לתוכן העניינים

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

של dobri, 7 באפריל 2010

הודעות: 210

שפה: Esperanto

horsto (הצגת פרופיל) 29 במאי 2010, 22:38:40

Eddycgn:Kiu vincos hodiaŭ vespere?
Kaj kion signifas vincos? Ĉu tio estas itala lingvaĵo?

maratonisto (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 05:19:37

Eddycgn:Kiu vincos hodiaŭ vespere?
Mi scias jam kiu venkos. Pardonu, venkis. rideto.gif

Leporino (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 10:35:13

JEEEES!!!!!

La dolĉa LENA gajnis!

"SATELLITE"

Eurovision Song Contest 2010

rideto.gif

Eddycgn (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 12:02:23

Jes venkos, tajperaro.

Nun ni scias, Lena venkis.Komplimentoj!
Meze de multaj refreŝigoj de Cat Stevens, Cliff Riĉard, ABBA kaj de aliaj tedaj "kanconoj".

Al mi ankaŭ ŝatis Rumanio, tre bona voĉo de la kantistino.

@Dobri: Do kie estis Slovakio?

dobri (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 14:06:56

Gratulon al Germanio!
Mi rimarkis, ke mia opinio pri belaj kantoj estas tute alia ol tiu de la eŭropanoj. Ekzemple mia rezulto estus:
1. Slovakio
2. Nederlando
3. Francio
4. Danio
5. Rumanio
6. Greklando
7. Islando
8. Finnlando
9. Turkio
10.Albanio
11.Armenio
12.Slovenio
ktp.
Videblas, ke nur ĉe Danio mi divenis ĝian vicon. Kelkaj kantoj tute ne ekinteresis min (Rusio, Belgio, Ukraino, Bosnio, Cipro ktp.)

@Eddycgn: Slovakio restis en antaŭlasta loko en duonfinalo, do entute ĝi akiris 35-an lokon el 39. Kion fari!

Senegaùlo (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 14:30:21

Ŝajnas ke la angla definitive iĝis la oficiala lingvo de Eŭropo... Oni pli bone ne havu nek Eŭropon, nek eŭron, nek eŭrosong... En la estonteco (in the future) estos nur du lingvoj en la mondo: la angloĉina (chinglish) kaj la hispanportugala (portuñol)... Mi elektis la lastan kompreneble... (vidu InterRoman)

Eddycgn (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 18:59:52

Senegaùlo:Ŝajnas ke la angla definitive iĝis la oficiala lingvo de Eŭropo... Oni pli bone ne havu nek Eŭropon, nek eŭron, nek eŭrosong... En la estonteco (in the future) estos nur du lingvoj en la mondo: la angloĉina (chinglish) kaj la hispanportugala (portuñol)... Mi elektis la lastan kompreneble... (vidu InterRoman)
Vi ne pravas, bonŝance.

Estas la diskaj kompanioj kiuj devigas kanti angle. Se iu venkas ili povas vendi pli da diskoj en internacia merkato.
Lasta jaro mi legis ke Hispanio volis kanti hispane, la produktisto malpermesis ĝin. Fine ili akceptis ke ili enmetus unu frazon hispane en la kanto.
Tiujare Hispanio kantis hispane, do nur tri landoj faris tion, Francio, Hispanio, Serbio.

Estas tre belaj lingvoj en Eŭropo.
Se ili kantus je sia lingvo malmulte da personoj povus kompreni ofte la stultaj tekstaĵojn.

Kaj ili ne kantus per malbona angla aŭ usonana prononco.

Mi apenaŭ legis komentojn de The Guardian (Angla gazetaro).
La Britioj mokas pri la malbona prononco de Lena. Mi trovas ke ŝi estas ĉarma.

Eddycgn (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 19:17:40

dobri:@Eddycgn: Slovakio restis en antaŭlasta loko en duonfinalo, do entute ĝi akiris 35-an lokon el 39. Kion fari!
Mi ĵus aŭdis la slovakan kanton. Miraklo! Ŝi kantas slovake!
Plaĉas al mi...

horsto (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 22:29:02

Mi ne certas kial Lena venkis. Certe ne nur pro la kanto, kaj certe ankaŭ ne nur ĉar ŝi estas bela junulino, partoprenis ja multaj belaj virinoj.
Eble estas io nova. Ŝi jam ravis la homojn en Germanujo, ŝajne ŝi nun ankoraŭ sukcesis en la tuta Eŭropo. Kaj tion ŝi faris ne per montri kiel eble plej multe da nuda karno aŭ per iuj efektoj, sed nur per montri per sia vizaĝo kaj per kelkaj gestoj sian gajecon.
Eble ŝi nur ludas tion, sed eble tio ja estas laŭ ŝia naturo.

zan (הצגת פרופיל) 31 במאי 2010, 03:14:56

Mi preferas Kristina-n ol LENA-n. Mi enuas, ke eŭropanoj kantas angle. Eŭropanoj fariĝos usonanoj,ĉu? Se kantistoj volas sukcesi en Usono, ili iru al Usono kaj venku tie.
Mi tre bedaŭras, ke la kantisto el BiH kantis angle en la konkurso. Lia originala kanto estis en alia lingvo(eble lia lingvo), kiam mi aŭdis ĝin antaŭe. Li gajnis la 17an rangon. Gratulon al li. Sed mi bedaŭras. Eĉ se li kantus originale, lia kanto plaĉus al aliaj landanoj. malgajo.gif

Jen, al mi plaĉa versio
http://www.youtube.com/watch?v=2z41M7BuS'Xw&featu... rideto.gif
(Vi ne vidos ĝin. Forigu ' inter S'X)
http://www.youtube.com/watch?v=2z41M7BuS'Xw&fe...

malplaĉa versiohttp://www.youtube.com/watch?v=7KPuE_4BWKo malgajo.gif

לראש הדף