Mi havas PROBLEMEGON!!!
від magnifico94, 18 квітня 2010 р.
Повідомлення: 69
Мова: Esperanto
AlfRoland (Переглянути профіль) 27 квітня 2010 р. 06:22:13
Wilhelm:Se vi forlasus via religio, vi devas scii ke vi estus ekskomunikata de ĉiuj atestantoj, kiuj konas vin. [...]@magnifico94: Ĝuste pri tio mi pensis skribante unuan fojon en ĉi tiu fadeno. Certe ne estos malfacile por vi trovi novajn eksteratestantajn amikojn, kiuj akceptos vin. Kiun mi timis, estas ke viaj gepatroj ankaŭ estas atestantoj kaj pro tio ne apogos vin, se vi forlasas tiun sekton. Ĉu eblas al vi rakonti pri tio?
Amike.
patrik (Переглянути профіль) 27 квітня 2010 р. 08:34:56
Wilhelm (Переглянути профіль) 2 травня 2010 р. 01:55:18
Mi estis instruita de la atestantoj ke oni devas ne amiki kun neatestantoj. Ĉar:
"Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn." - 1 Corinthians 15:33.
Do, atestantoj emas ne havi amikojn ekster la relegio kaj tiu fakto faras tre malfacila forlasi la organizon. Se atestanto devus kunlabori aŭ kunlerni kun iuj neatestantoj, ili devus agi ĝentile kaj amike al tiuj, sed neniam societumi kun ili ekstere. Tiu aplikas eĉ al familianoj kiuj ankaŭ ne apartenas al la religio.
Pro tio ke atestantoj ne festas festotagojn (naskotagoj, kristnasko, halovino, novjaro, nenion) krom Pasko (kaj nur kun aliaj atestantoj), festoj kiuj kutime kunigas kaj unuigas iujn, disigas atestantojn for de iliaj familianoj kaj amikoj. Do realece, atestantoj ne kontaktas kun iliaj neatestantaj familianoj. Efektive atestantoj opinias ke ĉiuj, kiuj ne estas kun ili, estas malbonega. Nur ni konas "La Vero". La celo de tiu reguloj estas simple ekskludi eksterajn sciigojn for de la atestantoj por kontroli kio ili pensas kaj opinias.
Malgraŭ mia travivaĵo kun religio, mi devas emfazi ke mi NE estas kontraŭ religio aŭ religieco aŭ opinias ke religiaj personoj estas stultaj aŭ io ajn.
Polyanna (Переглянути профіль) 9 травня 2010 р. 14:02:05
diogotux (Переглянути профіль) 11 травня 2010 р. 00:51:59
Restu Atestanto, sed lasu neniun scii pri viaj aventuroj. Tio estas danĝere sed eĉ pli bone ĉar sekso sub danĝero estas eĉ pli ekscita!
Nu, ne gravas nun. Wilhelm, vi faris bonan decidon forlasante la Atestantojn. Mi neniam estis (aŭ estos) Atestanto Jehova, tamen familianino mia aliĝis lasta tempe kaj ĉiuj plendas ke ŝi kvazaŭ mortis.
Aĥ, kaj mi konsentas kun la usona forumano kiu diris ke magnifico94 mensogis por fiinsulti la Atestantojn. Li prenis la decidon, verŝajne tro facilanime, kaj ne donis klarigon, nek diris kiu konsilo pli efikis sur lia decido. Tial li mensogis.
Mi memorigas Dostojevskin: Nur la stultuloj kaj la infanoj ne mensogas.
Todeskaefer (Переглянути профіль) 3 червня 2010 р. 22:56:25
magnifico94 (Переглянути профіль) 28 червня 2010 р. 10:16:04
AlfRoland:Ne, mia gepatroj estas katolikoj, sed ili ne estas religiema.
@magnifico94: (...)Kiun mi timis, estas ke viaj gepatroj ankaŭ estas atestantoj (...)
AlfRoland (Переглянути профіль) 28 червня 2010 р. 16:14:56
magnifico94:Mi pensas ke estas avantaĝo por vi ke viaj proksimaj parencoj ne apartenas al la Atestantoj. Laŭ miaj scioj pri tiu sekto eĉ gepatroj rompas kontakton kun infanoj kiuj forlasas ĝin.AlfRoland:Ne, mia gepatroj estas katolikoj, sed ili ne estas religiema.
@magnifico94: (...)Kiun mi timis, estas ke viaj gepatroj ankaŭ estas atestantoj (...)
Kion okazis al vi post via demando kaj kion vi fine decidis?
Mi deziras al vi feliĉan vivon!
Alf
vajsxnavisto (Переглянути профіль) 6 липня 2010 р. 00:10:22
Vi bonkonas kaj bonscias ke la bona Jehovo tre tre amas Liajn infanojn kiel Li-mem, kaj Li estas nia Patro Ĉiopova de la tutaj universoj kaj kosmo. Sed se vi restas en la organizaĵo de Jehovo, kun aliaj atestantoj, vi havus grandegan problemon.
Mi kredas en unupersona edziĝado, kaj mi tre esperegas ke vi ne lasos vin en voluptemeco kiel aliaj gejoj.
Mi sentas ke vi devas disaliĝi kun la organizaĵo de la atestantoj de Jehovo. Mi persone kredas ke Jehovo ekzistas ekstere de organizaĵoj. Mi volas ke vi trovas kompatan viron, kiu estas ankaŭ afabla, bela kaj amema al vi. Mi esperas ke vi edziĝos kun li.
Ne permesu la sistemon de ioj ŝanĝas vian kredon kaj aliĝon kun Dio. Dio volu ke vi partoprenas en edzeco. Havu familion; instruu viajn infanojn de ami Jehovo-Dion.
Bonvolu, gardu vian fidon, gardu vian gejecon, kaj gardu vian amon je Jehovo Dio.
Jehovo vin benu,
Kevino.