Al la enhavo

Ĉu oni povas "montri" sonojn?

de rafano, 2010-majo-04

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

rafano (Montri la profilon) 2010-majo-04 09:19:48

Saluton al ĉiuj paciencaj geamikoj!

Kiun verbon oni uzus, se oni volus esprimi ke iu "montras" al iu kiel io sonas?

Koncerne videblaj aĵoj oni povas ja diri:
Ŝi montris al mi, kiel la tefolioj gluiĝis sur la fundo.

Mi tamen volus scii ĉu oni povus ankaŭ diri ekzemple:
Mia nova amikino montris al mi, kiel Esperanto sonas.

rafano

oxymor (Montri la profilon) 2010-majo-04 10:11:21

Mi uzus "aŭdigi" aŭ "aŭskultigi".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-04 10:34:25

Mi certe komprenus tian esprimon, kvankam aŭdigiprezenti estas pli klara.

rafano (Montri la profilon) 2010-majo-04 11:59:02

Dankon al ĉiuj!

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-04 15:25:37

montri povas ankaŭ havi la signifon de: prezenti, vidigi, komuniki, sciigi, malkaŝi, revelacii, evidentigi informon, ...

Ĉu vi jam konas la Retan Vortaron?

rafano (Montri la profilon) 2010-majo-05 13:11:48

La RV mi antaŭe ne konis. Dankegon por la ligilo, horsto!

Reen al la supro