ไปยังสารบัญ

Kion vi opinias pri "sal'"?

จาก Junpe, 29 มีนาคม 2010

ข้อความ 40

ภาษา: Esperanto

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 5 เมษายน 2010, 10:57:58

darkweasel:Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).
Se "haj" iĝas sciata, mi uzus ĝin anstataŭ "sal".

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 5 เมษายน 2010, 11:17:01

Roberto12:
darkweasel:Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).
Se "haj" iĝas sciata, mi uzus ĝin anstataŭ "sal".
Konatigu ĝin do. okulumo.gif

horsto (แสดงโปรไฟล์) 5 เมษายน 2010, 12:15:51

Ĉu ne haj (angle: Hi) estas konata ĉie en la mondo?

gyrus (แสดงโปรไฟล์) 5 เมษายน 2010, 17:38:05

Mi preferus "koniĉivaŭ" aŭ "nihaŭ" ol haj lango.gif

zan (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2010, 02:13:20

Mi proponas "ĉa!" anstataŭ "koniĉiva". Ĉar "koniĉiva" estas tro longa, ĉu ne? okulumo.gif

kaha (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2010, 19:28:34

formiĉjo:Ĉar ne osijo el la Ĉerokia? Mi estas Ĉerokiulo, kaj mi elektas "osijo"
vivu ĉerokia lingvo!
mi uzu la saman vorton nun!

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 8 สิงหาคม 2010, 13:20:07

Mi preferas kaj uzas SluSlu al ĉiuj anstataŭ "Sal". Slu = unu-silaba Saluton | S#lu###.

Ailanto (แสดงโปรไฟล์) 8 สิงหาคม 2010, 13:41:11

Mi ofte uzas la vorton "sal"... "Sal' kara!, kiel vi?". Sed mi ankaŭ iam diras "Salaton, amiko!". Depende de la salutato kaj mia humoro.

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 12 สิงหาคม 2010, 18:00:40

qwertz:Mi preferas kaj uzas SluSlu al ĉiuj anstataŭ "Sal". Slu = unu-silaba Saluton | S#lu###.
Mi opinias, ke "Slu" aspektiĝas kiel vertebraro (=S=ulo) kiu drinkas kun pajlero (=l) de kokteloglason (=u). Ŝatenda! okulumo.gif

Argantonio (แสดงโปรไฟล์) 12 สิงหาคม 2010, 18:26:52

Junpe:Sed "saluton" povas rigardiĝi kiel sufiĉe longa.
En vortaroj troviĝas salutvorto "he". Ĉu oni uzas ĝin?
Mi antaŭ ne delonge mi gvidas kontraŭ la pigra uzado kaj malbela vorteto de Sal', certe mi kontraŭstaras kun geesperantoj kiam uzas tion, ĉar Sal' signifas Salo, kies ingrediento por gustumigi la manĝaĵojn...

Se oni volas skribi la fiaĉa slango de Sal', oni povas anstataŭigi tion por la neformala vorto de Hej, ĉu vi konsentas kun mi?...

Do, mi pensas ke la enirsalutvorto de 'Saluton' por mi ĝi estas formala salutvorto kaj 'Hej' estas neformala salutvorto, tiel la fingro-pigruloj povus skribi 'Hej' kaj ne 'Sal'... okulumo.gif

กลับไปด้านบน