"Free Gaza"
viết bởi jan aleksan, Ngày 01 tháng 6 năm 2010
Tin nhắn: 262
Nội dung: Esperanto
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 21:29:25 Ngày 14 tháng 6 năm 2010
Miland (Xem thông tin cá nhân) 23:06:16 Ngày 14 tháng 6 năm 2010
horsto (Xem thông tin cá nhân) 23:15:10 Ngày 14 tháng 6 năm 2010
ritarita:Jes, vi kritikis ankaŭ Israelon, sed mi ne povas imagi alian reagon de iu ajn homo.
Pri la fosforo mi jam skribis, ke ĝi neakcepteblas:
ritarita:Do, *MI* kritikis *ANKAŬ* Israelon.jan aleksan:(Fosforo...) Tio estas vera merdaĉo, kiu estis celita al civitanojMi konsentas, armiloj celitaj al civitanoj neakcepteblas.
Kio tuj kondukas al la demando: Kiel tia decido, uzi armilojn kiel fosforojn bombojn, povas estiĝi?
Ĉu iuj homoj kunsidas kaj ekpensas: Mi ankoraŭ ne vidis forbruliĝantajn homojn, mi volonte vidus tion.
Aŭ ĉu iuj politikaj partianoj pensas: Ni nun devas montri nian rezolutecon por gajni la voĉojn de la civitanoj en la sekvonta balotado.
Aŭ ĉu iuj ekonomiistoj pensas: Ni ne volas detrui la valorajn domojn, aparatojn, ktp., sufiĉas ekstermi la homojn.
Kiel ajn, ĉiuj homoj kiuj respondecas pri tiaj decidoj, estas fiegaj krimuloj kaj meritas la saman sorton kiel la viktimoj.
Ankaŭ Usono uzis tiajn armilojn. Mi ne scias, eble la homaro vere nur estas malsano de la planedo kaj meritas esti ekstermita.
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 05:11:40 Ngày 15 tháng 6 năm 2010
Miland:Bona bildo. Tamen la estro parolas kiel nazio.Jes!
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 21:15:47 Ngày 16 tháng 6 năm 2010
Ĉu iu homo povas ekspliki min kial "ĉokolado, biskvitoj, ludiloj" estas nepermesitaj ? Punigi infanojn tiumaniere estas hontinda. Kion diras al ili iliaj parencoj ? Kion tiuj infanoj pensos poste pri la aliflankanoj ?
Kio estas la celo je malpermesi tiujn porinfanajn aĵojn ?
ritarita (Xem thông tin cá nhân) 08:20:39 Ngày 17 tháng 6 năm 2010
Frankouche:Ĉu iu homo povas ekspliki min kial "ĉokolado, biskvitoj, ludiloj" estas nepermesitaj ?Traktato de San Remo, artikolo 103 (en pliaj lingvoj ĉe la Ruĝa Kruco):
103. Si la population civile du territoire soumis au blocus est insuffisamment approvisionnée en nourriture et autres biens nécessaires à sa survie, la partie imposant le blocus doit permettre le libre passage des vivres et autres fournitures essentielles, sous réserve que:
a) la partie imposant le blocus ait le droit de prescrire les conditions techniques de l'autorisation de passage, y compris la perquisition; et
b) la distribution de ces approvisionnements soit placée sous le contrôle local d'une Puissance protectrice ou d'une organisation humanitaire offrant des garanties d'impartialité, telle que le Comité international de la Croix-Rouge.
Resumo: neblokeblaj estas nur manĝaĵoj kaj vivgravaj necesaĵoj.
ritarita (Xem thông tin cá nhân) 08:25:05 Ngày 17 tháng 6 năm 2010
Frankouche: Tiu estas gerilo, neegala milito, "ĉiuj rimedoj bonas", kaj kompreneble civiloj mortiĝas.Hamaso ne faras gerilon. Gerilo celas nur malamikan armeon, ne ankaŭ civilulojn:
Les tactiques de guérilla sont une des plus anciennes formes de guerre dissymétrique du faible au fort avec des cibles militaires; contrairement au terrorisme elles ne visent pas les civils (Franclingva Vikipedio).
Frankouche:"ĉiuj rimedoj bonas"NE. Se vi kritikas Israelon, vi devas kritiki ANKAŬ Hamasajn "rimedojn", vi ne povas "kompreni" ilin.
Hamaso raketumas kontraŭ israelaj civiluloj nur por provoki israelan reagon, do Hamaso kulpas pro ĉiu morto inter Gaza-aj civiluloj.
Ekraketumi alportis neniun avantaĵon ajn al Gaza-anoj. Jen Gaza antaŭ la blokado.
Aldone, Hamaso malliberigas kaj torturas palestinajn ĵurnalistojn, por ke palestinaj civiluloj ne eksciu, pri la aĉa agado de Hamaso. Malpli da liberaj informoj por la palestinoj = pli da balotoj por Hamaso. Mi dubas, ĉu Hamaso demokratie elektiĝis.
Frankouche:...falestinoj pli suferas ol israelanoj.Bedaŭrinde, ni devas "danki" Hamason pro tio.
Frankouche: Pardonu min se mi konsentas pli kun falestinoj ol israeloj....Nepardonpetinde. Via opinio respektendas, eĉ se ĝi nur parte konsentendas (miaopinie).
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 22:46:11 Ngày 17 tháng 6 năm 2010
ritarita:Mi rediras : ĉu vi kredas ke nemalpermesi ludilojn plibonigos la aferon ?Frankouche:Ĉu iu homo povas ekspliki min kial "ĉokolado, biskvitoj, ludiloj" estas nepermesitaj ?Resumo: neblokeblaj estas nur manĝaĵoj kaj vivgravaj necesaĵoj.
Hamaso ne faras gerilon. Gerilo celas nur malamikan armeon, ne ankaŭ civilulojnEn novaj militoj inter fortaj kaj nefortaj malamikoj, "nesimetria milito", civiluloj malfeliĉe estas en strategio (Libanio, Irakio, Afĥanio kaj Israelo/falestinio). Neforta armeo aŭ aruloj ne povas batali kontraŭ forta armeo "normale".
Kompreneble, multaj civiluloj mortiĝas. Pro la neforta armeo kiu kompreneble kaŝas sin meze de civiluloj, sed ankaŭ pro la forta armeo kiu tamen pafas ene...
Ofte, civiluloj estas la celo, por terurigas homojn kaj pruvi sian forton : raketoj de Hamas, bomboj de Israelo...
Tamen Hamas ne havas precizajn armilojn kiel Israelo. Do ĝiaj raketoj falas ie ajn.
Tamen Israelo uzas trofortajn aŭ specialaj (fosforaj...) bombojn kiuj mortigas multajn homojn.
En tiu morta batalo, multaj "leĝoj de milito" estas forgesitaj. Sed milito estas milito, leĝoj ne estas kontraŭ la venkinto.
Vi eraras, falestinaj rifuĝintoj en kampoj ekde 1948 suferas pro Israelo kiuj ne akceptas ke ili revenas hejmen. Hamas ne ekzistis tiam. Ĉejordanoj suferas pro Israelo kiu aneksas lokojn kaj humiligas ilin ĉiutage. Vidu artiklo, en la angla, el Haaretz ĵurnalo "Ĉu vi ne povas vidi ? ". Hamas ne kontrolas Ĉejordanion!Frankouche: ...falestinoj pli suferas ol israelanoj.Bedaŭrinde, ni devas "danki" Hamason pro tio
Bedaŭrinde, ni devas "danki" Israelon pro tio.
Mi dubas, ĉu Hamaso demokratie elektiĝis.Jen rezultoj de elektoj de 2006. Surprize, Hamas gajnis elektojn (ĉar Fatah diskreditiĝis pro korupto kaj neefikeco kontraŭ Israelo kiu senĉese ŝanĝas ruze siajn decidojn). Tuj, Eŭropo ĉesis helpi mone la novan reĝistaron de Hamas, por pagi ŝtatoficistojn..., tio paradoksas ke demokrataj landoj ne helpas alian landon pro demokrata elekto kiu ne plaĉas ilin!
Poste, mirinde, Abbas provis fari novajn elektojn, nekonstitucie, por ĉasi Hamas. Interna batalo alvenis, Hamas gajnis en Ghaza kaj ĉasis Fatah, la kontraŭ alvenis en Ĉejordanio.
Cirkonstancoj faris ke Hamas ne plu iĝas "demokrata". Certe Israelo pafis en sia piedo ĉar ne plu estas falestinoj kun kiuj ĝi povas paroli. Aŭ ĝi diskreditigas ilin, aŭ ĝi radikaligas ilin...
Polaris (Xem thông tin cá nhân) 00:58:54 Ngày 18 tháng 6 năm 2010
ritarita (Xem thông tin cá nhân) 07:37:51 Ngày 18 tháng 6 năm 2010
Frankouche:Mi rediras : ĉu vi kredas ke nemalpermesi ludilojn plibonigos la aferon ?Mi kredas, ke blokado estas blokado de nevivgravaĵoj (revidu Traktaton de San Remo, artikolon 103). Se ludiloj neblokeblas, ne estas blokado.
Eĉ malnecesas demandi, ĉu vi kredas, ke raketoj plibonigis/os ion ajn (=vi ne kredas).
Frankouche:Tamen Hamas ne havas precizajn armilojn kiel Israelo. Do ĝiaj raketoj falas ie ajn.Do ili celas civilulojn (= ne estas gerilo).
Frankouche:En novaj militoj inter fortaj kaj nefortaj malamikoj, "nesimetria milito", civiluloj malfeliĉe estas en strategioTamen, vi emas "kompreni" Hamason. En via ligilo, bv legi la parton "If the inferior power is in an aggressive position...".
Frankouche:...civiluloj estas la celo, por terurigas homojn kaj pruvi sian forton : raketoj de Hamas...Raketoj ne pruvas eblecon detrui la israelan armeon. Raketoj nur celas israelajn civilulojn. Aldone, Hamasuloj uzas palestinajn infanojn kiel humanajn ŝildojn: vidu je 4'20'' en ĉi tiu filmeto. Hamaso endanĝerigas la vivon de palestinanoj ĉiamaniere.