본문으로

freŝiga aŭ mojosa?

글쓴이: qwertz, 2010년 6월 14일

글: 46

언어: Esperanto

LVX (프로필 보기) 2010년 6월 17일 오후 8:48:22

Plaĉas al mi freŝiga, ĉar mojosa spite pli populara ol freŝiga, sonas la mi kiel la hispana, do mi nepre preferas freŝiga.

LVX (프로필 보기) 2010년 6월 17일 오후 8:56:31

Kio vi pensas pri la sekvantajn esprimojn:
Tio estis/estas eksteren ĉi tiu mondo/imago/ planedo.(Tradukita el al brazila portugallingvo).
Trans iun ajn imago.

robbkvasnak (프로필 보기) 2010년 6월 19일 오전 1:27:55

"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp. Mi ŝatas diri ke mi estas esperantulo anstataŭ esperantisto aŭ eĉ mi ŝatas "esperantano" - ĉar krome mi estas budhano, vorto ke ne ekzistas en la usona, la lingvon ke mi devis paroli ĉiutage ĉitie en Usono. Mi oftege miras pri la saĝeco de Esperanto, la fajneco, la precizeco. Mi parolas 10 lingvojn kaj neniu el la aliaj 9 samas je la valoro kaj esprimriĉeco de Esperanto.
"Mojosa" estas akronimo. La uzo de akrominoj plifaciligas la parolon de iu ajn lingvo. Ĉiuj lingvoj uzas akronimojn. Ni jam havas "PoIVo" kaj "UEA", "Tejo" ktp. Fakte, "mojosa" ne estas ververa neologismo sed konstruaĵo naturlingva en Esperanto - akrominimo esperanta.
Por "mojosa" en la brazila oni diras "legal" (leĝa), en la germana "super!" (latina vorto por 'bonega')aŭ "ätzend" (korodiga) eĉ "affengeil" (simiseksalloga), en la franca "dans le vent" (en la vento) aŭ "formidable" (timinda). Nuntempe la usona uzas "awesome" (timiga), "sick" (malsana) aŭ eĉ "bad" (malbona) . Vorto en Esperanto ne devus esti usona (aŭ kiu-ajn-lingva)paŭso sed esprimo de esperanta kulturo, internacia kulturo kun mema vivŝnuro, mema pulso.

Rao (프로필 보기) 2010년 6월 19일 오전 4:33:34

Ĉar "mojosa" estas mallongigo de "modernjunstila", ĝi ampleksas tro malmulte por roli kiel la brazila vorto "legal". Ekzemple, mi povas taksi "legal" ĝentilan agon aŭ politikan kampanjon aŭ multegajn aliajn aferojn, kiuj tute ne koncernas modernecon aŭ jun(ul)econ, tiel ke diri ke ili estas mojosaĵoj povus esti sensenca aŭ eĉ ofenda ago...
"Mojosa" tre taŭgas por aliaj aferoj. Ekzemple, http://piedpilko.tk/ estas mojosa retejo kaj mi nun uzas mojosan T-ĉemizon. rideto.gif

zan (프로필 보기) 2010년 6월 19일 오전 5:04:55

En la nacilingvoj vorto-signifo ofte ŝanĝiĝas. Malbonan vorton uzas junuloj por bona signifo. Kaj post longega tempo oni ĝenerale uzas la novan uzmanieron de tia malbona vorto. Tion oni permesas, ĉar samlingvanoj havas komunan kulturon kaj komprenas unu al alian facile.

Esperantistoj dependas de propra kulturo kaj ne havas komunan kulturon. Mi ne komprenas, kial "cool" signifas mojosa-n. Tion povas vere kompreni nur anglalingvanoj. Same mi ne komprenas, ke "dolĉa" signifas mojosa-n. "Freŝiga" povas pli komprenebli, sed juna stilo ne ĉiam estas freŝiga.

Aldone, "mojosa"n oni ne povas uzi iomete moke? "Esperanta T-ĉemizo estas mojosa!" Verdire tute ne mojosa. lango.gif

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2010년 6월 20일 오전 12:40:34

robbkvasnak:"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp.
vajŝnavisto:Aŭ, post serĉante je interreto, oni povas diri ankaŭe 'iĉjo', dude, guy, aŭ injo, chick, girl. La injoj signifas la virinojn, kaj sendube la iĉjoj signifas la virojn. ridego.gif

...

Mi esperas ke ĝi helpos vin, iĉjo... ridego.gif

Mi esperas ke mia uzadmaniero de iĉjo estas propra kaj okej, hohoho...
"Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.

vajsxnavisto (프로필 보기) 2010년 7월 6일 오전 12:35:32

Oŝo-Jabe:"Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.
Nu, mi ne havas multan travivaĵon kun esperantia komunumo, kaj la interreta forumo estas mia nura esperantia babilejo nun.

Ulo tre plaĉegas al mi, kaj mi laŭe uzos ĝin plie! ridego.gif Kaj kompreneble, ĝi estas propra esperanta vorto espriminda!

sergejm (프로필 보기) 2010년 7월 6일 오전 8:46:03

mi preferas klasikajn vortojn "viro" kaj "virino".
"Ino" estas inseksa besto, ne nepre homo.
"Ulo" ne havas seksan sencon, kvankam kutime signifas viron.
Se inter ni estus elfoj, gnomoj, troloj, hobitoj ktp aŭ aliplanedanoj, taŭgus vortoj "vivulo" aŭ "saĝulo".

"Uĉjo" kaj "injo" ankaŭ taugas en certaj cirkonstancoj.

Oni povas ankaŭ uzi vorton "fratulo" (ekz. ano de krima organizaĵo, kiu nomas unu la alian "frato")

darkweasel (프로필 보기) 2010년 7월 23일 오후 2:50:29

Oŝo-Jabe:
robbkvasnak:"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp.
vajŝnavisto:Aŭ, post serĉante je interreto, oni povas diri ankaŭe 'iĉjo', dude, guy, aŭ injo, chick, girl. La injoj signifas la virinojn, kaj sendube la iĉjoj signifas la virojn. ridego.gif

...

Mi esperas ke ĝi helpos vin, iĉjo... ridego.gif

Mi esperas ke mia uzadmaniero de iĉjo estas propra kaj okej, hohoho...
"Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.
La vorto ulo povas tute bone rilati ankaŭ al virinoj.

Mi mem neniam aŭdis freŝiga en tiu signifo. Mi iam uzis mojosa, sed hodiaŭ mi multe pli ofte diras malaĉa, ĉar tio ŝajnas al mi pli Esperanteca vorto.

biguglydave (프로필 보기) 2010년 7월 23일 오후 10:31:00

Kukoj kaj beboj ankaŭ tre “dolĉas”, kvankam mi bone komprenas la kialon por uzi tian vorton. Anstataŭe, mi preferas la vorton “mojosa” ĉar la vorto tre bone spegulas la ĉimomentan hazardecon de la junularan kulturon, de kiu ĝi devenas. Aldone, mi ne vidas enmiksiĝon en aliaj esperantaj radikoj, do kio ni perdos? Se la lingvaj gvidantoj volas ke la junularo plivaste akceptu kaj adaptu Esperanton, transdonu al ĝi Zamenhofe la kadron del la lingvo kaj akceptu radikajn novaĵojn.

다시 위로