Al la enhavo

Truo en la planedo

de Belmiro, 2010-majo-24

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-majo-24 12:01:39

Imagu ke la diametro de nia planedo estas 13.000 kilometrojn longa.
Imagu ke tie vi faras truon 13.000 kilometroj profunda.
Nun ĵetu suben botelo da vino – kia malŝaparado ! – kaj rigardu!

Miaj demandoj:

Kie haltos la botelo?
Kiu laŭ vi trinkos la vino?

Amike
Belmiro

Frankouche (Montri la profilon) 2010-majo-24 12:38:04

Vi ja freneziĝas pri ĵeti botelon da vino ! senkulpa.gif

Se vi ne ŝatas tiun Dian trinkaĵon , trinku ian akvon ! rideto.gif

Prefere ĵetu ŝtonon !

dobri (Montri la profilon) 2010-majo-24 20:12:33

Belmiro:
Kie haltos la botelo?
Kiu laŭ vi trinkos la vinoN?
Post iom da tempo ĝi fine haltos en centro de la Tero, tial neniu trinkos la vinon, sed samtempe neniu estos batita per ŝtono.

Greedn (Montri la profilon) 2010-majo-24 21:33:31

La pli interesa respondo estas: ĉu botelo da vino frakasos, falote ĝis la fundo, se la truo estus 6500 kilometrojn profunda, kaj la fundo estos en tuta centro de Tero.

utku (Montri la profilon) 2010-majo-24 22:43:38

Pro la frotado, sendube ĝi haltus ĉe la centro de la terkerno post kelkaj osciladoj, kaj la vino vaporiĝus, do multaj homoj kaj bestoj trinkus ĝin el atmosfero kiel vinvaporo.

Mi ankaŭ scivolas, kiajn katastrofojn kaŭzus tia truo.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-majo-25 05:00:51

por pureco de eksperimento bezonas fari truon el poluso al poluso, alie la rotado de Tero kaŭzos deflankigon de la ĵetita objekto. La rapideco de rotado ĉe ekvatoro estas cirkaŭ 400 m/sek., en centro memkompreneble nulo.
Krome, ekzistas teoremo: la forto de gravido interne de la sfero estas nulo. Sekve la plirapidiĝon ĉiumomente kaŭzos nur la la parto de la terglobo interne de la sfero sur kiu troviĝas la objekto. La plirapidiĝo malpligrandiĝos dum alproksimiĝo al centro.
Sen rezisto de aero la objekto oscilos senfine inter du aperturoj. Konsiderante reziston de aero la objekto ne atingos la alian aperturon, sed post kelkaj osciloj haltos al centro.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-29 18:02:04

post 3000 kilometroj la vino glaciigas per la premo, kaj la botelo eksplodas, la vino neniam atingos la tercentro...

Jakovo (Montri la profilon) 2010-majo-30 08:24:08

Eddycgn:post 3000 kilometroj la vino glaciigas per la premo, kaj la botelo eksplodas, la vino neniam atingos la tercentro...
Pro kio La premo? Temas ja pritruo, ne pri profunda maro.

vincas (Montri la profilon) 2010-majo-30 09:32:47

Belmiro:Imagu ke la diametro de nia planedo estas 13.000 kilometrojn longa.
Imagu ke tie vi faras truon 13.000 kilometroj profunda.
Nun ĵetu suben botelo da vino – kia malŝaparado ! – kaj rigardu!

Miaj demandoj:

Kie haltos la botelo?
Kiu laŭ vi trinkos la vino?

Amike
Belmiro
>Kie haltos la botelo?
Mi pensas ke la botelo haltos je 6.500 kilometroj profunda.

>Kiu laŭ vi trinkos la vino?

Mi pensas ke neniu.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-30 12:11:29

Jakovo:
Eddycgn:post 3000 kilometroj la vino glaciigas per la premo, kaj la botelo eksplodas, la vino neniam atingos la tercentro...
Pro kio La premo? Temas ja pritruo, ne pri profunda maro.
Kia premo estas en la tercentro? Vi al mi diru, mi ne scias ekzakte, neniam estinte tie... rido.gif rido.gif

Reen al la supro