Naar de inhoud

Futbala Mondĉampionado

door pl74, 10 juni 2010

Berichten: 169

Taal: Esperanto

Frankouche (Profiel tonen) 20 juni 2010 10:04:31

Malfeliĉo, hororo malgajo.gif

Estas nun ega skandalo en la franca teamo kaj en Francio.

Jam, francoj ne ŝatas ilian teamon pro tre malbonaj rezultoj kaj nebonaj kondutoj inter ili. Sed unu ludisto insultis tre grave la neindan trejniston. Ĉiuj francaj ĵurnaloj parolas pri tio, eĉ politikestroj.
Nu, la ludisto eksiĝas, kaj estas nun unu el la plej neamaj homoj en Francio. La estro de la teamo parolas pri trovi la perfidulon kiu donis la informon al ĵurnalistoj...
Ĉu vi imagas la etoson en la teamo ?
Mi eĉ ne scias ĉu la teamo ludos la sekvan maĉon kontraŭ Sudafrikio!

horsto (Profiel tonen) 20 juni 2010 11:22:19

Frankouche:
Ĉu vi imagas la etosonon en la teamo ?
Mi ne scias detalojn, kiu estas tiu ludisto?
Ankaŭ la trejnisto kondutas strange. Kial li ne lasis ludi Henry? Anstataŭe Henry devis kuri 20 minutojn ekster la ludkampo, tio aspektas kiel puno kaj tion ne meritas tia ludisto.

jan aleksan (Profiel tonen) 21 juni 2010 13:16:18

horsto:
Frankouche:
Ĉu vi imagas la etosonon en la teamo ?
Mi ne scias detalojn, kiu estas tiu ludisto?
Ankaŭ la trejnisto kondutas strange. Kial li ne lasis ludi Henry? Anstataŭe Henry devis kuri 20 minutojn ekster la ludkampo, tio aspektas kiel puno kaj tion ne meritas tia ludisto.
La ludisto estas Nicolas Anelka kaj li ne eksiĝis, oni eksigi lin ^^", ĉar li ne volis publike pardonpeti. Li diris al la trejnisto "forfikiĝu, malpura filo de putino", kiam li parolis pri lia ludo dum la unua duono de Francio-Meksiko. Domenech, la trejnisto, tiam diru "bone, vi estos for [de la ludtereno]"

Post tio, la aliaj teamanoj unuvoĉe diris ke ili ne konsentas kun ĝi kaj "strikis" rifuzante trejniĝi. Ankaŭ la trejnisto diris siavorte ke li ne aparte ofendiĝis ĉar tio okazas kelkfoje, kaj Anelka havas sian propran karakteron. Anelka ne kriaĉis sed paroletis en angulo.

Ankaŭ Ribery televide malaprobis, post onidiroj ke li kaj alia ludisto batalis en aviadilo. En tiuj bedaŭraj eventoj, oni ekkulpigas la gazeto "L'Equipe" kiu pere de "perfidulo", disvastigis malverajn aŭ misverajn informojn.

Persone mi ne miras ke Anelka diris tion al Domenech ĉar:

- tio certe okazas de tempo al tempo.

- Domenech faras tiom malkompreneblaj elektoj ke certe streĉiĝas la ludistojn, ĉefe dum mondpokalo.

- La francaj ludistoj estas tro memfidaj kaj fieremaj, ili ne facile akceptas riproĉojn.

Do, laŭ mi la eksigo de Anelka estas troa.

Tamen oni ne forgesu ke la ludistoj ricevas multe da mono kaj tre konfortaj kondiĉoj, kaj estas la mondpokalo, ne pagitaj ferioj, do ili devus esti pli obeemaj...

Frankouche (Profiel tonen) 21 juni 2010 13:39:40

Katastrofo, honto por nia teamo, kaj por nia Francio.

Nun, kelkaj istoj de nia teamo eksiĝas kriante, antaŭe televidoj. Por la teamestro : "la problemo ne estas Anelka sed la perfidulo. Necesas elimini la perfidulon". Tio deliras!
La insultita trejnisto nun difendas ludistojn kiuj ne respektas lin. Li eĉ legas tekston de striko, skribita de ludistoj kiuj ne eĉ kuraĝas je legi ĝin ili mem!
Nun la ludistoj akuzas ilin mem pri sin batali inter ilin, pri esti "etaj estroj". Kiel diris Jan Aleksan, ludistoj strikis, vestiĝante ĉemizon de nia lando (kiun mi aĉetis al mia filo). Kiu ekzemplo! Kiu ega honto !

Mi preferus ke oni tuj eksigas la tutan teamon sen ludi la lastan maĉon!

Roberto12 (Profiel tonen) 21 juni 2010 14:40:32

La sola bona pri ĉi-tiu situacio estas ke estas teamo kun pli grandaj problemoj ol Anglio...

rideto.gif

jan aleksan (Profiel tonen) 21 juni 2010 15:10:42

Grupo A:

Sud-Afriko 1 0 3
Meksiko 1 3 0
Francio 1 0 0
Urugvajo 1 3 3

Grupo B:
Argentino 3 3 3
Niĝerio 0 0 1
Suda Koreio 3 0 1
Grekio 0 3 0

Grupo C
Anglio 1 1 3
Usono 1 1 3

Alĝerio 0 1 0
Slovenio 3 1 0

Grupo D
Germanio 3 0 3
Aŭstralio 0 1 3
Serbio 0 3 0
Ganao 3 1 0

Grupo E
Nederlando 3 3 3
Danio 0 3 0
Japanio 3 0 3
Kamerunio 0 0 0

Grupo F
Italio 1 1 0
Paragvajo 1 3 1
Nov-Zelando 1 1 1
Slovakio 1 0 3

Grupo G
Ebur-bordo 1 0 3
Portugalio 1 3 1
Brazilo 3 3 1
Nord-Koreio 0 0 0

Grupo H
Honduro 0 0 1
Ĉilio 3 3 0
Hispanio 0 3 3

Svislando 3 0 1

---------

Urugvajo - Suda Koreio
Usono - Ganao

Nederlando - Slovakio
Brazilo - Ĉilio

Argentino - Meksiko
Germanio - Anglio

Paragvajo - Japanio
Hispanio - Portugalio

zan (Profiel tonen) 22 juni 2010 08:24:27

Franca teamo ĉiam surprizas min. Kapo de Zidane, mano de Henry kaj ĉi-foja afero. Mi volas vidi hodiaŭan matĉon de Francio kaj Sud-afriko. Ĉi tie meznokte.

jan aleksan (Profiel tonen) 22 juni 2010 11:48:54

zan:Franca teamo ĉiam surprizas min. Kapo de Zidane, mano de Henry kaj ĉi-foja afero. Mi volas vidi hodiaŭan matĉon de Francio kaj Sud-afriko. Ĉi tie meznokte.
Zan, mi fakte konsilus al vi sekvi la alian matĉon! Pro bona kialo:

Se estas egaleco inter Paragvajo kaj Meksiko, ili ambaŭ daŭrigos, sed tiukaze unu el ili devos ludi kontraŭ Argentino (plej probable). Do, estos interesa sekvi kion ili faros, ĉu ili iel interkonsentos por havi samajn poentojn por ambaŭ daŭrigi kaj forpuŝi francion, aŭ fari la plej multe da golojn por kreskigi siajn ŝancojn, kaj ĉefe, ne ludis kontraŭ argentino, sed Grekio aŭ Sudkoreio.

Francio devas fari almenaŭ 2 golojn kontraŭ SudAfriko. Konsiderante la nuntempan etoson, estos tre malfacila. Ni vidos

horsto (Profiel tonen) 22 juni 2010 19:26:26

Adiaŭ Francujo!
Eble morgaŭ Germanujo sekvos.

jan aleksan (Profiel tonen) 22 juni 2010 19:31:44

horsto:Adiaŭ Francujo!
Eble morgaŭ Germanujo sekvos.
Eble! Sed ĉu la germana teamo povos esti pli ridinda! AHAH! ridulo.gif

Terug naar boven