შეტყობინებები: 30
ენა: Esperanto
andogigi (მომხმარებლის პროფილი) 2 აპრილი, 2010 14:49:59
leosur:Ŝajnas ke multaj usonanoj kredas en "savu sin kiu povas" kaj la plej eta provo de socia reformo al ili odoras kvazaŭ komunisma satano.Sed, tio estas grandega provo de socia reformo kaj ne spegulas nian valorojn aŭ nian dezirojn (de la plejmulto). Ni havas problemon kaj la problemo estas ke multaj usonanoj nuntempe ne havas sanan asekuron. Bone! Ni komprenas. Ni aĉetu la asekuron por ili. Kaj se mi estonte perdos mian laboron, mi ankaŭ havos ŝtatan asekuron. Ĉu ĉi tio estas plifacila? Kial ĉi tio ne estas sufiĉa?
mathieubriere (მომხმარებლის პროფილი) 4 აპრილი, 2010 18:10:20
leosur:Ŝajnas ke multaj usonanoj kredas en "savu sin kiu povas" kaj la plej eta provo de socia reformo al ili odoras kvazaŭ komunisma satano.Mi tute konsentas. Ŝajnas vere malfacila iome ŝanĝi certajn aĵojn en Usono!
Se Obama estus franca, oni dirus ke liaj politikideoj nek dekstre nek maldekstre estas... Obama aspektus kiel moderega politikulo.
Sed en usono, kiel vi diris, la plej eta reformaĵo por pligranda socia justico aspektas kiel komunista ideo!
horsto (მომხმარებლის პროფილი) 4 აპრილი, 2010 22:54:38
andogigi:Nuntempe mi havas sanan asekuron kun mia dunginto. Mi pagas nur $12 semajne.Pardonu, andogigi. Mi ne komprenas kiel tia sistemo povas funkcii. Mi pagas pli ol la dekoblan de tiu sumo.
Kiel asekuron povas transpreni ĉiujn kostojn por nur ĉirkaŭ 50 dolarojn monate?
andogigi (მომხმარებლის პროფილი) 5 აპრილი, 2010 02:18:12
horsto:Ĉar mia dunginto pagas 90% de la kosto de la asekuro. (Vere, tio estas tre tre malmultekosta. Mia edzino pagas ĉirkaŭ $35 semajne.) Kiam mi iras al malsanejo, mi bezonas pagi 20% de la fina kosto kaj la asekuro pagas 80%. Du monatoj antaŭe, mi ĵus havis operacion pro mia maldekstra genuo kaj la prezo de mi nur estis $800.andogigi:Nuntempe mi havas sanan asekuron kun mia dunginto. Mi pagas nur $12 semajne.Pardonu, andogigi. Mi ne komprenas kiel tia sistemo povas funkcii. Mi pagas pli ol la dekoblan de tiu sumo.
Kiel asekuron povas transpreni ĉiujn kostojn por nur ĉirkaŭ 50 dolarojn monate?
andogigi (მომხმარებლის პროფილი) 5 აპრილი, 2010 02:57:27
mathieubriere:Sed en usono, kiel vi diris, la plej eta reformaĵo por pligranda socia justico aspektas kiel komunista ideo!Mi neniam diris iun pri komunismo. Mi simple volas prudenton.
Kial mia asekuro devas ŝanĝiĝi ĉar aliaj usonanoj ne havas asekuron? Ĉu socia justico signifas ke ĉiuj suferas egale? Se iuj ne havas sanan asekuron, ni volante aĉetus ĝin por ili. Sed tio neniam estas sufixca! La registaro volas direkti niajn vivojn kaj la politikistoj uzos la sansistemon por fari tiun. Kontraŭe, kial faras kompleksan leĝon por ripari simplan problemon?
horsto (მომხმარებლის პროფილი) 5 აპრილი, 2010 12:03:24
andogigi:Dankon, mi komprenas. Sed tia sistemo, laŭ mia opinio, nur ŝajnigas al vi ke via asekuro estas malmultekosta. Vi devas rigardi la tutan sumon. Se via dunginto ne pagus vian asekuron, tiam vi ricevus tiun sumon aldone al via salajro.horsto:Ĉar mia dunginto pagas 90% de la kosto de la asekuro.
Kiel asekuron povas transpreni ĉiujn kostojn por nur ĉirkaŭ 50 dolarojn monate?
andogigi:Ĉu ne ĝuste tio estas la celo de la reformo?
Se iuj ne havas sanan asekuron, ni volante aĉetus ĝin por ili.
andogigi:Ĝuste tion ni en Eŭropo ŝajne ne komprenas. Ĉu ne la leĝo difinas, kiu pagu kaj kiu ricevu? Tio ne estas simpla afero.
Sed tio neniam estas sufixca! La registaro volas direkti niajn vivojn kaj la politikistoj uzos la sansistemon por fari tiun. Kontraŭe, kial faras kompleksan leĝon por ripari simplan problemon?
Eddycgn (მომხმარებლის პროფილი) 5 აპრილი, 2010 12:29:40
andogigi:... pagas ... pagas ...Oni ne povas vidi en la vivo ĉion per la okuloj de la mono.
La aero kiun ni spiras, la akvo kiun ni trinkas, la edukado kiun ni ricevas, la libero kiun ni ĝuas, ne kalkulitas per mono.
Por mi ankaŭ la sano estas unu el la bazaj homaj rajtoj.
Oni elspezas miliardojn (billions) por armiloj, oni permesas ke banko (Lehman Bros.) perdas 600 miliardoj de $ per spekulativado, ktp.
Tio ne estas afero de kostoj, nek de socialismo aŭ kapitalismo, estas simple afero de homaj rajtoj.
mathieubriere (მომხმარებლის პროფილი) 12 აპრილი, 2010 12:56:49
Eddycgn:Mi havas nenion por aldoni, mi tute konsentas kun vi.andogigi:... pagas ... pagas ...Oni ne povas vidi en la vivo ĉion per la okuloj de la mono.
La aero kiun ni spiras, la akvo kiun ni trinkas, la edukado kiun ni ricevas, la libero kiun ni ĝuas, ne kalkulitas per mono.
Por mi ankaŭ la sano estas unu el la bazaj homaj rajtoj.
Oni elspezas miliardojn (billions) por armiloj, oni permesas ke banko (Lehman Bros.) perdas 600 miliardoj de $ per spekulativado, ktp.
Tio ne estas afero de kostoj, nek de socialismo aŭ kapitalismo, estas simple afero de homaj rajtoj.
andogigi (მომხმარებლის პროფილი) 15 აპრილი, 2010 14:07:02
Eddycgn (მომხმარებლის პროფილი) 16 აპრილი, 2010 21:03:53
andogigi:Manĝaĵo estas ankaŭ baza homa rajto. Se vi aĉetas mian tagmanĝo, ĉu mi poste povas diri al vi kion vi devas manĝi?Ne. Do se vi suferas malsaton ĉar vi ne havas laboron kaj monon, kaj via filoj mortus per malsato, la ŝtato (ĉiu civilizita demokrata ŝtato) donos al vi kaj viaj filoj ion por manĝi.
Tio okazas en multaj eŭropaj landoj.
Varŝajne tio ne eblas en Tanzanio aŭ Jemeno, do en la riĉaj ŝtatoj (kun riĉaj bankoj kiuj pagas al si mem grandajn bonusojn) tio devus esti normale.