ข้อความ 169
ภาษา: Esperanto
muzikanta hipopotamo (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2010, 21:32:40
horsto (แสดงโปรไฟล์) 3 กรกฎาคม 2010, 16:02:16
Argentino kontraŭ Germanujo 0:4
Argentino kaj Brazilo el la konkurso!
horsto (แสดงโปรไฟล์) 3 กรกฎาคม 2010, 17:36:24
La teamo estas la plej juna ekde pli ol kvindek jaroj kaj la lastaj matĉoj estas la plej bonaj de la germana teamo mi vidis ekde kelkaj jardekoj.
Sed kompreneble tio ne signifas ke ili plu venkos. La sekvonta teamo, plej verŝajne Hispanujo, estos malfacilega kontraŭulo.
dobri (แสดงโปรไฟล์) 3 กรกฎาคม 2010, 17:46:20
Komence de la ĉampionado ĉiuj (inkluzive min) favoris Brazilon, sed mia kolego opiniis, ke la plej forta teamo estas ĝuste Germanio. Baldaŭ videblos, ĉu li pravas.
Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 3 กรกฎาคม 2010, 20:32:01
Paragŭajo malvenkis
Sed ĝi meritas la venkon !
Nu, tiuj penaltoj (se vi scias la eoan vorton, diru min), tiuj ludoj de bilardo tre tre nekredeblas!!
Vere, vere, vere, futbalo estas la plej imponanta ludo en mondo !
zan (แสดงโปรไฟล์) 4 กรกฎาคม 2010, 06:47:47
Frankouche:Vere, vere, vere, futbalo estas la plej imponanta ludo en mondo !Jes ja vere! Mi vidis belegajn matĉojn. Surpriza fazo de Urugvajo kaj Ganao, admirinda forteco de Germanio, malforteco de forta Brazilo.. Min interesas tio, ke en ludoj vidiĝas "homoj". Mi ne kredas, ke ankoraŭ plu restas kvar matĉoj.
LyzTyphone (แสดงโปรไฟล์) 4 กรกฎาคม 2010, 07:47:02
zan:Jes ja vere! Mi vidis belegajn matĉojn. Surpriza fazo de Urugvajo kaj Ganao, admirinda forteco de Germanio, malforteco de forta Brazilo.. Min interesas tio, ke en ludoj vidiĝas "homoj". Mi ne kredas, ke ankoraŭ plu restas kvar matĉoj.Kaj ne forgesu vuvuzelon! (hej!
Hedilla (แสดงโปรไฟล์) 4 กรกฎาคม 2010, 08:57:51
Kiam la korbpilkada monĉampionado el Turkujo komencos?
utku (แสดงโปรไฟล์) 4 กรกฎาคม 2010, 09:08:47
horsto (แสดงโปรไฟล์) 4 กรกฎาคม 2010, 11:34:06
Hedilla:´La ruĝa´ Hispanujo atendas Germanujon (aŭ inverse), kiel lasta eŭropa ĉampionadoNe estos facila matĉo por Hispanujo, la germana teamo ne estas la sama kiel tiu de la eŭropa ĉampionado. Sed bedaŭrinde unu el la plej gravaj ludistoj, aŭ eble la plej grava ludisto, ne povos partopreni pro dua flava karto, kiun li ricevis pro bagatela afero. Li ŝajne tuŝis la pilkon per la mano, tio estis apenaŭ videbla, eĉ ne per malrapida ludigo (Mi ne trovis la tradukon por: Zeitlupe, slow motion).