본문으로

Futbala Mondĉampionado

글쓴이: pl74, 2010년 6월 10일

글: 169

언어: Esperanto

utku (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오전 9:16:49

Roberto12:
violetino:
Roberto12:Ĉu mi estas la sola persono kiu opinias ke la vorto "Ganio" estus pli bona ol "Ganao" ?
Kial ne Gano? demando.gif
Ĉar Gano signifus "ulo de Ganio", tiel kun multaj aliaj land-nomoj (ekz. Anglio, Anglo).

SED, se Gano = Ghana, oni povus havi "Ganano" por ulo rideto.gif
Goholando estas alia solvo. okulumo.gif
(GH estas ISO 3166 alfa-2 landkodo de Ganao.)

tommjames (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오전 11:24:57

Roberto12:Ĉar Gano signifus "ulo de Ganio", tiel kun multaj aliaj land-nomoj (ekz. Anglio, Anglo)
Fakte ne, ĉar vorto por etna ganaa popolo ne ekzistas en Esperanto. Oni ne derivas vorton por etna popolo el la nomo de la lando, estas inverse.. anglo → Anglujo, franco → Francujo ktp. Ne ekzistas 'gano' do ne eblus derivi 'Ganujo', kaj ja 'Ganio' estus aĉa ĉar ĝi implicus tiun popol-enhavan sencon, pro tio ke la i-formaj landnomoj estas kutime surogatoj por uj-formaj nomoj. Ja estas esceptoj al tio kiel 'Aŭstralio' sed ili estas en la minoritato.

Espi (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 12:05:07

violetino:
Roberto12:Ĉu mi estas la sola persono kiu opinias ke la vorto "Ganio" estus pli bona ol "Ganao" ?
Kial ne Gano? demando.gif
Saluton,

por solvi la "ganaan problemon" vidu al La Listo de Normaj Landnomoj (ĉapitro I) kaj la pli nova Listo de Rekomendataj Landnomoj de la Akademio de Esperanto.

Laŭ tiuj listoj: Ganao > ganaa > ganaano. Do, tute simpla! Ĉu ne? sal.gif

Amike

jan aleksan (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 12:24:17

malgajo.gif, kial ĉia diskuto finiĝas kiel interbatalo pri ia afero rilate al la lingvo... Bonvolu malfermi fadenon se vi volas daŭri tiun babiladon (nu, pri landonomo devas ekzisti kelkajn).

Ĉi tie ni parolu pri piedpilko! Germanio! Germanio!

pffffffffut..... (<-- se vi ne divenis, tio estas vuvuzelan sonon)

ridulo.gif,

Donniedillon (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 12:27:30

Ho! Usono, mi ploris kiam vi malvenkis! Sed vere, vi ne estis la pli bona teamo. Bonŝanson al ĉiuj futbalistojn kiu postresti!

Espi (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 12:49:57

Ĵus ankaŭ estas okazanta konkura veturado de Formulo 1 en Valencio.

Sed ne batu min, mi petas lango.gif !!!

Roberto12 (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 1:04:15

Mi povas diri al vi, Jan, ke se/kiam Anglio malvenkis Germanion, mi denove parolos pri la turniro rideto.gif

dombola (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 2:09:44

malgajo.gif, kial ĉia diskuto finiĝas kiel interbatalo pri ia afero rilate al la lingvo... Bonvolu malfermi fadenon se vi volas daŭri tiun babiladon (nu, pri landonomo devas ekzisti kelkajn).
Mi konsilas vin viziti...

http://pt.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Amike... okulumo.gif ridulo.gif,

Frankouche (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 2:47:27

Hororo hororo hororo !!!!

Ĉu vi ĉiuj vidis la "duan" golon de Anglio kontraŭ Germanio ?

Ĉiuj, krom la arbitro ! Kiu certe ne povis vidi ĝin ! Kiel en 1966 aŭ...

Necesas la videon !!!!

Nu, mi tuj reiras vidi tiun maĉon... lango.gif

sergejm (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오후 2:47:49

Roberto12:Mi povas diri al vi, Jan, ke se/kiam Anglio malvenkis Germanion, mi denove parolos pri la turniro rideto.gif
Ĵus juĝisto ne kalkulis la duan pilkon de Anglio en Germanian golejon.
Nun la konto estas 2:1, Germanio venkas.

다시 위로