Към съдържанието

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

от dobri, 07 април 2010

Съобщения: 209

Език: Esperanto

Chainy (Покажи профила) 08 май 2011, 17:46:13

Laŭ mi, la hungara kantistino, Kati Wolf, devas gajni la ĉi-jaran konkurson:

En la konkurso ŝi kantos kaj en la angla kaj en la hungara: What about my dreams?

Plaĉas al mi ankaŭ la originala nur-hungara versio: Szerelem, miért múlsz?

Min interesas, kio signifas 'múlsz'? La traduksistemo de Google ne scias tiun vorton. Mi komprenas la unuajn du vortojn, ŝajne 'Amo, kial...?"

josephdavid86 (Покажи профила) 09 май 2011, 14:09:49

Chainy:Laŭ mi, la hungara kantistino, Kati Wolf, devas gajni la ĉi-jaran konkurson:

En la konkurso ŝi kantos kaj en la angla kaj en la hungara: What about my dreams?

Plaĉas al mi ankaŭ la originala nur-hungara versio: Szerelem, miért múlsz?

Min interesas, kio signifas 'múlsz'? La traduksistemo de Google ne scias tiun vorton. Mi komprenas la unuajn du vortojn, ŝajne 'Amo, kial...?"
Ĝi signifas 'amo, kial vi preterpasas?'

Ĝi estas ankaŭ la mia plejŝatata. Sed mi opinias, post mi vidis la provludojn, ke ŝi ne gajnos la konkurson... malgajo.gif Ankoraŭ, mi esperas ke ĝi ne estas prava.

Eddycgn (Покажи профила) 09 май 2011, 21:37:10

Mi audis la francan, de Vassili Amaury, tre bela, mi esperas ke venku...

Chainy (Покажи профила) 10 май 2011, 21:43:08

Estis laŭ mi granda surprizo ĉe la unua duonfinalo: Pollandon oni ne elektis por la finalo!
Jestem

Laŭ mia takso, la pola kanto estas tre bona. Hieraŭ mi metis ĝin en la duan aŭ trian rangon post la kanto de la hungara kantistino. Eble, la sur-sceneja kantado de la polino ne estis tiel bona, kiel en la video sed oni devis elekti ŝin por la finalo!

Mi ankaŭ ŝatas la kartvelan kanton - ĝi estas eble iom freneza, sed tre potenca kaj impresa. Eldrine

La kanto de Azerbajĝano estas eble iom tro dolĉa por mi, sed mi pensas, ke ĝi havos sabate multe da sukceso. Running Scared

Laf (Покажи профила) 10 май 2011, 22:54:35

Vere estis mirinda elekto shoko.gif Mi plej ŝatis norvegian kanton sed bedaŭrinde ĝi ne sukcesis malgajo.gif

dukemasuya (Покажи профила) 11 май 2011, 00:09:17

vincas:
Pli stultan mi nek aŭdis ,nek vidis malgajo.gif malgajo.gif
Ne. Ĝi estis bonega amuza kanto! ridulo.gif ridulo.gif

josephdavid86 (Покажи профила) 11 май 2011, 12:38:13

Laf:Vere estis mirinda elekto shoko.gif Mi plej ŝatis norvegian kanton sed bedaŭrinde ĝi ne sukcesis malgajo.gif
http://a5.sphotos.ak.fbcdn.net/hphotos-ak-ash4/2...

Ĝi estas bona kanto, sed estis evidente de post la nacia finalo ke ŝi ne povas kanti tre bone, kaj tiel, ŝia ejo en la finalo je sabato estis ĉiam nedefinitiva.

dobri (Покажи профила) 15 май 2011, 12:32:22

Kiel mi supozis, la rezultoj estis tute aliaj ol mi atendis. El unuaj 3 laŭ mi sukcesis nur Danio atinginte la kvinan lokon. Israelo, Norvegio kaj Hispanio tute fiaskis.
Videblas, ke mia opinio vere estas tute alia ol opinias plimulto da eŭropanoj. Nu, almenaŭ mi distriĝis kaj ripetis la nomojn de Eŭropaj landoj.
La fibalotado al najbara lando ankaŭ ne plaĉis al mi, tamen Azerbajĝano certe venkus eĉ sen punktoj el najbaraj landoj.

Eddycgn (Покажи профила) 15 май 2011, 13:05:15

Mi opinias ke la kvalito de la kantoj kaj de la kantistoj tute ne gravas.

La granda efekto de la ESC estas la internacia evento, kie ĉiuj popoloj proksimiĝas en la ludo. Tio veras precipe pri la landoj de la orienta Eŭropo. Tio ne estis ebla sub la komunismo.

Nun ankaŭ la Azerbajĝanoj sentas ke ili estas parto de Eŭropo.

dobri (Покажи профила) 15 май 2011, 15:32:55

Eddycgn:Mi opinias ke la kvalito de la kantoj kaj de la kantistoj tute ne gravas.

La granda efekto de la ESC estas la interancia evento, kie ĉiuj popoloj proksimiĝas en la ludo. Tio veras precipe pri la landoj de la orienta Eŭropo. Tio ne estis ebla sub la komunismo.

Nun ankaŭ la Azerbajĝanoj sentas ke ili estas parto de Eŭropo.
Vi certe pravas! Amika etoso estas pli grava ol kvalito de iu kanto.
Parenteze laŭ mia vortaro oni nomas anojn de tiu lando Azerbajĝananojn. Terure longa vorto, ĉu ne? Kial ne nomi ilin simple "turkoj"?

Обратно нагоре