Į turinį

Mi havas PROBLEMEGON!!!

magnifico94, 2010 m. balandis 18 d.

Žinutės: 66

Kalba: Esperanto

Polyanna (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 9 d. 14:02:05

Surrealista diskuto! Mi ne bone komprenas kial iuj necesas religiojn... Ciuokaze, plenkreskulo devas konstrui sian propran religion, kiel sian propran familion, sian propran amikoreton - ne tiuj de siaj gepatroj ! Tio estas malfacile kun la Atestatoj de Jehovah, kiuj funkcias kiel sekto pli ol religio. Malfacile sed ne maleble ! Kurage, magnifico, la vivo estas bela! sal.gif

diogotux (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 11 d. 00:51:59

Mi bone legis la fadenon, kaj la demandanto jam faris la elekton, sed por mi mirige, mankis unu konsilo: Trompu!

Restu Atestanto, sed lasu neniun scii pri viaj aventuroj. Tio estas danĝere sed eĉ pli bone ĉar sekso sub danĝero estas eĉ pli ekscita!

Nu, ne gravas nun. Wilhelm, vi faris bonan decidon forlasante la Atestantojn. Mi neniam estis (aŭ estos) Atestanto Jehova, tamen familianino mia aliĝis lasta tempe kaj ĉiuj plendas ke ŝi kvazaŭ mortis.

Aĥ, kaj mi konsentas kun la usona forumano kiu diris ke magnifico94 mensogis por fiinsulti la Atestantojn. Li prenis la decidon, verŝajne tro facilanime, kaj ne donis klarigon, nek diris kiu konsilo pli efikis sur lia decido. Tial li mensogis.

Mi memorigas Dostojevskin: Nur la stultuloj kaj la infanoj ne mensogas.

Todeskaefer (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 3 d. 22:56:25

Mi vidas ĝin ĉi tiel. Se via eklezio ne akceptas vin ĉar vi estas geja, kaj vi estas geja en via koro kaj vi ne deziras ŝanĝi tion, vi demandu mem se ili predikas la vera religio efektive. Elektu novan eklezion

magnifico94 (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 28 d. 10:16:04

AlfRoland:
@magnifico94: (...)Kiun mi timis, estas ke viaj gepatroj ankaŭ estas atestantoj (...)
Ne, mia gepatroj estas katolikoj, sed ili ne estas religiema.

AlfRoland (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 28 d. 16:14:56

magnifico94:
AlfRoland:
@magnifico94: (...)Kiun mi timis, estas ke viaj gepatroj ankaŭ estas atestantoj (...)
Ne, mia gepatroj estas katolikoj, sed ili ne estas religiema.
Mi pensas ke estas avantaĝo por vi ke viaj proksimaj parencoj ne apartenas al la Atestantoj. Laŭ miaj scioj pri tiu sekto eĉ gepatroj rompas kontakton kun infanoj kiuj forlasas ĝin.

Kion okazis al vi post via demando kaj kion vi fine decidis?

Mi deziras al vi feliĉan vivon!

Alf

vajsxnavisto (Rodyti profilį) 2010 m. liepa 6 d. 00:10:22

Unue, mia esperanto ne tre bonnivelas, sed mi volas provi, ĉar mi estas religiema kiel vi, kaj mi estas ankaŭ geja (fakte mi estas Kriŝnano, sekvanto kaj servanto de Kriŝna.... aŭ Hare Kriŝna).

Vi bonkonas kaj bonscias ke la bona Jehovo tre tre amas Liajn infanojn kiel Li-mem, kaj Li estas nia Patro Ĉiopova de la tutaj universoj kaj kosmo. Sed se vi restas en la organizaĵo de Jehovo, kun aliaj atestantoj, vi havus grandegan problemon.

Mi kredas en unupersona edziĝado, kaj mi tre esperegas ke vi ne lasos vin en voluptemeco kiel aliaj gejoj.

Mi sentas ke vi devas disaliĝi kun la organizaĵo de la atestantoj de Jehovo. Mi persone kredas ke Jehovo ekzistas ekstere de organizaĵoj. Mi volas ke vi trovas kompatan viron, kiu estas ankaŭ afabla, bela kaj amema al vi. Mi esperas ke vi edziĝos kun li.

Ne permesu la sistemon de ioj ŝanĝas vian kredon kaj aliĝon kun Dio. Dio volu ke vi partoprenas en edzeco. Havu familion; instruu viajn infanojn de ami Jehovo-Dion.

Bonvolu, gardu vian fidon, gardu vian gejecon, kaj gardu vian amon je Jehovo Dio.

Jehovo vin benu,
Kevino.

Atgal į pradžią