Al la enhavo

freŝiga aŭ mojosa?

de qwertz, 2010-junio-14

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

LVX (Montri la profilon) 2010-junio-17 20:56:31

Kio vi pensas pri la sekvantajn esprimojn:
Tio estis/estas eksteren ĉi tiu mondo/imago/ planedo.(Tradukita el al brazila portugallingvo).
Trans iun ajn imago.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2010-junio-19 01:27:55

"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp. Mi ŝatas diri ke mi estas esperantulo anstataŭ esperantisto aŭ eĉ mi ŝatas "esperantano" - ĉar krome mi estas budhano, vorto ke ne ekzistas en la usona, la lingvon ke mi devis paroli ĉiutage ĉitie en Usono. Mi oftege miras pri la saĝeco de Esperanto, la fajneco, la precizeco. Mi parolas 10 lingvojn kaj neniu el la aliaj 9 samas je la valoro kaj esprimriĉeco de Esperanto.
"Mojosa" estas akronimo. La uzo de akrominoj plifaciligas la parolon de iu ajn lingvo. Ĉiuj lingvoj uzas akronimojn. Ni jam havas "PoIVo" kaj "UEA", "Tejo" ktp. Fakte, "mojosa" ne estas ververa neologismo sed konstruaĵo naturlingva en Esperanto - akrominimo esperanta.
Por "mojosa" en la brazila oni diras "legal" (leĝa), en la germana "super!" (latina vorto por 'bonega')aŭ "ätzend" (korodiga) eĉ "affengeil" (simiseksalloga), en la franca "dans le vent" (en la vento) aŭ "formidable" (timinda). Nuntempe la usona uzas "awesome" (timiga), "sick" (malsana) aŭ eĉ "bad" (malbona) . Vorto en Esperanto ne devus esti usona (aŭ kiu-ajn-lingva)paŭso sed esprimo de esperanta kulturo, internacia kulturo kun mema vivŝnuro, mema pulso.

Rao (Montri la profilon) 2010-junio-19 04:33:34

Ĉar "mojosa" estas mallongigo de "modernjunstila", ĝi ampleksas tro malmulte por roli kiel la brazila vorto "legal". Ekzemple, mi povas taksi "legal" ĝentilan agon aŭ politikan kampanjon aŭ multegajn aliajn aferojn, kiuj tute ne koncernas modernecon aŭ jun(ul)econ, tiel ke diri ke ili estas mojosaĵoj povus esti sensenca aŭ eĉ ofenda ago...
"Mojosa" tre taŭgas por aliaj aferoj. Ekzemple, http://piedpilko.tk/ estas mojosa retejo kaj mi nun uzas mojosan T-ĉemizon. rideto.gif

zan (Montri la profilon) 2010-junio-19 05:04:55

En la nacilingvoj vorto-signifo ofte ŝanĝiĝas. Malbonan vorton uzas junuloj por bona signifo. Kaj post longega tempo oni ĝenerale uzas la novan uzmanieron de tia malbona vorto. Tion oni permesas, ĉar samlingvanoj havas komunan kulturon kaj komprenas unu al alian facile.

Esperantistoj dependas de propra kulturo kaj ne havas komunan kulturon. Mi ne komprenas, kial "cool" signifas mojosa-n. Tion povas vere kompreni nur anglalingvanoj. Same mi ne komprenas, ke "dolĉa" signifas mojosa-n. "Freŝiga" povas pli komprenebli, sed juna stilo ne ĉiam estas freŝiga.

Aldone, "mojosa"n oni ne povas uzi iomete moke? "Esperanta T-ĉemizo estas mojosa!" Verdire tute ne mojosa. lango.gif

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-junio-20 00:40:34

robbkvasnak:"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp.
vajŝnavisto:Aŭ, post serĉante je interreto, oni povas diri ankaŭe 'iĉjo', dude, guy, aŭ injo, chick, girl. La injoj signifas la virinojn, kaj sendube la iĉjoj signifas la virojn. ridego.gif

...

Mi esperas ke ĝi helpos vin, iĉjo... ridego.gif

Mi esperas ke mia uzadmaniero de iĉjo estas propra kaj okej, hohoho...
"Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2010-julio-06 00:35:32

Oŝo-Jabe:"Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.
Nu, mi ne havas multan travivaĵon kun esperantia komunumo, kaj la interreta forumo estas mia nura esperantia babilejo nun.

Ulo tre plaĉegas al mi, kaj mi laŭe uzos ĝin plie! ridego.gif Kaj kompreneble, ĝi estas propra esperanta vorto espriminda!

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-06 08:46:03

mi preferas klasikajn vortojn "viro" kaj "virino".
"Ino" estas inseksa besto, ne nepre homo.
"Ulo" ne havas seksan sencon, kvankam kutime signifas viron.
Se inter ni estus elfoj, gnomoj, troloj, hobitoj ktp aŭ aliplanedanoj, taŭgus vortoj "vivulo" aŭ "saĝulo".

"Uĉjo" kaj "injo" ankaŭ taugas en certaj cirkonstancoj.

Oni povas ankaŭ uzi vorton "fratulo" (ekz. ano de krima organizaĵo, kiu nomas unu la alian "frato")

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-23 14:50:29

Oŝo-Jabe:
robbkvasnak:"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp.
vajŝnavisto:Aŭ, post serĉante je interreto, oni povas diri ankaŭe 'iĉjo', dude, guy, aŭ injo, chick, girl. La injoj signifas la virinojn, kaj sendube la iĉjoj signifas la virojn. ridego.gif

...

Mi esperas ke ĝi helpos vin, iĉjo... ridego.gif

Mi esperas ke mia uzadmaniero de iĉjo estas propra kaj okej, hohoho...
"Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.
La vorto ulo povas tute bone rilati ankaŭ al virinoj.

Mi mem neniam aŭdis freŝiga en tiu signifo. Mi iam uzis mojosa, sed hodiaŭ mi multe pli ofte diras malaĉa, ĉar tio ŝajnas al mi pli Esperanteca vorto.

biguglydave (Montri la profilon) 2010-julio-23 22:31:00

Kukoj kaj beboj ankaŭ tre “dolĉas”, kvankam mi bone komprenas la kialon por uzi tian vorton. Anstataŭe, mi preferas la vorton “mojosa” ĉar la vorto tre bone spegulas la ĉimomentan hazardecon de la junularan kulturon, de kiu ĝi devenas. Aldone, mi ne vidas enmiksiĝon en aliaj esperantaj radikoj, do kio ni perdos? Se la lingvaj gvidantoj volas ke la junularo plivaste akceptu kaj adaptu Esperanton, transdonu al ĝi Zamenhofe la kadron del la lingvo kaj akceptu radikajn novaĵojn.

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-24 10:36:14

biguglydave:Kukoj kaj beboj ankaŭ tre “dolĉas”, kvankam mi bone komprenas la kialon por uzi tian vorton. Anstataŭe, mi preferas la vorton “mojosa” ĉar la vorto tre bone spegulas la ĉimomentan hazardecon de la junularan kulturon, de kiu ĝi devenas. Aldone, mi ne vidas enmiksiĝon en aliaj esperantaj radikoj, do kio ni perdos? Se la lingvaj gvidantoj volas ke la junularo plivaste akceptu kaj adaptu Esperanton, transdonu al ĝi Zamenhofe la kadron del la lingvo kaj akceptu radikajn novaĵojn.
Kion ni perdos? La facilecon de la lingvo. Tio estas unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto, ke estas malpli da vortoj lernendaj.
Kompreneble unu plia nova vorto ne estas problemo, sed mi ankaŭ ne ŝatas la vorton mojosa (moderna juna stilo), ĉar cool laŭ mia kompreno ne havas tiun signifon.

Reen al la supro