Mesaĝoj: 44
Lingvo: Esperanto
jeckle (Montri la profilon) 2010-junio-15 20:18:59
Ŝak:Ŝak:la nova provo sendijen vidu ĉi tie
Mi tute ne komprenas, sed mi timigas:
Kie estas la materio el tiu truo?
Ĉu mi ĵeti min en la truo por trinki la vino?
Kiam longe mi ŝvebas alte kaj malalte inter la truoj?
Kiu helpas min eliri tiu truo?
Kaj finfine kiu ĵetis tiu botelo in la truo?
Kial? Ĉu la vino ne estis bongusta.
Mi ne komprenas, kial iu ajn bori truo en mia planedo. He, kial vi ne bori truo en via planedo?
Kaj legas tio.
fizikisto (Montri la profilon) 2010-junio-15 21:09:10
Ŝak:Se mi ne eraris (kaj mi ne solvis integrajn ekvaciojn ekde la studenta tempo), do mi ricevis. ke tiu premo estasBone, mi atingis la saman solvon, tamen mi iomete dubis pro la grandega nombro! Kompreneble, la supozo pri ideala gaso tute ne ĝustas!
Pr*exp(g*R*Dr/(2*Pr))
kie Pr - aerpremo ĉe la tersurfaco
Dr-denseco de la aero ĉe la tersurfaco
g - gravita akcelo ĉe la tersurfaco
R- la tera radiuso
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-15 21:10:57
jeckle:Estas nigra truo! Pro la LHC de CERN!! AAhhhh
fizikisto (Montri la profilon) 2010-junio-15 21:30:35
Ŝak:Kompreneble ankaŭ mia diferencia ekvacio aspektas kiel via. Tamen mi ne komencis per integra ekvacio. Sufiĉas rigardi malgrandan kubon kun infinitezima alteco dx kaj skribi la fortojn kaŭzita per premo kaj gravito.Ŝak:la nova provo sendijen vidu ĉi tie
jeckle (Montri la profilon) 2010-junio-15 22:03:22
jan aleksan:Nigra truo? Kiel mi devu trovi botelon en malhelo?jeckle:Estas nigra truo! Pro la LHC de CERN!! AAhhhh
Ne, ne, plenigu tiun truon. Oh, pardonu min jan, vi estis enfali jam. Mi savi vin.
AAAAhhh (ankaŭ)!
Jan, Ĉu vi kunportas unu malfermilon?
Sxak (Montri la profilon) 2010-junio-16 02:26:16
fizikisto:Mi ie legis, ke la denseco de la atmosfero malkreskas supre eksponente, do min tute ne mirigis mia formulo.
Bone, mi atingis la saman solvon, tamen mi iomete dubis pro la grandega nombro! Kompreneble, la supozo pri ideala gaso tute ne ĝustas!
fizikisto:Tamen mi ne komencis per integra ekvacio. Sufiĉas rigardi malgrandan kubon kun infinitezima alteco dx kaj skribi la fortojn kaŭzita per premo kaj gravito.Mi jam kelkfoje rimarkis tiajn rezonadojn de fizikistoj, sed mi ne estas sufiĉe sperta fizikisto por mem rezoni tiel ankaŭ ne eĉ por fidi ies tiaspecajn rezonadojn (en la plej bona okazo mi mem almenaŭ perdus la minuson, se mi kalkulus tiel) Mi preferas, ke ĉio estu pli strikta.
Do ni revenu al tiu tasko:
Ŝak:kiel mi jam diris la gravita akcelo interne estas lineara. Sciante tion tiu tasko estas tute lerneja (en lernejo ni ja studis pendolojn). Same facile estas trovi la tempon dun kiu la ŝtono falos ĝis la centro.
Kaj mi proponas pli facilan taskon
la truo plu estas inter la polusoj kaj sen aero. En la punkto meza inter la surfaco kaj la centro oni lasas la ŝtonon samtempe kun la ŝtono ĉe la tersurfaco. Kiu el la ŝtonoj venos al la centro pli frue?
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-16 14:16:30
jeckle:jen: malfermilojan aleksan:Nigra truo? Kiel mi devu trovi botelon en malhelo?jeckle:Estas nigra truo! Pro la LHC de CERN!! AAhhhh
Ne, ne, plenigu tiun truon. Oh, pardonu min jan, vi estis enfali jam. Mi savi vin.
AAAAhhh (ankaŭ)!
Jan, Ĉu vi kunportas unu malfermilon?
Aaahhhh...
fizikisto (Montri la profilon) 2010-junio-16 19:57:13
Ŝak:Bona demando! Mi devis iomete rezoni antaŭ ol mi trovis ĝustan respondon.fizikisto:Imagu ke tiu objekto estas raketo. Raketo ne scias, ĉu ĝi jam flugas kun la rapido 7.9 aŭ estas senmova. Sendepende de tio por pliigi sian rapidon je V ĝi bezonas la saman kvanton de fuelo ĉu ne? Kaj se ĝi estas senmova, ĝi devas ŝanĝi sian rapidon je 11.2 km/sek kaj se ĝi estas en la tercentro, do la necesa pliigo estas malplia, do ĝi bezonas malpli da fuelo. Ĉu mi ne pravas?Ŝak:Ĝuste! Sed mi demandis pri la diferenco. Kaj la diferenco estas 13.7-7.9=5.8. Do eblas ŝpari la energion ĉu ne?Bona provo ! Energio ne estas rapideco. Ĉar energio estas kvadrate laŭ la rapideco, vi devas kompari la kvadratojn de la rapidecoj. Bedaŭrinde 13.7^2 - 7.9^2 = 11.2^2, do vi ne povas ŝpari energion. Bonŝance, energikonservado plue validas!
Vespere mi fotos kaj kunsendos ĉi tien la folion, sur kiu mi sovlis la enigmon por la centra aerpremo, por kontroli ĉu mi nenie eraris
Raketo funkcias per retropuŝo de iu maso. Supozu ke la raketo enhavas duonon de sia maso kiel tiu retropuŝa maso. Nun ni rigardas la sistemon el tero kaj raketo en la koordinatsistemo fiksita ĉe la tero.
Se la raketo estas senmove ĉe la tersurfaco, ĝi devas depuŝi de la retropuŝa maso por forlasi la teron. Poste, kaj la raketo kaj la retropuŝa maso moviĝas kun samaj rapidecoj 11.2 km/sek (sed kontraŭa direkto), do nur duonon de la uzita energio enhavas la raketo.
Se la raketo moviĝas kun rapideco 7.9 km/sek en la termezo, ankaŭ la retropuŝa maso moviĝas laŭ la sama direkto. Nun la raketo depuŝas de la maso, tamen nun sufiĉas malpli da energio. Post la depuŝo la raketo moviĝu kun rapideco 13.7 = 7.9 + 5.8 km/sek kaj do la depuŝita maso kun rapideco 2.1 = 7.9 - 5.8 km/sek laŭ la sama direkto. Nun la raketo moviĝas sufiĉe rapide por forlasi la teron, kaj vi pravas, ke ni bezonas malpli da energion. La kroma energio venas de la depuŝita maso: (1) Ĝi moviĝas malpli rapide kaj (2) eĉ ne atingos la tersurfacon kaj do perdis potencialan energion.
Do, vi pravas, oni povas ŝpari energion, tamen kompreneble la tuta energio estas konservita, ni uzas potencialan energion de la retropuŝa maso. Lanĉante la raketon de la tersurfaco ni bezonas preskaŭ kvaroble da energio kompare kun lanĉo de la termezo.
fizikisto (Montri la profilon) 2010-junio-16 20:07:22
jeckle:Oj, oj, savi el nigra truo ne eblas. Nun vi ambaŭ restos ene eterne. Kaj bedaŭrinde ni eĉ ne povos ricevi mesaĝojn de vi!jan aleksan:Nigra truo? Kiel mi devu trovi botelon en malhelo?jeckle:Estas nigra truo! Pro la LHC de CERN!! AAhhhh
Ne, ne, plenigu tiun truon. Oh, pardonu min jan, vi estis enfali jam. Mi savi vin.
AAAAhhh (ankaŭ)!
Jan, Ĉu vi kunportas unu malfermilon?
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-16 20:34:09