Mergi la conținut

Latino

de Fuzzy, 16 aprilie 2010

Contribuții/Mesaje: 49

Limbă: Esperanto

darkweasel (Arată profil) 30 iulie 2011, 20:00:17

vincas:Sed ĉu en latina ne mankas novajn vortojn?

Kiel estus komputilo, aviadilo, intereto, fakso, ktp?
ne. tiaj vortoj ja ekzistas, ekz komputilo estas computatrum. mi ne scias pri aliaj.

vincas (Arată profil) 31 iulie 2011, 16:02:09

Eble homoj, kiuj parolas latine, favas kongresojn, kiel esperantistoj?

Uppsala (Arată profil) 18 septembrie 2011, 10:08:00

Mi volus diri ke la Latino kaj la Greko min puŝis koni aliajn lingvojn, iefoje similajn (Litovion), aliefoje tute malsimilajn (Hungaron), kiuj al mi multe plaĉis!! Nun, mi volus reveni, kun tiu ĉi nova (bona? Ne mi povas ĉi tion diri …) lingva sperto, al la Latino, ĉar ĝi estas amo kiu neniam ĉesis, sed kiu sole estis metata en anguleto de mia koro.

lalernanto (Arată profil) 4 noiembrie 2011, 07:36:42

Mi
Kredas ke vi pravas ambaŭ.
La latina estas ege instruata, certe pli ol esperanto; pensu ke nur en italujo la plejmulto de la superaj lernejojn instruas ĝin.
Kaj la homoj ĝenerale konas pri ĝia ekzisto,male al eo.
Mi mem studis la latinan dum 5 jarojn...
Sed regi kaj traduki estas afero...paroli estas tute alia!

Nek mi, nek miaj instruistoj, nek miaj samkursanoj kapablus ĝin paroleti, eĉ baze.

kiam mi estis supera lernej-ano, Por traduki nur 15 liniojn de teksto, helpe de vortaro, oni necesis pli ol 3 horojn....

Do, eble la latina estas pli instruata sed ne la plej vere parolata.

Patrig (Arată profil) 13 noiembrie 2011, 12:06:56

Mi opinias ke tio, kion oni konas kiel "latina lingvo" estas artefarita lingvo de malpopolanoj el la modelo de la greka lingvo, dum la popolo parolis malsamajn lingvojn italajn, grekajn, kaj keltajn... Italoj ĉiam parolis malsamajn lingvojn ĝis nun!...
Ĝi akiris pluvivon kiel kodolingvo de la romkatolika sekto (kaj poste de la scienca komunumo), dum la popolo parolis la false nomitajn "latinajn lingvojn", kiuj naskiĝis ne de la latina lingvo sed ja de la "romiana lingvo" (la "lenga romana" aù "romance"), la popola lingvo de la Romianoj...
Fine, oni kutime forgesas ke ankaù la latina estas filo de aliaj lingvoj indo-europaj kaj ties kulto kiel patrina lingvo estas fundamente maljusta...
En mia projekto interromaniana (InterRoman), mi tute ne konsideras tiun mortan, artefaritan, malpopolan lingvon...

brw1 (Arată profil) 13 martie 2013, 03:27:55

En Usano ĝi estas studata en Lernejo sed pli personoj en la universitato precipe iu kiu volas recevi ilian diplomoj en Latinaj Lingvoj kiel hispanan.

szilardo (Arată profil) 11 aprilie 2013, 11:05:26

Saluton! Mi petas informon, ĉu ekzistas multlingva paĝaro por senpage lerni la Italan? Mi posedas Esperanton, kaj mi estas hungara. Dankon!

PlaidMouse (Arată profil) 1 mai 2013, 04:29:26

Mi ankaŭ lernis la latinan lingvon en lernejo (specife gimnazio). Latina estis amuzo, sed mi opinias, ke Esperanto estas pli amuzo ol Latina.

Urho (Arată profil) 20 iulie 2013, 18:28:16

Iippa:Nuntii latini YLE
Jes, bv. aŭskulti (kaj legi) ĉe la paĝaro de YLE-radio: Nuntii latini

Înapoi mai sus