Til indholdet

To start a trend

af rafano, 2. maj 2010

Meddelelser: 10

Sprog: Esperanto

rafano (Vise profilen) 2. maj 2010 11.14.59

Bonan tagon, geamikoj!

Ĉu iu ĉi tie scias, kiel oni Esperante dirus "to start a trend", aŭ "einen Trend setzen"?

Dankon anticipe,
rafano

horsto (Vise profilen) 2. maj 2010 11.24.25

Tio dependas de la dezirata signifo.
Trend = tendeco, modo
start = eki, komenci, enkonduki, ...
.
Eble: enkonduki novan modon?

rafano (Vise profilen) 2. maj 2010 13.00.44

La dezirata signifo estas ke la persono kiu enkondukas novan modon estas la unua persono kiu faras tion, kion ŝi/li faras. Ekzemple, kion oni dirus se iu fremdulo venus en urbon, kie li neniam antaŭe estis kaj tie portus kuriozajn vestojn, kiujn neniu en el urbo antaŭe vidis, kaj se multaj el loĝantoj de tiu urbo subite komencus porti similajn vestojn?

tommjames (Vise profilen) 2. maj 2010 15.52.37

"Enmodigi" ŝajnas al mi eblaĵo.

super-griek (Vise profilen) 2. maj 2010 18.20.01

Mi ŝatas tiun vorton enmodigi de Tommjames. Aliaj ebloj: komenci/iniciati/krei/instigi novan mod(aĵ)on.

Verŝajne ekzistas multaj manieroj por diri tion. rideto.gif

RiotNrrd (Vise profilen) 2. maj 2010 19.15.55

super-griek:Mi ŝatas tiun vorton enmodigi de Tommjames. Aliaj ebloj: komenci/iniciati/krei/instigi novan mod(aĵ)on.
Nu, mi ŝatas la sonon de enmodigi, sed mi necertas pri la prepozicio.

Kion signifas "en", en la vorto? La prepozicio ne ŝajnas preciza, kaj mi opinias ke aliaj prepozicioj funkcius egalbone. Tiukaze, se vi volus prepozicion en tiu vorto, ĉu "je" ĝustus?

tommjames (Vise profilen) 2. maj 2010 19.39.04

En Esperanto oni diras "en modo" simile al tio, kiel en la angla oni diras "in fasion". Tia uzo aperas en Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia kaj en citaĵoj de ReVo. Do la konstruo de enmodigi sekvus tion.

Miland (Vise profilen) 2. maj 2010 21.54.51

Kiel horsto diris, Enkonduki novan modon estas tre taŭga. Anstataŭ enkonduki vi povus uzi ekzemple starigikomenci.

verdasimio (Vise profilen) 3. maj 2010 02.03.48

Mi proponas "modiniciatinto".

La ReVo montras "iniciatinto" http://www.reta-vortaro.de/revo/art/inicia.html#in...

rafano (Vise profilen) 3. maj 2010 07.55.46

Dankon al ĉiuj! Mi finfine decidiĝis uzi la esprimon kiun Horsto proponis.

rafano

Tilbage til start