Tartalom

Futbala Mondĉampionado

pl74-tól, 2010. június 10.

Hozzászólások: 169

Nyelv: Esperanto

mathieubriere (Profil megtekintése) 2010. június 22. 19:53:43

Mi opinias ke la futbalistoj tro da monon ricevas. Ili estas veraj riĉuloj, nur ĉar ili estas famegaj...
Laŭ mi, ili devus ricevi ne pli po du/tri mil eŭros ĉiu monato.

horsto (Profil megtekintése) 2010. június 22. 20:48:04

mathieubriere:Mi opinias ke la futbalistoj tro da monon ricevas. Ili estas veraj riĉuloj, nur ĉar ili estas famegaj...
Laŭ mi, ili devus ricevi ne pli po du/tri mil eŭros ĉiu monato.
Ili certe ricevas tro da mono, sed du aŭ tri mil Eŭroj estas rindindaj, tiom ricevas averaĝaj laboristoj. Futbalo oni povas ludi nur kelkajn jarojn kaj oni riskas severajn vundojn.

zan (Profil megtekintése) 2010. június 23. 8:24:50

@jan aleksan
Dankon pro via konsilo. Mi aŭdis, ke la matĉo de Urugvajo kaj Meksiko fakte brulis. Bedaŭrinde mi ne povis vidi ĝin. Ĉar oni elsendis ĝin nur per krompaga kanalo. Japanio ankoraŭ ne progresis rilate al futbalo kaj pri la ludo kaj pri la elsendo.

Temas pri Francujo. Mi pensas, ke Francujo estas vere libera lando. En aliaj landoj la devo de venko premas ludantojn. Ŝajnas al mi, ke francaj ludantoj agas por si mem sed ne por la ŝtato.

Continuum (Profil megtekintése) 2010. június 23. 8:37:10

zan: Ŝajnas al mi, ke francaj ludantoj agas por si mem sed ne por la ŝtato.
Vi tute pravas! estas la "franca pensmaniero". senkulpa.gif

jan aleksan (Profil megtekintése) 2010. június 23. 9:33:13

zan:
Temas pri Francujo. Mi pensas, ke Francujo estas vere libera lando. En aliaj landoj la devo de venko premas ludantojn. Ŝajnas al mi, ke francaj ludantoj agas por si mem sed ne por la ŝtato.
Mi ne scias, sed tiu teamo (kaj ĉefe la trejnisto) ŝajne tute fajfas pri kion pensas la publiko, kaj pensas verŝajne nur pri la mono! Ilia partopreno kostis multe (ĉeesto en franca montaro, multekosta hotelo, ktp), kaj al piedpilka federacio, kaj al homoj kiu venis por spekti ilin, sed finfine ili ludis aĉe...

Ili agis kiel divao, sed ne kantis bone, do mi hontas ĉar... ĝi tute bone spegulas francion! malgajo.gif

Oni ankaŭ kritiku la gazeton "L'Equipe" kies ĉeftitolo ekis la polemikon. Ne estas la unua fojo ke estas problemo kun ĝi. Ĝi disvastigas tro ofte onidiroj kaj aĉaĵoj. Ĝi iĝas preskaŭ tabloida...

Roberto12 (Profil megtekintése) 2010. június 23. 16:41:50

Oni forgesu la Francan teamon; Anglio estas kun la lastaj 16 ! rideto.gif

Sed mi timas la venantajn antagonistojn...

horsto (Profil megtekintése) 2010. június 23. 20:35:02

Roberto12:Sed mi timas la venantajn antagonistojn...
Ne timu, estos Germanujo. Se vi ne vidis la germanajn ludojn, nur la unua kontraŭ Aŭstralio estis bona, la du aliaj estis nekompreneble malbonaj, Germanujo havis multan feliĉon.

Roberto12 (Profil megtekintése) 2010. június 24. 9:03:06

Uloj, se vi iĝas hodiaŭ la trejnisto de Nederlando, ĉu vi instrukcius al via teamo ke ili ludu malvenki, por ke vi (tre eble) ne ludos kontraŭ Italio en la lastaj 16 ?

Roberto12 (Profil megtekintése) 2010. június 24. 16:45:12

Roberto12:Uloj, se vi iĝas hodiaŭ la trejnisto de Nederlando, ĉu vi instrukcius al via teamo ke ili ludu malvenki, por ke vi (tre eble) ne ludos kontraŭ Italio en la lastaj 16 ?
Mi demandis tro baldaŭ!!

Italio kaj Francio, la finaj en 2006, ambaŭ elaj shoko.gif

horsto (Profil megtekintése) 2010. június 24. 19:38:37

Kiel estas la etoso en Anglujo nun antaŭ la ludo kontraŭ Germanujo? Ĉi tie oni mokas pri tio ke la angloj nun certe trejnadas punŝotojn.

Vissza a tetejére