Mesaĝoj: 44
Lingvo: Esperanto
Dominique (Montri la profilon) 2010-majo-30 13:14:57
Jakovo:Ĉu estas aero en la truo? Se jes, aero havas pezon kaj kaŭzas premon. La pezo de la aero estas 1,2 kg/m^3 je nivelo de la maro. Kaj ju pli profunde eniras la botelon en la truo, des pli granda fariĝus la premo de la aero. Mi supozas, ke la premo de la aero fariĝus tiel granda, ke ĝi verŝajne likvidiĝus je sufiĉe granda profundo. Ĉu aero eĉ solidiĝus pro premego? Malgraŭ alta temperaturo, la koro de la planedo estas solida fero pro la premego.Eddycgn:post 3000 kilometroj la vino glaciigas per la premo, kaj la botelo eksplodas, la vino neniam atingos la tercentro...Pro kio La premo? Temas ja pritruo, ne pri profunda maro.
Aŭ ĉu la truo estas malplena de aero?
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-majo-30 16:19:23
Eddycgn:Estus ja grandega premo (imagu tiu truo estas kolumno de 6000 km da aero).Jakovo:Kia premo estas en la tercentro? Vi al mi diru, mi ne scias ekzakte, neniam estinte tie...Eddycgn:post 3000 kilometroj la vino glaciigas per la premo, kaj la botelo eksplodas, la vino neniam atingos la tercentro...Pro kio La premo? Temas ja pritruo, ne pri profunda maro.
Ni nun estas subpremita de la aero cirkaŭ ni, sed estas nur kelkaj kilometroj da aeroj supre de ni. Ju pli oni irus internen, des pli la premo estus granda.
Alia afero estos ankaŭ varmeco, kiu altiĝos.
Sed oni ofte forgesas ke certe en tiu centro aglomeros aĵojn ( polvojn en la aero, akvo kiu teorie troviĝus surtere, sen aldoni kio falus de tempo al tempo de la flankoj de la putego).
Do tutcerte, se la botelo ne eksplodus, ĝi frapus tiun aglomeraĵon je granda rapideco.
horsto (Montri la profilon) 2010-majo-30 22:52:36
Senegaùlo:Belmiro trinkis tro da verda vino...Kio estas verda vino, mi certas ke tio estu plia ofendo por Esperanto.
Eble vi trinkis tro da vino. Belmiro skribis:
Imagu ke ...
Do temas pri pensa eksperimento. Ne gravas ĉu eblas fari tiun truon aŭ ne.
Rilate al la gravito, ĉu iu scias kiel kondutas la gravito ene en la tero?
Mi povas imagi ke la gravito komence plialtiĝas, kiam oni proksimiĝas al la centro, ĉar la materio en la centro ja estas pli densa.
Sed ju pli objekto proksimiĝas al la centro, des pli da materio estas super la objekto, do verŝajne ekzistas punkto ekde la gravito malpliiĝas.
Kaj fine, en la centro, la gravito certe estas nula.
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-majo-31 08:05:57
Senegaùlo:Belmiro trinkis tro da verda vino...Ne, grandega fer-nikela globo (imagu kia malfacila devus esti fari truon en ĝi).
La eno de nia planedo estas fajra, do oni ne sukcesos fari tre profundan truon antaŭ ol ĝi iĝu vulkano... Kaj la botelo ne iros tre profunden antaŭ ol ĝi cindriĝu kaj la vino evaporiĝu...
Alia afero: ĉu la centro de la tero estas ĉiam ... je la centro de la tero?
Se objekto troviĝas ekzakte je la centro (tiel ke ĝi ŝvebas), tute eblas ke ĝi tamen movas malrapide, pro ĉirkaŭiro de la luno ĉirkaŭ la tero, kaj ĉirkaŭiro de la tero ĉirkaŭ la suno.
Sxak (Montri la profilon) 2010-junio-01 05:40:18
En la tercentro la rapido de la botelo estis pliigita je V. Kia devas esti tiu V, por ke ĉe la surfaco la rapido fariĝu eskapa (11 km/sek)?
fizikisto (Montri la profilon) 2010-junio-12 21:06:50
Ŝak:Estu tiu truo vere inter la polusoj kaj sen aero.Longtempe mi ne faris tiun specon de kalkulo.
En la tercentro la rapido de la botelo estis pliigita je V. Kia devas esti tiu V, por ke ĉe la surfaco la rapido fariĝu eskapa (11,2 km/sek)?
Se mi ne miskalkulis, la botelo atingas 7,9 km/sek en la tercentro, se oni lasas ĝin fali ĉe la tersurfaco. Tiu signifas duono de la energio, kiu bezoniĝas por eskapi teron ekde la surfaco. Do, por eskapi teron ekde la tercentro, oni bezonas 3/2 de la tersurfaca eskapa energio. Pro tio, la rapideco devas esti radiko(3/2)*11,2 km/sek = 13,7 km/sek.
Por la kalkulo, mi supozis, ke la masdenso estas konstanta en la tuta tero.
fizikisto (Montri la profilon) 2010-junio-12 21:14:04
horsto (Montri la profilon) 2010-junio-12 22:49:37
fizikisto:Nun la truo estu malfermita, do aero enfluas. Kiom alta estas la aerpremo en la tercentro? Ni supozu idealan gason.Mi jam skribis tion pli supre: Mi ne scias kiel la gravito kondutas ene en la tero. Laŭ mia naiva kompreno la gravito en la centro estas nula. Ĉu mi eraras?
Sxak (Montri la profilon) 2010-junio-13 02:01:46
fizikisto:Ĝuste! Sed mi demandis pri la diferenco. Kaj la diferenco estas 13.7-7.9=5.8. Do eblas ŝpari la energion ĉu ne?
Pro tio, la rapideco devas esti radiko(3/2)*11,2 km/sek = 13,7 km/sek.
Por la kalkulo, mi supozis, ke la masdenso estas konstanta en la tuta tero.
horsto:Vi pravas. Kaj vi pravas ankaŭ, ke
Mi ne scias kiel la gravito kondutas ene en la tero. Laŭ mia naiva kompreno la gravito en la centro estas nula. Ĉu mi eraras?
horsto:Mi povas imagi ke la gravito komence plialtiĝas, kiam oni proksimiĝas al la centro, ĉar la materio en la centro ja estas pli densa.ĉar mi vidis datenojn pri tio. Sed supozu, ke la planedo estas homogena kaj samdensa en ĉiu punkto. Tiukaze la interna graviteco malkreskas lineare.
horsto (Montri la profilon) 2010-junio-13 12:06:32
Ŝak: Sed supozu, ke la planedo estas homogena kaj samdensa en ĉiu punkto. Tiukaze la interna graviteco malkreskas lineare.Mi komprenas, dankon. Nun mi vidis ke ankaŭ fizikisto menciis tion,