Al la enhavo

Kion vi opinias pri "sal'"?

de Junpe, 2010-marto-29

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 23:05:15

Junpe:Sed "saluton" povas rigardiĝi kiel sufiĉe longa.
En vortaroj troviĝas salutvorto "he". Ĉu oni uzas ĝin?
he ne estas salutvorto, ĝi estas nur interjekcio, laŭ mia vortaro.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 10:02:59

Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 10:57:58

darkweasel:Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).
Se "haj" iĝas sciata, mi uzus ĝin anstataŭ "sal".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 11:17:01

Roberto12:
darkweasel:Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).
Se "haj" iĝas sciata, mi uzus ĝin anstataŭ "sal".
Konatigu ĝin do. okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 12:15:51

Ĉu ne haj (angle: Hi) estas konata ĉie en la mondo?

gyrus (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 17:38:05

Mi preferus "koniĉivaŭ" aŭ "nihaŭ" ol haj lango.gif

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 02:13:20

Mi proponas "ĉa!" anstataŭ "koniĉiva". Ĉar "koniĉiva" estas tro longa, ĉu ne? okulumo.gif

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 02:55:30

Ĉar ne osijo el la Ĉerokia? Mi estas Ĉerokiulo, kaj mi elektas "osijo"

white knight (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 07:59:44

darkweasel:2010-04-03 22:32:20 <darkweasel> mi pensas ke mi eksalutos per "natriklorid"
Eble pli bone estus: NaCl rido.gif

kaha (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 19:28:34

formiĉjo:Ĉar ne osijo el la Ĉerokia? Mi estas Ĉerokiulo, kaj mi elektas "osijo"
vivu ĉerokia lingvo!
mi uzu la saman vorton nun!

Reen al la supro