לתוכן העניינים

Kion vi opinias pri "sal'"?

של Junpe, 29 במרץ 2010

הודעות: 44

שפה: Esperanto

qwertz (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2010, 13:20:07

Mi preferas kaj uzas SluSlu al ĉiuj anstataŭ "Sal". Slu = unu-silaba Saluton | S#lu###.

Ailanto (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2010, 13:41:11

Mi ofte uzas la vorton "sal"... "Sal' kara!, kiel vi?". Sed mi ankaŭ iam diras "Salaton, amiko!". Depende de la salutato kaj mia humoro.

qwertz (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2010, 18:00:40

qwertz:Mi preferas kaj uzas SluSlu al ĉiuj anstataŭ "Sal". Slu = unu-silaba Saluton | S#lu###.
Mi opinias, ke "Slu" aspektiĝas kiel vertebraro (=S=ulo) kiu drinkas kun pajlero (=l) de kokteloglason (=u). Ŝatenda! okulumo.gif

Argantonio (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2010, 18:26:52

Junpe:Sed "saluton" povas rigardiĝi kiel sufiĉe longa.
En vortaroj troviĝas salutvorto "he". Ĉu oni uzas ĝin?
Mi antaŭ ne delonge mi gvidas kontraŭ la pigra uzado kaj malbela vorteto de Sal', certe mi kontraŭstaras kun geesperantoj kiam uzas tion, ĉar Sal' signifas Salo, kies ingrediento por gustumigi la manĝaĵojn...

Se oni volas skribi la fiaĉa slango de Sal', oni povas anstataŭigi tion por la neformala vorto de Hej, ĉu vi konsentas kun mi?...

Do, mi pensas ke la enirsalutvorto de 'Saluton' por mi ĝi estas formala salutvorto kaj 'Hej' estas neformala salutvorto, tiel la fingro-pigruloj povus skribi 'Hej' kaj ne 'Sal'... okulumo.gif

Argantonio (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2010, 18:37:02

qwertz:
qwertz:Mi preferas kaj uzas SluSlu al ĉiuj anstataŭ "Sal". Slu = unu-silaba Saluton | S#lu###.
Mi opinias, ke "Slu" aspektiĝas kiel vertebraro (=S=ulo) kiu drinkas kun pajlero (=l) de kokteloglason (=u). Ŝatenda! okulumo.gif
Do, estas por mi la dua fojo ke mi legas la vorton de Slu , la morfologio de la vorto estas simila la Anglan fivorton de *Slut* esperante Putino... Povas iĝi en Falsa Amiko , ĉu ne?

qwertz (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2010, 18:55:18

Argantonio:
qwertz:
qwertz:Mi preferas kaj uzas SluSlu al ĉiuj anstataŭ "Sal". Slu = unu-silaba Saluton | S#lu###.
Mi opinias, ke "Slu" aspektiĝas kiel vertebraro (=S=ulo) kiu drinkas kun pajlero (=l) de kokteloglason (=u). Ŝatenda! okulumo.gif
Do, estas por mi la dua fojo ke mi legas la vorton de Slu , la morfologio de la vorto estas simila la Anglan fivorton de *Slut* esperante Putino... Povas iĝi en Falsa Amiko , ĉu ne?
*Slut* enhavas *t* vortfine kaj *Slu* ne enhavas *t* vortfine, ĉu ne?

ceigered (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2010, 13:09:08

Mmm....
Slut ~ sla', slat
Slu ~ slu
Sed, la skriba simileco estas TRE forta lango.gif
Memorigas min de la sveda vorto "sluta" (fermi), kaj mi pensis ke "sluta" sonus malĝentila al anglaj parolantoj.

Filu (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2010, 13:46:42

Falsamikeco kun alia lingvo de iu vorto estas malkonsiderinda kaj lama argumento kontraŭ ĝi.

Se oni konsiderus ĝin ŝanĝinda, oni ankaŭ ŝanĝus, pro falsamikeco kun la franca, vortoj kutimaj kaj negravaj kiel...
petas (pétasse = putino)
konas (conasse = idiotino)
mard' (marde, laŭ la kanadfranca = merdo)
salas (salace = erotike subkompreniganta)
sali (sali = malpurigita)
salo (salaud = kanajlo)

darkweasel (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2010, 16:03:22

Filu:Se oni konsiderus ĝin ŝanĝinda, oni ankaŭ ŝanĝus, pro falsamikeco kun la franca, vortoj kutimaj kaj negravaj kiel...
petas (pétasse = putino)
konas (conasse = idiotino)
mard' (marde, laŭ la kanadfranca = merdo)
salas (salace = erotike subkompreniganta)
sali (sali = malpurigita)
salo (salaud = kanajlo)
Kaj ni ne forgesu la plureŭroplingve embarasan penis.

vincas (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2010, 17:37:51

Junpe:Mi longe kredis ke estas ordinare uzi "sal'" anstataŭ "saluton". Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
Ĉu vi uzas "sal'"? Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio estas ĝusta esperanto?
Mi sal ne uzas.

לראש הדף