Přejít k obsahu

Mi havas PROBLEMEGON!!!

od uživatele magnifico94 ze dne 18. dubna 2010

Příspěvky: 66

Jazyk: Esperanto

AlfRoland (Ukázat profil) 25. dubna 2010 18:49:34

Kiel konate, oni povas trovi subtenon por preskaŭ ĉio ajn en Biblio. Tamen ŝajnas ke plej multaj kristanoj ne legis Sanktan Lukon 6:37

"Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj"

darkweasel (Ukázat profil) 26. dubna 2010 16:40:10

remy_boligee:
Vere ekzistas homoj kiuj estas neseksemaj, sed en tiuj kazoj temas pri hormonaj problemoj.
Mi ne pensas tion. Mi ja pensas, ke iuj homoj simple ne vidas ion bonan pri seksumado, kaj ne feliĉiĝas pro ĝi. Tiuj havas plenan rajton tiel agi.

Filu (Ukázat profil) 26. dubna 2010 17:26:27

darkweasel:Mi ne pensas tion. Mi ja pensas, ke iuj homoj simple ne vidas ion bonan pri seksumado, kaj ne feliĉiĝas pro ĝi. Tiuj havas plenan rajton tiel agi.
Vidu per vi mem en la proksima estonteco! okulumo.gif

magnifico94 (Ukázat profil) 26. dubna 2010 18:20:37

remy_boligee:
orthohawk:
remy_boligee:Oni konas la arbon laŭ siaj fruktoj.
Se via religio suferigas vin, ĝi ne estas bona arbo. Tio signifas ke ŝanĝo estas necesa.

Kaj en via situacio, kio estas pli facile ŝanĝebla: ĉu la religio, aŭ via seksemo?
Ne, lia religio ne suferigas lin; liaj pasioj suferigas lin.

Kiu diris ke li devas ŝanĝi aŭ la unu aŭ la alia? Oni povas esti gejo sen farante gejaĵojn. Nur malprofunda pensado diras kontraŭe.
Vi pravas kiam vi diras ke lia religio ne suferigas lin. Suferigas lin la kunekzisto de forta religiemo kaj samseksemo.

Mi ne komprenas kion vi volas diri per la vorto "gejaĵoj". Ĉu temas pri lia amindumado kun aliaj viroj?
Se jes, mi ne konsentas kun vi, ĉar neniu povus vivi sen sekso nur pro esti gejo. Kaj ne estus justa de ni postuli tion de li.

Tamen, se temas pri tiuj inecaj trajtoj kiujn multaj gejoj havas, mi tute konsentas.
Se temas al vi pri amindumado kun aliaj viroj, mi volas amindumadas kun aliaj viroj; sed se temas al vi pri tiuj inecaj trajtoj kiujn multaj gejoj havas, mi ne volas fari ĉi-tion.

MarCin83 (Ukázat profil) 26. dubna 2010 20:01:22

Mia konsilo al vi estas simpla: Restu tiel, kiel vi estas! Se vi estus naskiĝita en nekristana lando, vi verŝajne tamen estus gejo, sed plej verŝajne vi ne estus kristano. Do, inter via seksema identeco kaj via religio estas via samseksemeco, kiu vin definas. La amo inter du homoj estas ĉiam pli alta, pli forta kaj pli nobla ol ia religio kiu estis iam elpensita per iu... Do, restu fidela al via koramiko! sal.gif

Wilhelm (Ukázat profil) 27. dubna 2010 4:50:02

Mi estis edukita kiel Jehovah's Witness (mi ne estas nun). Vi nur estus akceptata se vi restas seksabstinanta, almenaŭ kun viroj.

Wilhelm (Ukázat profil) 27. dubna 2010 5:20:15

Se vi forlasus via religio, vi devas scii ke vi estus ekskomunikata de ĉiuj atestantoj, kiuj konas vin. Tio eble estus malbona. Do pensu kaj repensu antaŭ vi decidas kion fari.
Amike.

AlfRoland (Ukázat profil) 27. dubna 2010 6:22:13

Wilhelm:Se vi forlasus via religio, vi devas scii ke vi estus ekskomunikata de ĉiuj atestantoj, kiuj konas vin. [...]
Amike.
@magnifico94: Ĝuste pri tio mi pensis skribante unuan fojon en ĉi tiu fadeno. Certe ne estos malfacile por vi trovi novajn eksteratestantajn amikojn, kiuj akceptos vin. Kiun mi timis, estas ke viaj gepatroj ankaŭ estas atestantoj kaj pro tio ne apogos vin, se vi forlasas tiun sekton. Ĉu eblas al vi rakonti pri tio?

patrik (Ukázat profil) 27. dubna 2010 8:34:56

Lingva korektigo: "amindumi" tute NE signifas "seksumi" aŭ "amori". okulumo.gif Tio signifas "peni por plaĉi al vir(in)o".

Wilhelm (Ukázat profil) 2. května 2010 1:55:18

Mi skribas la sekvaĵon por sciigi kiel malfacile eble estus forlasi "La Atestantoj de Jehovah", almenaŭ por iuj personoj, precipe tiuj, kiuj estas denaskaj aŭ longtempulaj.

Mi estis instruita de la atestantoj ke oni devas ne amiki kun neatestantoj. Ĉar:
"Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn." - 1 Corinthians 15:33.

Do, atestantoj emas ne havi amikojn ekster la relegio kaj tiu fakto faras tre malfacila forlasi la organizon. Se atestanto devus kunlabori aŭ kunlerni kun iuj neatestantoj, ili devus agi ĝentile kaj amike al tiuj, sed neniam societumi kun ili ekstere. Tiu aplikas eĉ al familianoj kiuj ankaŭ ne apartenas al la religio.

Pro tio ke atestantoj ne festas festotagojn (naskotagoj, kristnasko, halovino, novjaro, nenion) krom Pasko (kaj nur kun aliaj atestantoj), festoj kiuj kutime kunigas kaj unuigas iujn, disigas atestantojn for de iliaj familianoj kaj amikoj. Do realece, atestantoj ne kontaktas kun iliaj neatestantaj familianoj. Efektive atestantoj opinias ke ĉiuj, kiuj ne estas kun ili, estas malbonega. Nur ni konas "La Vero". La celo de tiu reguloj estas simple ekskludi eksterajn sciigojn for de la atestantoj por kontroli kio ili pensas kaj opinias.

Malgraŭ mia travivaĵo kun religio, mi devas emfazi ke mi NE estas kontraŭ religio aŭ religieco aŭ opinias ke religiaj personoj estas stultaj aŭ io ajn.

Zpět na začátek