Tartalom

Solresolo

Simioenlaurbo-tól, 2010. május 11.

Hozzászólások: 23

Nyelv: Esperanto

Simioenlaurbo (Profil megtekintése) 2010. május 11. 21:25:28

Saluton al ĉiuj!

Do, mi vidas ke oni jam priparolis multajn aliajn artefaritajn lingvojn en ĉi tiu forumo, do kial ne Solresolon ankaŭ ridulo.gif Mi jam interesiĝas pri Solresolo ekde multe da tempo kaj nuntempe eklernas ĝin iom pli serioze. Ĉu interesus iun alian kunlerni ĉi tiun lingvon kun mi?

Oni povas trovi la originalan verkon de Sudre (la kreinto de Solresolo) franclingve ĉi tie:

ifost.org.au/~gregb/solresol/

Kaj se oni ne scipovas legi la francan, ankaŭ estas tie ligilo al eta retpaĝo pri la gramatiko de Solresolo en la angla (Sed ATENTO: Ial, Gajewski donis novajn signifojn al kelkaj vortoj kaj la signifoj malsamas ol tiuj en la Sudrea versio).

Fine, vidinte tion kio okazis en aliaj fadenoj, mi pensas ke mi devus diri ke mi kreis ĉi tiun fadenon por trovi aliulojn kiuj volas lerni Solresolon, kaj ne por pridiskuti ĉu Solresolo estas bona lingvo, kio mankas al ĝi, ĉu ĝi devus anstataŭigi Esperanton, ktp. Se ĉi tiuj temoj interesas vin, bonvolu krei alian fadenon. Antaŭdankon! ridulo.gif

Simioenlaurbo (Profil megtekintése) 2010. május 11. 21:37:01

Jen kelkaj Solresolaj vortoj:

Do = ne
Re = kaj
Mi = aŭ
Fa = al
Sol = se
La = la ridulo.gif
Si = jes

Dore = mi
Domi = vi (ci)
Dofa = li
Dosol = si
Dola = oni
Dosi = alia

Redo = mia
Remi = cia
Refa = lia/ŝia
Resol = nia
Rela = via (de vi ĉiuj)
Resi = ilia

Mido = por
Mire = kiu
Mifa = de kiu, kies ("dont" franclingve)
Misol = bone
Mila = jen
Misi = Bonan Vesperon

Fado = kio
Fare = tiu
Fami = ĉi tiu
Fasol = jen
Fala = bona (ankaŭ bongusta)
Fasi = multe, tre

Soldo = nenio
Solre = kial
Solmi = malbone
Solfa = ĉar
Solla = ĉiam
Solsi = dankon

Lado = hieraŭ
Lare = hodiaŭ
Lami = morgaŭ
Lafa = malbona
Lasol = neniam
Lasi = de

Sido = kiel? (la alia uzo de “kiel” esperante estas alia vorto)
Sire = ĉiu
Simi = bonan tagon
Sifa = iom/malmulte/la malo de “fasi”
Sisol = Sinjoro
Sila = Sinjorino

Do, se iu povus kontroli miajn tradukojn, mi estus tre dankema ridulo.gif Solsi!

sinjoro (Profil megtekintése) 2010. május 11. 22:52:23

Laŭ mi ĝi estas mirinda kreaĵo, kaj sufiĉe impona estas ĝia historio kun siatempa populareco.

rafano (Profil megtekintése) 2010. május 11. 23:53:29

"Voici" estas "jen" esperante, ĉu ne?

darkweasel (Profil megtekintése) 2010. május 12. 5:33:37

rafano:"Voici" estas "jen" esperante, ĉu ne?
Jes.

Simioenlaurbo (Profil megtekintése) 2010. május 12. 22:01:53

darkweasel:
rafano:"Voici" estas "jen" esperante, ĉu ne?
Jes.
haha...ho jes! dankon al Rafano! Mi ne scias kial mi ne kontrolis en vortaro...

Vilius (Profil megtekintése) 2010. május 24. 14:44:23

Mi ne povus uzi solresolon, ĉar mi tute ne havas muzikan aŭdkapablon.

darkweasel (Profil megtekintése) 2010. május 24. 15:06:58

Vilius:Mi ne povus uzi solresolon, ĉar mi tute ne havas muzikan aŭdkapablon.
Vi ne bezonas havi muzikan aŭdkapablon. Solresolon oni povas skribi aŭ paroli en multaj manieroj. Oni povas simple diri la vortojn kiel redo per sia buŝo, aŭ oni povas produkti la sonojn per muzikinstrumento, aŭ oni povas skribi ĝin (kiel ni nun faras tie ĉi), ankaŭ ekzistas flagoj kiuj reprezentas la muziksonojn...

Senegaùlo (Profil megtekintése) 2010. május 24. 17:00:41

Solresol estas kvazaŭ lingvo el alfabeto de sep literoj... tio estas, nepraktikebla!
Ni serioze pritraktu la problemon de la internacia lingvo! (lingua internasional)...

darkweasel (Profil megtekintése) 2010. május 24. 17:04:50

Senegaùlo:
Ni serioze pritraktu la problemon de la internacia lingvo! (lingua internasional)...
Jes. Speciale tute ne taŭgas kiel solvo la multaj tro latinecaj planlingvoj.

Vissza a tetejére