前往目錄

freŝiga aŭ mojosa?

貼文者: qwertz, 2010年6月14日

訊息: 45

語言: Esperanto

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年7月24日上午11:19:33

Mi aŭdis kelkajn kritikojn pri la vorto mojosa, konsiderita kiel ne utila aldonaĵo al simpla lingvo (kiam oni povus uzi anstataŭ "bona"). Sed samtempe la samaj homoj laŭdas la laboron de verkistoj kiel Auld kaj Kaloczay kiu kreis proprinitiate multajn neologismojn, aŭ la amplekson de la PIV kiu plenas je francismo.

Elektu: aŭ vi konsideras ke Esperanto estu plej simpla, aŭ ĝi estu viva, kaj evoluema (kaj en tiu 2a solvo la vorto mojosa plu ekzistu).

fine, robbkvasnak tute pravas menciante ke mojosa ne estas vera neologismo sed akronimo. Oni povus skribi ankaŭ MJS MJSa, ktp.

Jakovo (顯示個人資料) 2010年7月26日下午6:52:11

Ankaŭ mi plej ŝatas la konstruon "malaĉa", kiel darkweasel, ĉar ĝi estas la plej facila, esperanta kaj komprenebla.

Tamen mi opinias ke oni ne ĉiam devas tiel radikale aŭi (=decidi ĉu aŭ la unu aŭ la alia pli bonas). Mi kredas, ke Esperanto plej bone vivas pro ambaŭ neologismoj kaj kreativa vortfarado. Oni pripensu, ke gravas la facileco de Esperanto, sed tamen ne ĉio priskribeblas per tro simplaj vortoj: ĉi tiam oni bezonas neologismojn, aŭ -- kiel mi kredas, pli bone -- vortoj el aliaj lingvoj (prefere tiuj kiuj ĝis nun ne multe povis aldoni al Esperanto).

Do, malaĉan tagon mi deziras al vi!
Amike,
Jakovo

horsto (顯示個人資料) 2010年7月26日下午7:28:09

Jakovo:Ankaŭ mi plej ŝatas la konstruon "malaĉa", kiel darkweasel, ĉar ĝi estas la plej facila, esperanta kaj komprenebla.
Tamen mi opinias ke oni ne ĉiam devas tiel radikale aŭi (=decidi ĉu aŭ la unu aŭ la alia pli bonas). Mi kredas, ke Esperanto plej bone vivas pro ambaŭ neologismoj kaj kreativa vortfarado. Oni pripensu, ke gravas la facileco de Esperanto, sed tamen ne ĉio priskribeblas per tro simplaj vortoj: ĉi tiam oni bezonas neologismojn, aŭ -- kiel mi kredas, pli bone -- vortoj el aliaj lingvoj (prefere tiuj kiuj ĝis nun ne multe povis aldoni al Esperanto).
Do, malaĉan tagon mi deziras al vi!
Amike,
Jakovo
Vi pravegas, ne ĉiam kunmetita vorto estas la plej bona solvo, tiam oni kreu novan vorton, se tio estas necesa.
Sed oni ne kreu novan vorton nur ĉar oni pensas, ke alia vorto ne plu estas moderna aŭ ĉar la alia vorto ne plaĉas al iuj.

sergejm (顯示個人資料) 2010年7月27日上午9:33:24

Malaĉa ŝajnas al mi malbona vorto, same kiel malino. Ĉu oni aldonas sufikson -aĉ- al mala aŭ prefikson mal- al aĉa?

En la rusa estas vorto каша-малаша (kaĉo-malaĉo?) - "kaĉo", kuirita de ludantaj infanoj el sablo kaj akvo.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年7月28日上午6:19:45

sergejm:Malaĉa ŝajnas al mi malbona vorto, same kiel malino. Ĉu oni aldonas sufikson -aĉ- al mala aŭ prefikson mal- al aĉa?
Teorie tiu miskompreno certe povas okazi, sed tio estas ofta en Esperanto, ekzemple ankaŭ la vorton malsanulejo ne eblus legi kiel "la malo de loko por sanaj uloj". Simile estas pri malaĉa kaj malino - laŭ mi du tute bonaj Esperantaj vortoj.

Jakovo: Mi malkonsentas, ke oni prenu novajn vortojn el la lingvoj, kiuj ĝis nun ne multe aldonis al Esperanto. Pli bone oni serĉu tiun vortradikon, kiun plej multaj homoj en la mondo tuj komprenas - oni do kalkulu laŭ la parolantnombro de la lingvoj, al kiuj vorto estas komuna.

sergejm (顯示個人資料) 2010年7月28日上午7:15:09

darkweasel:
sergejm:Malaĉa ŝajnas al mi malbona vorto, same kiel malino. Ĉu oni aldonas sufikson -aĉ- al mala aŭ prefikson mal- al aĉa?
Teorie tiu miskompreno certe povas okazi, sed tio estas ofta en Esperanto, ekzemple ankaŭ la vorton malsanulejo ne eblus legi kiel "la malo de loko por sanaj uloj". Simile estas pri malaĉa kaj malino - laŭ mi du tute bonaj Esperantaj vortoj.
Mal- estas "forta" prefikso, ĝi estas aldonata al radiko antaŭ sufiksoj. Kontraŭe, ne- estas "malforta" prefikso, ĝi estas aldonata al vorto post aldono de sufiksoj. Eble estas esceptoj el ĉi tiu regulo, sed mi ne povas memori ilin.
Miskompreno povas esti nur kiam vorto ne havas radikon. Antaŭ ol kunmeto unu el elementoj devas iĝi radiko, ekz.:
malINGi - elpreni el INGo (-ing- > INGo > INGi (enmeti en INGon) > malINGi)
MALigi - fari mala (mal- > MALa > MALigi)

PS: mi povas proponi vorton malfia - ĉ tie estas du prefiksoj, kaj ordo de aldono estas senduba, sed ĝi tro similas al vorto mafia.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年7月28日下午5:07:15

sergejm:

Mi neniam aŭdis pri ia ajn tia regulo. Male, en sia parto pri kunmetado, PMEG diras, ke:
Kombino el pluraj radikoj povas teorie esti plursignifa. Neniu gramatika regulo klarigas, ke ekz. ŝarĝvaporŝipo estas ŝarĝ-vaporŝipo kaj ne ŝarĝvapor-ŝipo (“ŝipo, kiu iel rilatas al ŝarĝvaporo”, sensencaĵo). Oni devas simple mem kompreni, kiu el pluraj teorie eblaj analizoj kaj signifoj estas la ĝusta. Konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko. Skribe oni je bezono povas uzi dividostrekojn por klareco, kiel en ŝarĝ-vaporŝipo. Ĝenerale kombinoj kun pli ol tri aŭ kvar radikoj povas esti tro malfacilaj. Anstataŭ *vaporŝipasocimembrokunvenejo* oni prefere diru ekz. kunvenejo por membroj de vaporŝipasocio.
Tio certe validas ankaŭ por malaĉa. Kie precize vi legis pri la regulo, pri kiu vi parolas?

sergejm:
PS: mi povas proponi vorton malfia - ĉ tie estas du prefiksoj, kaj ordo de aldono estas senduba, sed ĝi tro similas al vorto mafia.
Ŝajnas al mi, ke tiu havas iom alian signifon. Ekzemple oni povus diri, ke iu vorto aŭ frazo estas tute malfia (mi pensas, ke mi iam diris tion pri la frazo mi longe penis, en kiu eŭroplingvanoj normale vidas ian fiaĵon). Tio tamen ne estas la sama koncepto kiel malaĉeco.

sergejm (顯示個人資料) 2010年7月29日上午5:07:07

darkweasel:
sergejm:
Mal- estas "forta" prefikso, ĝi estas aldonata al radiko antaŭ sufiksoj. Kontraŭe, ne- estas "malforta" prefikso, ĝi estas aldonata al vorto post aldono de sufiksoj. Eble estas esceptoj el ĉi tiu regulo, sed mi ne povas memori ilin.
Mi neniam aŭdis pri ia ajn tia regulo.
Nu, mi diru tiel: mi mem inventis tiun, analizante Esperantajn vortojn.
Mal- preskaŭ ĉiam estas aldonata antaŭ sufiksoj, sed ne- preskaŭ ĉiam poste. Ĉar la regulo ne estas fundamenta, ĝi verŝajne havas esceptojn.
Estis diskutoj pri tio en rusa forumo e-novosti.info, nun mi ne indikos la fadenon, sed tiu estas en la rusa.
PMEG diras pri kumetado de orinaraj radikoj - tie oni vere povas nenion diri pri ordo de aldono de radikoj.
Sed pri prefiksoj kaj sufiksoj oni povus fari tabelon de forteco, simile kiel en matematiko multipliko estas pli forta ol adicio: 2+2*2=6, unue ni faras multiplikon, poste adicion.
Pri ŝarĝvaporŝipo: oni povus diri ŝarĝo-vaporŝipo aŭ ŝarĝvaporo-ŝipo, aldonante ligfinaĵon por indiki ordon de aldono de radikoj, sed tio ankaŭ estas mia propono.

peteris92 (顯示個人資料) 2010年8月9日下午12:33:36

Sinonimoj estas bonaj, do ambaŭ plaĉas al mi okulumo.gif

qwertz (顯示個人資料) 2010年8月25日下午7:02:09

Cezar: Mojosu! (poemo pri slange kunmetita vorto) “Mojosa”

Germana poeto proponas novan - kaj certe mojosan – poezion, nome “Mojosu!”:

Modernu, junu do laŭ stilo,
mojosa estu kaj kun brilo.
Vi ĉiam belu kaj bonegu,
en via viv’ moderno regu.

Vi estu cel’ de ĝojokrio,
pro modernec’ junec’ kaj ĉio.
Nur la plej bonan el vi fosu!
Modernu ĉiam do! Mojosu!

回到上端