freŝiga aŭ mojosa?
qwertz,2010年6月14日の
メッセージ: 46
言語: Esperanto
LVX (プロフィールを表示) 2010年6月17日 20:48:22
LVX (プロフィールを表示) 2010年6月17日 20:56:31
Tio estis/estas eksteren ĉi tiu mondo/imago/ planedo.(Tradukita el al brazila portugallingvo).
Trans iun ajn imago.
robbkvasnak (プロフィールを表示) 2010年6月19日 1:27:55
"Mojosa" estas akronimo. La uzo de akrominoj plifaciligas la parolon de iu ajn lingvo. Ĉiuj lingvoj uzas akronimojn. Ni jam havas "PoIVo" kaj "UEA", "Tejo" ktp. Fakte, "mojosa" ne estas ververa neologismo sed konstruaĵo naturlingva en Esperanto - akrominimo esperanta.
Por "mojosa" en la brazila oni diras "legal" (leĝa), en la germana "super!" (latina vorto por 'bonega')aŭ "ätzend" (korodiga) eĉ "affengeil" (simiseksalloga), en la franca "dans le vent" (en la vento) aŭ "formidable" (timinda). Nuntempe la usona uzas "awesome" (timiga), "sick" (malsana) aŭ eĉ "bad" (malbona) . Vorto en Esperanto ne devus esti usona (aŭ kiu-ajn-lingva)paŭso sed esprimo de esperanta kulturo, internacia kulturo kun mema vivŝnuro, mema pulso.
Rao (プロフィールを表示) 2010年6月19日 4:33:34
"Mojosa" tre taŭgas por aliaj aferoj. Ekzemple, http://piedpilko.tk/ estas mojosa retejo kaj mi nun uzas mojosan T-ĉemizon.
zan (プロフィールを表示) 2010年6月19日 5:04:55
Esperantistoj dependas de propra kulturo kaj ne havas komunan kulturon. Mi ne komprenas, kial "cool" signifas mojosa-n. Tion povas vere kompreni nur anglalingvanoj. Same mi ne komprenas, ke "dolĉa" signifas mojosa-n. "Freŝiga" povas pli komprenebli, sed juna stilo ne ĉiam estas freŝiga.
Aldone, "mojosa"n oni ne povas uzi iomete moke? "Esperanta T-ĉemizo estas mojosa!" Verdire tute ne mojosa.
Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2010年6月20日 0:40:34
robbkvasnak:"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp.
vajŝnavisto:Aŭ, post serĉante je interreto, oni povas diri ankaŭe 'iĉjo', dude, guy, aŭ injo, chick, girl. La injoj signifas la virinojn, kaj sendube la iĉjoj signifas la virojn."Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.
...
Mi esperas ke ĝi helpos vin, iĉjo...
Mi esperas ke mia uzadmaniero de iĉjo estas propra kaj okej, hohoho...
vajsxnavisto (プロフィールを表示) 2010年7月6日 0:35:32
Oŝo-Jabe:"Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.Nu, mi ne havas multan travivaĵon kun esperantia komunumo, kaj la interreta forumo estas mia nura esperantia babilejo nun.
Ulo tre plaĉegas al mi, kaj mi laŭe uzos ĝin plie! Kaj kompreneble, ĝi estas propra esperanta vorto espriminda!
sergejm (プロフィールを表示) 2010年7月6日 8:46:03
"Ino" estas inseksa besto, ne nepre homo.
"Ulo" ne havas seksan sencon, kvankam kutime signifas viron.
Se inter ni estus elfoj, gnomoj, troloj, hobitoj ktp aŭ aliplanedanoj, taŭgus vortoj "vivulo" aŭ "saĝulo".
"Uĉjo" kaj "injo" ankaŭ taugas en certaj cirkonstancoj.
Oni povas ankaŭ uzi vorton "fratulo" (ekz. ano de krima organizaĵo, kiu nomas unu la alian "frato")
darkweasel (プロフィールを表示) 2010年7月23日 14:50:29
Oŝo-Jabe:La vorto ulo povas tute bone rilati ankaŭ al virinoj.robbkvasnak:"Ulo, ulino" estas taŭgaj, esperantaj vortoj por "dude", "bro", "copain", "Mensch", "cara" (brazila vorto) ktp.vajŝnavisto:Aŭ, post serĉante je interreto, oni povas diri ankaŭe 'iĉjo', dude, guy, aŭ injo, chick, girl. La injoj signifas la virinojn, kaj sendube la iĉjoj signifas la virojn."Iĉjo" estas apenaŭ komprenebla laŭ mi. Mi preferas "ulo" por viroj kaj "ino" por virinoj. Se vi volegas uzi -njo kaj -ĉjo, mi rekomendus "uĉjo" kaj "injo", sed mi ne ŝatas ilin.
...
Mi esperas ke ĝi helpos vin, iĉjo...
Mi esperas ke mia uzadmaniero de iĉjo estas propra kaj okej, hohoho...
Mi mem neniam aŭdis freŝiga en tiu signifo. Mi iam uzis mojosa, sed hodiaŭ mi multe pli ofte diras malaĉa, ĉar tio ŝajnas al mi pli Esperanteca vorto.
biguglydave (プロフィールを表示) 2010年7月23日 22:31:00