Al la enhavo

Futbala Mondĉampionado

de pl74, 2010-junio-10

Mesaĝoj: 169

Lingvo: Esperanto

utku (Montri la profilon) 2010-junio-27 09:16:49

Roberto12:
violetino:
Roberto12:Ĉu mi estas la sola persono kiu opinias ke la vorto "Ganio" estus pli bona ol "Ganao" ?
Kial ne Gano? demando.gif
Ĉar Gano signifus "ulo de Ganio", tiel kun multaj aliaj land-nomoj (ekz. Anglio, Anglo).

SED, se Gano = Ghana, oni povus havi "Ganano" por ulo rideto.gif
Goholando estas alia solvo. okulumo.gif
(GH estas ISO 3166 alfa-2 landkodo de Ganao.)

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-27 11:24:57

Roberto12:Ĉar Gano signifus "ulo de Ganio", tiel kun multaj aliaj land-nomoj (ekz. Anglio, Anglo)
Fakte ne, ĉar vorto por etna ganaa popolo ne ekzistas en Esperanto. Oni ne derivas vorton por etna popolo el la nomo de la lando, estas inverse.. anglo → Anglujo, franco → Francujo ktp. Ne ekzistas 'gano' do ne eblus derivi 'Ganujo', kaj ja 'Ganio' estus aĉa ĉar ĝi implicus tiun popol-enhavan sencon, pro tio ke la i-formaj landnomoj estas kutime surogatoj por uj-formaj nomoj. Ja estas esceptoj al tio kiel 'Aŭstralio' sed ili estas en la minoritato.

Espi (Montri la profilon) 2010-junio-27 12:05:07

violetino:
Roberto12:Ĉu mi estas la sola persono kiu opinias ke la vorto "Ganio" estus pli bona ol "Ganao" ?
Kial ne Gano? demando.gif
Saluton,

por solvi la "ganaan problemon" vidu al La Listo de Normaj Landnomoj (ĉapitro I) kaj la pli nova Listo de Rekomendataj Landnomoj de la Akademio de Esperanto.

Laŭ tiuj listoj: Ganao > ganaa > ganaano. Do, tute simpla! Ĉu ne? sal.gif

Amike

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-27 12:24:17

malgajo.gif, kial ĉia diskuto finiĝas kiel interbatalo pri ia afero rilate al la lingvo... Bonvolu malfermi fadenon se vi volas daŭri tiun babiladon (nu, pri landonomo devas ekzisti kelkajn).

Ĉi tie ni parolu pri piedpilko! Germanio! Germanio!

pffffffffut..... (<-- se vi ne divenis, tio estas vuvuzelan sonon)

ridulo.gif,

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-junio-27 12:27:30

Ho! Usono, mi ploris kiam vi malvenkis! Sed vere, vi ne estis la pli bona teamo. Bonŝanson al ĉiuj futbalistojn kiu postresti!

Espi (Montri la profilon) 2010-junio-27 12:49:57

Ĵus ankaŭ estas okazanta konkura veturado de Formulo 1 en Valencio.

Sed ne batu min, mi petas lango.gif !!!

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-junio-27 13:04:15

Mi povas diri al vi, Jan, ke se/kiam Anglio malvenkis Germanion, mi denove parolos pri la turniro rideto.gif

dombola (Montri la profilon) 2010-junio-27 14:09:44

malgajo.gif, kial ĉia diskuto finiĝas kiel interbatalo pri ia afero rilate al la lingvo... Bonvolu malfermi fadenon se vi volas daŭri tiun babiladon (nu, pri landonomo devas ekzisti kelkajn).
Mi konsilas vin viziti...

http://pt.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Amike... okulumo.gif ridulo.gif,

Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-27 14:47:27

Hororo hororo hororo !!!!

Ĉu vi ĉiuj vidis la "duan" golon de Anglio kontraŭ Germanio ?

Ĉiuj, krom la arbitro ! Kiu certe ne povis vidi ĝin ! Kiel en 1966 aŭ...

Necesas la videon !!!!

Nu, mi tuj reiras vidi tiun maĉon... lango.gif

sergejm (Montri la profilon) 2010-junio-27 14:47:49

Roberto12:Mi povas diri al vi, Jan, ke se/kiam Anglio malvenkis Germanion, mi denove parolos pri la turniro rideto.gif
Ĵus juĝisto ne kalkulis la duan pilkon de Anglio en Germanian golejon.
Nun la konto estas 2:1, Germanio venkas.

Reen al la supro