Więcej

Latino

od Fuzzy, 16 kwietnia 2010

Wpisy: 53

Język: Esperanto

Fuzzy (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 05:08:10

La latina iam estis lingvo de internacia komunikado, kaj eĉ nun ĝin uzadas la katolika eklezio. Mi nun estas diskutanta kun ulo, kiu asertas ke la latinan regas nun pli multe da homoj ol Esperanton. Mi interesiĝas -- ĉu vere multe da homoj povas nuntempe paroli tiun lingvon?
Kion vi pensas?

darkweasel (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 05:38:12

Laŭ mi, vi miksas du aferojn: regi Latinon kaj paroli ĝin.

En iuj landoj, ekzemple Aŭstrujo, ekzistas kursoj de Latino en lernejoj. Mi mem partoprenas tian kurson. Sed tie ni - laŭ mi bedaŭrinde, ĉar Latino estas interesa lingvo - ne lernas paroli Latinon. Ni lernas pri ĝia gramatiko, kaj ni lernas traduki Latinajn tekstojn al la germana.

Da homoj, kiuj efektive parolas Latinon, laŭ mia takso estas malpli ol da Esperantistoj. Sed ekzistas pli multaj homoj, kiuj povas traduki Latinajn tekstojn, kaj komprenas ĝian gramatikon, ol Esperantistoj.

Atentu, ke tio ĉi estas nura takso. Neniu registras Latinparolantojn, nek Esperantistojn. Oni do ne povas precize scii. Eble mi plene malpravas.

sergejm (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 05:55:09

Ankaŭ estas du aferoj: Latino, kiun parolis antikvaj romanoj kaj Latino, kiun uzas katolika eklezio kaj scienco. En antikva Latino ne estis nomoj por multaj specoj de animaloj kaj plantoj, kiujn nun uzas biologio, 'c' antikvaj romanoj ĉiam prononcis kiel 'k' k.t.p.
Nuna Latino fakte ankaŭ estas artefarita lingvo, kaj ĝia Fundamento estas antikva Latino.

Fuzzy (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 06:14:44

darkweasel:Laŭ mi, vi miksas du aferojn: regi Latinon kaj paroli ĝin.
Mi ne komprenas, kiel eblas regi Latinon, scii ĝian gramatikon kaj povi traduki tekstojn, sed ne scipovi paroli? Mi pensis, tio eblas nur en antikva ĉinlingvo, pro ĝiaj vortosignoj kun nekonataj elparoloj. Sed kio estas problemo en la latinlingva parolado?

Fuzzy (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 06:15:54

sergejm:
Nuna Latino fakte ankaŭ estas artefarita lingvo, kaj ĝia Fundamento estas antikva Latino.
Nu, ĉiuj literaturhavantaj lingvoj estas pli-malpli artefaritaj.

darkweasel (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 12:25:43

Fuzzy:
darkweasel:Laŭ mi, vi miksas du aferojn: regi Latinon kaj paroli ĝin.
Mi ne komprenas, kiel eblas regi Latinon, scii ĝian gramatikon kaj povi traduki tekstojn, sed ne scipovi paroli? Mi pensis, tio eblas nur en antikva ĉinlingvo, pro ĝiaj vortosignoj kun nekonataj elparoloj. Sed kio estas problemo en la latinlingva parolado?
La problemo estas, ke oni ne praktikas efektive paroli Latinon en la lernejo. Oni nur lernas la gramatikon kaj iujn vortojn, kaj la praktikata afero estas kompreni tekston, ne mem produkti tekstojn. Tial ekzistas malmultaj vortaroj kun tradukoj de nacia lingvo al Latino, sed multaj kun traduko de Latino al nacia lingvo.

Vilius (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 15:47:11

Ni lernis centojn da latinaj proverboj en la lernejo. Kaj malmulte da gramatiko. Estis torture enua tasko. Kaj tute vana - nun mi memoras nur kelkajn de tiuj proverboj kaj absolutan nulon da gramatiko..

Eddycgn (Pokaż profil) 16 kwietnia 2010, 20:50:35

Mi lernis la latinan en la lernajo.

Tiutage la latina estas bona por kuracista, astronoma kaj advokata scienco, por historio, legi la antikvajn skribintojn, ktp. tamen ne por paroli pri la aferoj de hodiaŭ kaj konversacio.

Ekcepte pri eklezia aferoj, do tio ne estas de hodiaŭ. Tio estas mezepoko.
Malgraŭ tio la latina estas tre bela lingvo.

Carpe diem! (Prenu la tagon! = ĝoju la tagon!)

Bennon (Pokaż profil) 18 kwietnia 2010, 06:57:22

darkweasel:La problemo estas, ke oni ne praktikas efektive paroli Latinon en la lernejo. Oni nur lernas la gramatikon kaj iujn vortojn, kaj la praktikata afero estas kompreni tekston, ne mem produkti tekstojn. Tial ekzistas malmultaj vortaroj kun tradukoj de nacia lingvo al Latino, sed multaj kun traduko de Latino al nacia lingvo.
Mi studas latinan lingvon je universitato. Mi ne praktikas paroli latinan lingvon, sed la latina lingvo ne estas tro malfacila lingvo. Se oni devus paroli latinan, oni povus. Kiuj studas la latinan gramatikon kaj latinajn vortojn, ili povas interkompreniĝi. Plue, unu trepopulara persona angla-latina vortaro (Cassell's) havas tradukoj de la angla al la latina kaj tradukoj de la latina. Sed vi plejparte pravas.

Ŝajnas, ke pli multaj homoj povas paroli Esperanton ol povas traduki latinajn tekstojn. Ĉu multaj studantoj/lernantoj en eŭropo studas la latinan lingvon? Ĉirkaŭ neniu en usono ankoraŭ studas la latinan lingvon. Mi sola sekvantjare diplomiĝas da mi universtato kun universitatgrado en la klasikoj.

Koracio (Pokaż profil) 1 maja 2010, 17:52:09

La latino estas europacentra, sed estas latinistoj ankau en Hongkong, en Argentina, en Kanada, kaj en la USA.

http://chat.yle.fi/latini/viewtopic.php?f=1&t=...

Wróć do góry