ورود به محتوا

LGBT

از EvelienSnel, 17 آوریل 2010

پست‌ها: 9

زبان: Esperanto

EvelienSnel (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2010،‏ 15:53:16

Saluton!
Mi serĉis rimedojn koncernajn LGBT (lesba, geja, ambaŭseksema & transseksema) en Esperanto, sed trovis nenion!
Ĉu mi serĉis malbene???

arcxjo (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2010،‏ 18:24:15

Ekzistas tuta portalo pri LGBT (esperantigite 'GLAT') ĉe esperanta Vikipedio.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Portalo:GLAT

EvelienSnel (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2010،‏ 0:44:08

Ho! Mi serĉis malbene shoko.gif

Dankon arĉjo!

feliz123 (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2010،‏ 3:23:39

Ĉu estas "bene" vorto? Aŭ ĉu vi volis diri "malbone"n?

EvelienSnel (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2010،‏ 17:55:02

Ne, feliz, "bene" ne estas vorto. Ĝi ne estas Esperanta vorto. Mi estas komencanto. Sed ĉiu komprenis kion mi volis diri.

Dankon por la korekto. Mi lernas konstante.

Oŝo-Jabe (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2010،‏ 21:52:24

Fakte, ben/ ja estas radiko.

EvelienSnel (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2010،‏ 23:11:18

Jes Oŝo-jabe:
Universala vortaro:
"ben' bénir | bless | segnen | благословлять | błogosławić. "

Do: "bene" estas vorto!
Signifo: "My search was not blessed."

Ĉi tiu diskutado potus esti tre profunda. okulumo.gif

Pardonu al uzas anglon.

feliz123 (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2010،‏ 3:38:42

Mi ankaŭ estas komencanto. Pro tio mi demandis... ("ben" ne estis en la vortaro de Lernu)

Sed la demando estis bona, almenaŭ al mi, ĉar nun mi trovis alian bonan vortaron.

Dankon, Oŝo-Jabe kaj EvelienSnel.

darkweasel (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2010،‏ 5:47:22

EvelienSnel:
Signifo: "My search was not blessed."
Fakte, mi tradukus mi serĉis malbene al la angla kiel I searched in a cursed way.

بازگشت به بالا