去目錄頁

ĉinaj signoj kaj klavaro

crescence, 2010年3月27日

讯息: 7

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2010年3月27日下午4:50:46

Saluton,

Kiel faras la Ĉinoj por skribi milojn signojn per klavaro de unu cento da klavoj ?

Matthieu (显示个人资料) 2010年3月28日上午9:02:42

Mi ne estas ĉino, sed mi pensas, ke mi povas parte respondi.

Unu el la metodoj estas tajpi latinlitere, kaj programo proponas la signojn, kiuj elparoliĝas tiel. Ekzemple, se mi tajpas zhong, la programo proponas 中, 种, 重, ktp., kaj oni devas elekti en la listo. (Oni povas mallongigi la elektoliston tajpante numeron de tono, sed tio dependas de la programo.) Aldone, tiaj programoj ofte enhavas vortaron, kaj oni povas tajpi plurajn signojn samtempe: se mi tajpas zhongwen, ĝi proponas al mi 中文 (“ĉina lingvo”), kaj mi ne devas serĉi ĉiujn signojn aparte.

Certe ekzistas aliaj metodoj, sed mi ne konas ilin.

crescence (显示个人资料) 2010年3月28日上午10:21:02

Nun, mi komprenas... Dankon al vi !

walfino (显示个人资料) 2010年4月10日上午11:45:50

Ankaŭ vi povas tajpi la radikojn kaj kombini, formi vorto:

e.g. 入+肉=肏

multaj metodoj faras tion ĉi, ZhengMa, WuBi ktp.

LyzTyphone (显示个人资料) 2010年4月20日下午3:21:39

walfino:Ankaŭ vi povas tajpi la radikojn kaj kombini, formi vorto:

e.g. 入+肉=肏

multaj metodoj faras tion ĉi, ZhengMa, WuBi ktp.
Kial tiu ĉi ekzemplo? (ridegegegege)
Ĉu vi komprenas ĝian signifon? Petolanto~ Aĉul'~lango.gif

Jes, ekzistas precipe du tipoj de sistemoj por tajpi la ĉinan. La fonetika (kiel elparolite) kaj tiu kiel skribite. La unuaj sistemoj malsamas en kontinento ĉina kaj Tajvano pro la malsameco inter la du fonetikaj signaroj (Pinjino kaj Bopomofo);
kaj la skribajn sistemojn ankaŭ influas la diferenco inter tradicia kaj simpligita ĉinskribo.

utku (显示个人资料) 2010年5月1日下午1:04:17

Ĉu eblas krei sistemon, kiu uzas kombinaĵojn de 8-12 bazaj strekoj?

Matthieu (显示个人资料) 2010年5月1日下午2:24:59

LyzTyphone:Kial tiu ĉi ekzemplo? (ridegegegege)
Ĉu vi komprenas ĝian signifon? Petolanto~ Aĉul'~lango.gif
Haha, bona ekzemplo. Mi ne konis tiun signon. lango.gif
Mi ŝatas tion en la ĉina lingvo: tiu signo havas logikan sencon, konsiderante ĝiajn erojn.

回到上端