Į turinį

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

dobri, 2010 m. balandis 7 d.

Žinutės: 211

Kalba: Esperanto

mathieubriere (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 11 d. 21:25:44

Al Dobri:
Mi konsentas kun vi! Ankaŭ mi povas ŝati anglalingvan kanton sed mi preferas kiam gekantisto uzas sian propran lingvon.
estas du malsamaĵoj: la arta kaj la lingva. sal.gif

kris42 (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 13 d. 16:51:54

Mi trovis ĉi tiu kanto estas tres bela

http://www.youtube.com/watch?v=WwkD8uacTRY

Mi tre amas slava musiko kaj slovaka lingvo

dobri (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 27 d. 17:05:08

zan:Ankaŭ al mi plaĉis la slovaka kanto. Se japanoj aŭdos ĉi tiun kanton, ĝi populariĝos ankaŭ en mia lando. Tamen en japanio oni, kiel mi, apenaŭ scias pri eŭropaj popmuzikoj. malgajo.gif
Vi skribas, ke japanoj tute ne konas eŭropajn popkantojn. Tamen mi ie legis, ke ĉeĥa kantistino Helena Vondráčková antaŭ kelkaj jaroj sukcese koncertis en Japanio. Ĉu vi iam aŭdis la kanton: Malovaný džbánku (malovani ĝbanku)?

zan (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 28 d. 09:31:44

dobri:
zan:Ankaŭ al mi plaĉis la slovaka kanto. Se japanoj aŭdos ĉi tiun kanton, ĝi populariĝos ankaŭ en mia lando. Tamen en japanio oni, kiel mi, apenaŭ scias pri eŭropaj popmuzikoj. malgajo.gif
Vi skribas, ke japanoj tute ne konas eŭropajn popkantojn. Tamen mi ie legis, ke ĉeĥa kantistino Helena Vondráčková antaŭ kelkaj jaroj sukcese koncertis en Japanio. Ĉu vi iam aŭdis la kanton: Malovaný džbánku (malovani ĝbanku)?
Mi skribis ne "tute ne" sed "apenaŭ" t.e. "preskaŭ ne". Kompreneble eŭropaj kantistoj internacie famaj estas same famaj ankaŭ en japanio.

Mi serĉis kaj aŭdis la kanton "Malovaný džbánku" per YouTube. Mi unuafoje aŭdis ĉi tiun kanton, kiu estis kantita en 1977. Tre ĉarma kaj, ŝjane al mi, ĝojplena kanto. Mi ne scias, kia estis la socia situacio de siatempa Ĉeĥoslovakio en 1977. Ĉu ŝi kuraĝigis la popolon?

Mi serĉis ŝian nomon japane per Google. En la japana ŝia nomo estas ヘレナ・ヴォンドラーチコヴァー aŭ ヘレナ・ヴォンドラチュコヴァ aŭ ヘレナ・ヴォンドラチコワ aŭ ヘレナ・ボンドラチコバ.
Informoj pri ŝi estas tre malmultaj. Tamen mi informiĝis, ke ŝi kantadis "okcidenta"jn kantojn. En la filmo "Praha!" oni uzas kanton, kiun siatempe kantis ŝi.
En 1972 ŝi koncertis en japanio, sed alian informon pri ŝia koncerto mi ne trovis. Eble nur specialaj japanoj konas ŝin.

cellus (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 28 d. 13:41:13

Estas unu avantaĝo en tio ke multaj kantas en la angla lingvo, ĉar multaj aŭskultantoj tamen ne komprenas la originalojn. Mi memoras unu kazon kiam mi povis iel kompreni la originalon, kaj ĝi estis multe pli bona ol la angla versio. Mi pensas pri la dana kanto kiu gajnis antaŭ kelkaj jaroj. La angla titolo estis "Fly on the Wings of Love" sed la dana estis "Smuk som et stiærneskud" (se mi nun bone ortografiis,) = Bela kiel falanta stelo.

La angla do estas: Fly on the winds of love, fly baby, fly!

Kaj la dana: Bela kiel falanta stelo, tia ŝi aspektas. (Kaj mi tute ne memoras la danan tekston nun, sed estis io ke ŝi fariĝas pli bela, jaron post jaro!

Kaj mi pensas ke la dana versio estas la plej bona!

Kjell R

dobri (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 28 d. 17:24:32

zan:
Mi serĉis kaj aŭdis la kanton "Malovaný džbánku" per YouTube. Mi unuafoje aŭdis ĉi tiun kanton, kiu estis kantita en 1977. Tre ĉarma kaj, ŝjane al mi, ĝojplena kanto. Mi ne scias, kia estis la socia situacio de siatempa Ĉeĥoslovakio en 1977. Ĉu ŝi kuraĝigis la popolon?
Gaja kanto ĉiam kuraĝigas la popolon. Tiutempe regis en mia lando cenzuro. Eĉ ĉiuj tekstoj de la kantoj devis esti aprobitaj de ŝtataj cenzuristoj. Alie ili estus malpermesitaj por publika kantado. Tial multaj tekstoj estis intence kvazaŭ sensencaj. Jen laŭvorta traduko de la kanto:
Malovaný džbánku (pentrita kruĉeto).

Pentrita kruĉeto el kastelo de Český Krumlov (sudbohemia urbeto), vi konas tiun epokon. Vi bone konas tiun epokon, kiam rokaro el Ĥodoj (homoj, kiuj tradicie gardis okcidentan limon de Bohemio kontraŭ Bavario) staris ĉelime.
Vi konas tiun epokon,
vi bone konas tiun epokon.

Spirado de pomarboj
kaj arĝentaj burĝonoj de kaprosalikoj
bonodoros la teron
kaj alaŭdoj kantos kiel pli frue.

Pentrista kruĉeto,
ĉielarko dum matenruĝo
bonvenigu nin per tagiĝo!

Hoj, sakfajfisteto muziku por mi,
la birdoj disflugu vian kanton,
hoj, sakfajfisteto muziku plu,
mi sendas la kanton al vi ĉiuj.

Pentrita kruĉeto,
la nokto finiĝas,
la tago orkoloras,
malrapide la tago orkoloras.

Malnovaj famoj mallaŭtiĝis,
pentritan feliĉon prenu mem,
prenu eron por vi mem.

Spirado de pomarboj
kaj grajniĝanta greno
bonodoros la teron,
tiun teron, kiu invitas infanojn al gajaj ludoj.

Pentrista kruĉeto,
ĉielarko dum matenruĝo
bonvenigu nin per tagiĝo!

Hoj, sakfajfisteto muziku por mi,
la birdoj disflugu vian kanton,
hoj, sakfajfisteto muziku plu,
mi sendas la kanton al vi ĉiuj.

zan:
Mi serĉis ŝian nomon japane per Google. En la japana ŝia nomo estas ヘレナ・ヴォンドラーチコヴァー aŭ ヘレナ・ヴォンドラチュコヴァ aŭ ヘレナ・ヴォンドラチコワ aŭ ヘレナ・ボンドラチコバ.
Informoj pri ŝi estas tre malmultaj. Tamen mi informiĝis, ke ŝi kantadis "okcidenta"jn kantojn. En la filmo "Praha!" oni uzas kanton, kiun siatempe kantis ŝi.
En 1972 ŝi koncertis en japanio, sed alian informon pri ŝia koncerto mi ne trovis. Eble nur specialaj japanoj konas ŝin.
Interesan nomon havas Helena en Japanio. Mi ne komprenas, kion signifas "okcidentaj kantoj". Helena ofte kantis ĉeĥan version de famaj internaciaj kantoj (ne nur anglaj).
Plu mi ne konas filmon kun simpla nomo "Praha!" Eble la titolo estis originale pli longa, ĉu ne?

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 28 d. 20:13:30

@zan
Estaa ankaŭ en Japanio konkurso de cantoj?
Ĉu vi havas ekzemplon el jutubo?
Domo arigatoo

zan (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 29 d. 13:50:37

@dobri
Dankon pro la traduko. Por kompreni veran sencon de la kanto mi bezonas pli scii pri via lando.
dobri: Mi ne komprenas, kion signifas "okcidentaj kantoj". Helena ofte kantis ĉeĥan version de famaj internaciaj kantoj (ne nur anglaj).
Plu mi ne konas filmon kun simpla nomo "Praha!" Eble la titolo estis originale pli longa, ĉu ne?
Mi uzis la vorton "okicidenta" por signifi "deveninta de siatempaj kapitalismaj landoj". Mi akiris ĉi-koncernan informon el ies blogo. Iu ajn blogo povas erari.

La origina nomo de la filmo estas "Rebelové".
Mi devus pli zorge serĉi informojn.

Stephan S (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 29 d. 17:46:15

Eddycgn:Bedaŭrinde la plej kantas nun angle!
Ĉu iam troviĝis kuraĝulo, kiu penis eniri la konkurson kun esperanta kanto (almenaŭ en nacia selektado)?

Atgal į pradžią