Tartalom

Sana reformo

Eddycgn-tól, 2010. március 21.

Hozzászólások: 30

Nyelv: Esperanto

andogigi (Profil megtekintése) 2010. április 2. 14:49:59

leosur:Ŝajnas ke multaj usonanoj kredas en "savu sin kiu povas" kaj la plej eta provo de socia reformo al ili odoras kvazaŭ komunisma satano.
Sed, tio estas grandega provo de socia reformo kaj ne spegulas nian valorojn aŭ nian dezirojn (de la plejmulto). Ni havas problemon kaj la problemo estas ke multaj usonanoj nuntempe ne havas sanan asekuron. Bone! Ni komprenas. Ni aĉetu la asekuron por ili. Kaj se mi estonte perdos mian laboron, mi ankaŭ havos ŝtatan asekuron. Ĉu ĉi tio estas plifacila? Kial ĉi tio ne estas sufiĉa?

mathieubriere (Profil megtekintése) 2010. április 4. 18:10:20

leosur:Ŝajnas ke multaj usonanoj kredas en "savu sin kiu povas" kaj la plej eta provo de socia reformo al ili odoras kvazaŭ komunisma satano.
Mi tute konsentas. Ŝajnas vere malfacila iome ŝanĝi certajn aĵojn en Usono!
Se Obama estus franca, oni dirus ke liaj politikideoj nek dekstre nek maldekstre estas... Obama aspektus kiel moderega politikulo.
Sed en usono, kiel vi diris, la plej eta reformaĵo por pligranda socia justico aspektas kiel komunista ideo!

horsto (Profil megtekintése) 2010. április 4. 22:54:38

andogigi:Nuntempe mi havas sanan asekuron kun mia dunginto. Mi pagas nur $12 semajne.
Pardonu, andogigi. Mi ne komprenas kiel tia sistemo povas funkcii. Mi pagas pli ol la dekoblan de tiu sumo.
Kiel asekuron povas transpreni ĉiujn kostojn por nur ĉirkaŭ 50 dolarojn monate?

andogigi (Profil megtekintése) 2010. április 5. 2:18:12

horsto:
andogigi:Nuntempe mi havas sanan asekuron kun mia dunginto. Mi pagas nur $12 semajne.
Pardonu, andogigi. Mi ne komprenas kiel tia sistemo povas funkcii. Mi pagas pli ol la dekoblan de tiu sumo.
Kiel asekuron povas transpreni ĉiujn kostojn por nur ĉirkaŭ 50 dolarojn monate?
Ĉar mia dunginto pagas 90% de la kosto de la asekuro. (Vere, tio estas tre tre malmultekosta. Mia edzino pagas ĉirkaŭ $35 semajne.) Kiam mi iras al malsanejo, mi bezonas pagi 20% de la fina kosto kaj la asekuro pagas 80%. Du monatoj antaŭe, mi ĵus havis operacion pro mia maldekstra genuo kaj la prezo de mi nur estis $800.

andogigi (Profil megtekintése) 2010. április 5. 2:57:27

mathieubriere:Sed en usono, kiel vi diris, la plej eta reformaĵo por pligranda socia justico aspektas kiel komunista ideo!
Mi neniam diris iun pri komunismo. Mi simple volas prudenton.

Kial mia asekuro devas ŝanĝiĝi ĉar aliaj usonanoj ne havas asekuron? Ĉu socia justico signifas ke ĉiuj suferas egale? Se iuj ne havas sanan asekuron, ni volante aĉetus ĝin por ili. Sed tio neniam estas sufixca! La registaro volas direkti niajn vivojn kaj la politikistoj uzos la sansistemon por fari tiun. Kontraŭe, kial faras kompleksan leĝon por ripari simplan problemon?

horsto (Profil megtekintése) 2010. április 5. 12:03:24

andogigi:
horsto:
Kiel asekuron povas transpreni ĉiujn kostojn por nur ĉirkaŭ 50 dolarojn monate?
Ĉar mia dunginto pagas 90% de la kosto de la asekuro.
Dankon, mi komprenas. Sed tia sistemo, laŭ mia opinio, nur ŝajnigas al vi ke via asekuro estas malmultekosta. Vi devas rigardi la tutan sumon. Se via dunginto ne pagus vian asekuron, tiam vi ricevus tiun sumon aldone al via salajro.
andogigi:
Se iuj ne havas sanan asekuron, ni volante aĉetus ĝin por ili.
Ĉu ne ĝuste tio estas la celo de la reformo?
andogigi:
Sed tio neniam estas sufixca! La registaro volas direkti niajn vivojn kaj la politikistoj uzos la sansistemon por fari tiun. Kontraŭe, kial faras kompleksan leĝon por ripari simplan problemon?
Ĝuste tion ni en Eŭropo ŝajne ne komprenas. Ĉu ne la leĝo difinas, kiu pagu kaj kiu ricevu? Tio ne estas simpla afero.

Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. április 5. 12:29:40

andogigi:... pagas ... pagas ...
Oni ne povas vidi en la vivo ĉion per la okuloj de la mono.
La aero kiun ni spiras, la akvo kiun ni trinkas, la edukado kiun ni ricevas, la libero kiun ni ĝuas, ne kalkulitas per mono.

Por mi ankaŭ la sano estas unu el la bazaj homaj rajtoj.

Oni elspezas miliardojn (billions) por armiloj, oni permesas ke banko (Lehman Bros.) perdas 600 miliardoj de $ per spekulativado, ktp.

Tio ne estas afero de kostoj, nek de socialismo aŭ kapitalismo, estas simple afero de homaj rajtoj.

mathieubriere (Profil megtekintése) 2010. április 12. 12:56:49

Eddycgn:
andogigi:... pagas ... pagas ...
Oni ne povas vidi en la vivo ĉion per la okuloj de la mono.
La aero kiun ni spiras, la akvo kiun ni trinkas, la edukado kiun ni ricevas, la libero kiun ni ĝuas, ne kalkulitas per mono.

Por mi ankaŭ la sano estas unu el la bazaj homaj rajtoj.

Oni elspezas miliardojn (billions) por armiloj, oni permesas ke banko (Lehman Bros.) perdas 600 miliardoj de $ per spekulativado, ktp.

Tio ne estas afero de kostoj, nek de socialismo aŭ kapitalismo, estas simple afero de homaj rajtoj.
Mi havas nenion por aldoni, mi tute konsentas kun vi.

andogigi (Profil megtekintése) 2010. április 15. 14:07:02

Manĝaĵo estas ankaŭ baza homa rajto. Se vi aĉetas mian tagmanĝo, ĉu mi poste povas diri al vi kion vi devas manĝi?

Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. április 16. 21:03:53

andogigi:Manĝaĵo estas ankaŭ baza homa rajto. Se vi aĉetas mian tagmanĝo, ĉu mi poste povas diri al vi kion vi devas manĝi?
Ne. Do se vi suferas malsaton ĉar vi ne havas laboron kaj monon, kaj via filoj mortus per malsato, la ŝtato (ĉiu civilizita demokrata ŝtato) donos al vi kaj viaj filoj ion por manĝi.
Tio okazas en multaj eŭropaj landoj.

Varŝajne tio ne eblas en Tanzanio aŭ Jemeno, do en la riĉaj ŝtatoj (kun riĉaj bankoj kiuj pagas al si mem grandajn bonusojn) tio devus esti normale.

Vissza a tetejére