinie la kvalito de la sansistemo ne estas la sola faktoro por la longeco de la vivo, eble eĉ ne la plej grava.
Ankaŭ gravas kiel la homoj vivas, kion ili manĝas, kiom ili movas sin, ktp. Antentu ankaŭ, ke la averaĝa usonano estas la plej dika homo de la mondo.

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 20:39:39 Ngày 29 tháng 3 năm 2010

rabhiuz:Mi ĝojas ke 32 milionoj pli da usonanoj havos sanan asekuron, sed ni devas restrikti la koston de la sistemo.
Pri kostoj: Lehman Bros. detruis 600 miliardoj (angle: bilionoj) de dolaroj.
La ĉefo de L.B. gajnis en 3 jaroj kvazaŭ 480 milionoj de dolaroj kiel "bonoj".
La problemo estas ke la riĉuloj ne volas kunpagi por la malriĉuloj.
Mi ne konas landon en Eŭropo kie ne ekzistas sana protekto por ĉiuj... Ĉu vi?
okulumo.gif

andogigi (Xem thông tin cá nhân) 03:19:19 Ngày 30 tháng 3 năm 2010

Nuntempe mi havas sanan asekuron kun mia dunginto. Mi pagas nur $12 semajne. Mi pensas ke tio estas tre malmultekosta. Mi scias ke mi povas daŭre konservi mian asekuron kun la nova leĝo, sed mi kredas ke la kosto pligrandiĝos kaŭze de la ŝanĝoj. Se multaj usananoj ne havas sufiĉan asekuron por bonteni iliajn sanojn, eble la registaro devas simple aĉeti ĝin por ili kaj forgesi pri mi.

Se mi bezonas pagi plialtajn impostojn pro la neasekuruloj, mi komprenas. Sed, mia asekuro estas bona kaj mi ne volas ŝanĝi ĝin.

leosur (Xem thông tin cá nhân) 15:07:01 Ngày 30 tháng 3 năm 2010

Ŝajnas ke multaj usonanoj kredas en "savu sin kiu povas" kaj la plej eta provo de socia reformo al ili odoras kvazaŭ komunisma satano.

Quay lại