去目錄頁

Kion vi opinias pri "sal'"?

Junpe, 2010年3月29日

讯息: 44

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2010年4月4日下午11:05:15

Junpe:Sed "saluton" povas rigardiĝi kiel sufiĉe longa.
En vortaroj troviĝas salutvorto "he". Ĉu oni uzas ĝin?
he ne estas salutvorto, ĝi estas nur interjekcio, laŭ mia vortaro.

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月5日上午10:02:59

Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).

Roberto12 (显示个人资料) 2010年4月5日上午10:57:58

darkweasel:Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).
Se "haj" iĝas sciata, mi uzus ĝin anstataŭ "sal".

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月5日上午11:17:01

Roberto12:
darkweasel:Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).
Se "haj" iĝas sciata, mi uzus ĝin anstataŭ "sal".
Konatigu ĝin do. okulumo.gif

horsto (显示个人资料) 2010年4月5日下午12:15:51

Ĉu ne haj (angle: Hi) estas konata ĉie en la mondo?

gyrus (显示个人资料) 2010年4月5日下午5:38:05

Mi preferus "koniĉivaŭ" aŭ "nihaŭ" ol haj lango.gif

zan (显示个人资料) 2010年4月6日上午2:13:20

Mi proponas "ĉa!" anstataŭ "koniĉiva". Ĉar "koniĉiva" estas tro longa, ĉu ne? okulumo.gif

formiĉjo (显示个人资料) 2010年4月6日上午2:55:30

Ĉar ne osijo el la Ĉerokia? Mi estas Ĉerokiulo, kaj mi elektas "osijo"

white knight (显示个人资料) 2010年4月6日上午7:59:44

darkweasel:2010-04-03 22:32:20 <darkweasel> mi pensas ke mi eksalutos per "natriklorid"
Eble pli bone estus: NaCl rido.gif

kaha (显示个人资料) 2010年4月6日下午7:28:34

formiĉjo:Ĉar ne osijo el la Ĉerokia? Mi estas Ĉerokiulo, kaj mi elektas "osijo"
vivu ĉerokia lingvo!
mi uzu la saman vorton nun!

回到上端