Al la enhavo

Futbala Mondĉampionado

de pl74, 2010-junio-10

Mesaĝoj: 169

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-junio-24 20:18:17

Gratuloj al Slovakio!

Hedilla (Montri la profilon) 2010-junio-24 20:36:22

Same al Japanujo

zan (Montri la profilon) 2010-junio-24 23:21:45

Nekredeble! Ne estis facila matĉo. Sed Japanio venkis kontraŭ Danio. Ni fine aniĝis al la lastaj 16! Niaj ludantoj bone faris du liberajn ŝotojn.

Dozorca (Montri la profilon) 2010-junio-25 11:37:03

Venko de Japano estis por mi vere granda surprizo shoko.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-25 13:53:43

Venko de Japano estis por mi vere granda surprizo
Ekde mondĉampionado de 1994, mi ĝojas ade de la ĉeesto de Sudkoreio aŭ/kaj Japanio.

Tiuj teamoj pli kaj pli bonas, ĉiam imponas min pro ilia rapideco, ilia ludikunemaniero kaj neforlasimaniero. Nune ilia teknikoj tre bonas, tio estas vera plezuro je vidi ilin lango.gif

Kun Argentinio, Japanio kaj Sudkoreio estas miaj ĉjoĉjoj ! rideto.gif

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2010-junio-25 13:57:38

Nun mi nepre spektu Portugalon kontraŭ Brazilon

Ĝis ĝis

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-junio-25 17:24:00

Ĉu mi estas la sola persono kiu opinias ke la vorto "Ganio" estus pli bona ol "Ganao" ?

Espi (Montri la profilon) 2010-junio-25 18:09:00

Jes! sal.gif okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-25 18:35:33

Eddycgn:Gratuloj al Slovakio!
Jes, gratulojn al Slovakujo kaj adiaŭ al Italujo.
Kaj gratulojn al Japanujo, ili ludis bonege!
Mi nun ĝojas vidi la ludon Ĉilio kontraŭ Hispanujo, la hispanoj havas bonegan teamon.

Hedilla (Montri la profilon) 2010-junio-25 19:05:30

Bonvolu, ne gratulu ĝis la fino de la matĉo

Reen al la supro