Naar de inhoud

Mi havas PROBLEMEGON!!!

door magnifico94, 18 april 2010

Berichten: 69

Taal: Esperanto

orthohawk (Profiel tonen) 25 april 2010 17:10:38

AlfRoland:
orthohawk:
Do, mi komprenas. Vi mensogis kiam vi diris ke vi volas esti atestanto.

Nur memoru: Kvankam veras ke vi ESTIS, ESTAS, kaj ESTOS gejo, al vi NE obligas *fari gejaĵojn*.
Pro kia rajto vi nomas lin mensogisto? Li unue skribis ke li volas esti kaj atestanto kaj gejo. Tamen la argumentoj de kaj kredantoj kaj nekredantoj konvinkis lin ke li devas esti aŭ atestanto aŭ gejo kaj li faris sian elekton. Mi ne scias ĉu li elektos alian kristanan sekton kaj ajnaokaze mi ne rajtas kritiki lian elekton, kvankam mi timas ke li havoas saman problemon en alia sekto.

Mi proponas ke vi pardonpetos al li pro via vortoj pri mensogo!
Se li tial facile forlasis sian religion, nur post legado de kelkaj poŝtumoj de iuj homoj kiujn li ne eĉ konas, li evidente ne volis teege resti Atestanto.

Filu (Profiel tonen) 25 april 2010 17:45:48

orthohawk:Se li tiel facile forlasis sian religion, nur post legado de kelkaj poŝtumoj de iuj homoj kiujn li ne eĉ konas, li evidente ne volis treege resti Atestanto.
Sed inter lia malvera nepra volo esti Atestanto kaj lia scio pri ties malvereco estas ebloj. Eblas ke li vere kredis pri sia volo esti Atestanto, kaj poste komprenis, ke tiu volo ne estis tiel fortega.

Mi ne kredas, ke oni mensogas dirante kion oni sincere kredas, eĉ kiam tempo poste montras onian eraron pri la menciita kredo.

AlfRoland (Profiel tonen) 25 april 2010 18:39:00

orthohawk:

[..] Oni povas esti gejo sen farante gejaĵojn.
Ĉu li do estus "teoria" gejo?

AlfRoland (Profiel tonen) 25 april 2010 18:49:34

Kiel konate, oni povas trovi subtenon por preskaŭ ĉio ajn en Biblio. Tamen ŝajnas ke plej multaj kristanoj ne legis Sanktan Lukon 6:37

"Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj"

darkweasel (Profiel tonen) 26 april 2010 16:40:10

remy_boligee:
Vere ekzistas homoj kiuj estas neseksemaj, sed en tiuj kazoj temas pri hormonaj problemoj.
Mi ne pensas tion. Mi ja pensas, ke iuj homoj simple ne vidas ion bonan pri seksumado, kaj ne feliĉiĝas pro ĝi. Tiuj havas plenan rajton tiel agi.

Filu (Profiel tonen) 26 april 2010 17:26:27

darkweasel:Mi ne pensas tion. Mi ja pensas, ke iuj homoj simple ne vidas ion bonan pri seksumado, kaj ne feliĉiĝas pro ĝi. Tiuj havas plenan rajton tiel agi.
Vidu per vi mem en la proksima estonteco! okulumo.gif

magnifico94 (Profiel tonen) 26 april 2010 18:20:37

remy_boligee:
orthohawk:
remy_boligee:Oni konas la arbon laŭ siaj fruktoj.
Se via religio suferigas vin, ĝi ne estas bona arbo. Tio signifas ke ŝanĝo estas necesa.

Kaj en via situacio, kio estas pli facile ŝanĝebla: ĉu la religio, aŭ via seksemo?
Ne, lia religio ne suferigas lin; liaj pasioj suferigas lin.

Kiu diris ke li devas ŝanĝi aŭ la unu aŭ la alia? Oni povas esti gejo sen farante gejaĵojn. Nur malprofunda pensado diras kontraŭe.
Vi pravas kiam vi diras ke lia religio ne suferigas lin. Suferigas lin la kunekzisto de forta religiemo kaj samseksemo.

Mi ne komprenas kion vi volas diri per la vorto "gejaĵoj". Ĉu temas pri lia amindumado kun aliaj viroj?
Se jes, mi ne konsentas kun vi, ĉar neniu povus vivi sen sekso nur pro esti gejo. Kaj ne estus justa de ni postuli tion de li.

Tamen, se temas pri tiuj inecaj trajtoj kiujn multaj gejoj havas, mi tute konsentas.
Se temas al vi pri amindumado kun aliaj viroj, mi volas amindumadas kun aliaj viroj; sed se temas al vi pri tiuj inecaj trajtoj kiujn multaj gejoj havas, mi ne volas fari ĉi-tion.

MarCin83 (Profiel tonen) 26 april 2010 20:01:22

Mia konsilo al vi estas simpla: Restu tiel, kiel vi estas! Se vi estus naskiĝita en nekristana lando, vi verŝajne tamen estus gejo, sed plej verŝajne vi ne estus kristano. Do, inter via seksema identeco kaj via religio estas via samseksemeco, kiu vin definas. La amo inter du homoj estas ĉiam pli alta, pli forta kaj pli nobla ol ia religio kiu estis iam elpensita per iu... Do, restu fidela al via koramiko! sal.gif

Wilhelm (Profiel tonen) 27 april 2010 04:50:02

Mi estis edukita kiel Jehovah's Witness (mi ne estas nun). Vi nur estus akceptata se vi restas seksabstinanta, almenaŭ kun viroj.

Wilhelm (Profiel tonen) 27 april 2010 05:20:15

Se vi forlasus via religio, vi devas scii ke vi estus ekskomunikata de ĉiuj atestantoj, kiuj konas vin. Tio eble estus malbona. Do pensu kaj repensu antaŭ vi decidas kion fari.
Amike.

Terug naar boven