去目錄頁

Ĉu oni povas "montri" sonojn?

rafano, 2010年5月4日

讯息: 6

语言: Esperanto

rafano (显示个人资料) 2010年5月4日上午9:19:48

Saluton al ĉiuj paciencaj geamikoj!

Kiun verbon oni uzus, se oni volus esprimi ke iu "montras" al iu kiel io sonas?

Koncerne videblaj aĵoj oni povas ja diri:
Ŝi montris al mi, kiel la tefolioj gluiĝis sur la fundo.

Mi tamen volus scii ĉu oni povus ankaŭ diri ekzemple:
Mia nova amikino montris al mi, kiel Esperanto sonas.

rafano

oxymor (显示个人资料) 2010年5月4日上午10:11:21

Mi uzus "aŭdigi" aŭ "aŭskultigi".

darkweasel (显示个人资料) 2010年5月4日上午10:34:25

Mi certe komprenus tian esprimon, kvankam aŭdigiprezenti estas pli klara.

rafano (显示个人资料) 2010年5月4日上午11:59:02

Dankon al ĉiuj!

horsto (显示个人资料) 2010年5月4日下午3:25:37

montri povas ankaŭ havi la signifon de: prezenti, vidigi, komuniki, sciigi, malkaŝi, revelacii, evidentigi informon, ...

Ĉu vi jam konas la Retan Vortaron?

rafano (显示个人资料) 2010年5月5日下午1:11:48

La RV mi antaŭe ne konis. Dankegon por la ligilo, horsto!

回到上端