Al la enhavo

Ĉu vi legas librojn en Eo?

de Alekso, 2007-aprilo-13

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2007-julio-10 13:57:31

Mi ĵus komencis legi la libron La Faraono de Bolesław Prus (trad. Kazimierz Bein [ps. Kabe]).
Parenteze, trad. Kazimierz Bein estas i.a. fama pro tio, ke laŭ lia pseŭdonimo ekzistas en Esperanto la vorto:

kabei (ntr) (kabe/i < Kabe) =
Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-julio-10 19:29:05

Vilinilo:
mi neniam legis tiun verkiston antaŭ, sed lia libro ĝis nun ŝajnas bonega!
Molière, de sia vera nomo Jean Baptiste Poquelin, estas tre fama en Francio, kaj oni multe lernas pri siaj verkoj -precipe teatro- al la lernejo.
Mi rekomendas vin ekzemple "L'Avarulo", tre amuza kaj fama.
Estis ankaŭ belega filmo pri Molière de Ariane Mnouchkine, kiun mi konsilas vin rigardi.

Amike,
Fartu bone al la Brazilo rido.gif

Manu

Ĉu vi povus konsili pri brazilaj verkistoj ? (Eĉ se ne tradukitaj en esperanto)

sal.gif

Koloba (Montri la profilon) 2007-julio-10 19:33:33

Mi legis pasinttempe "La bona lingvo" de Claude Piron. Mi rekomendegas. Nun mi legas "Kiel akvo de l'rivero"

white knight (Montri la profilon) 2007-julio-11 08:35:42

Mi ŝatas legi librojn de la sveda verkisto Sten Johansson. Estas admirinda kiel li ludas kun la lingvo.

Verkoj estas ekz. "Ĝis revido krokodilido!"
kaj "Dis!".

Claude Piron mi ankaŭ tre ŝatas.

Charlie (Montri la profilon) 2007-julio-11 19:57:07

Mi legis du librojn de Claude Piron kaj ili ege plaĉis al mi. Ankaŭ mi ŝatas legi librojn tradukitajn el la originalaj lingvoj. Oni povas elŝuti multajn el esperantujo.org Antaŭ nelonge mi legis 'Tri Viroj en Boato' - tradukita el la angla. Ĝi estas tre amusa rakonto, kiun mi rekomendas al ĉiuj. rido.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-11 20:51:18

manu_fr:
Molière, de sia vera nomo Jean Baptiste Poquelin, estas tre fama en Francio, kaj oni multe lernas pri siaj verkoj -precipe teatro- al la lernejo.
Mi rekomendas vin ekzemple "L'Avarulo", tre amuza kaj fama.
Estis ankaŭ belega filmo pri Molière de Ariane Mnouchkine, kiun mi konsilas vin rigardi.

Amike,
Fartu bone al la Brazilo rido.gif

Manu

Ĉu vi povus konsili pri brazilaj verkistoj ? (Eĉ se ne tradukitaj en esperanto)

sal.gif
Mi amegas francan literaturon! Nun mi estas leganta Molière esperante, Proust portugale kaj Flaubert angle. Ĝi sole mankas legi francan verkiston france mem rido.gif Mi estas lernanta la francan lingvon kaj mi ŝatas ĝin tro multe.

Pri brazilaj verkistoj, Machado de Assis estas konsiderita la plej bona verkisto de la brazila literaturo (kaj mi tute konsentas), mi tro ŝatas speciale tiujn du librojn: "Postmortaj rememoroj de Brás Cubas" (Mémoires posthumes de Brás Cubas) kaj "La Psikiatro" ("O Alienista" en la portugala kaj "The Alienist" en la angla, mi ne scias nek la oficiala traduko al Esperanto, nek al la franca).

Vidu ankaŭ pri Machado tie ĉi:

Aliaj bonaj brazilaj verkistoj, laŭ mi, estas Graciliano Ramos, Jorge Amado kaj Gumarães Rosa, sed mi pensas ĝi ne ekzistas tradukoj por Esperanto.

Fartu bone al admirinda Francujo!

manu_fr (Montri la profilon) 2007-julio-12 15:24:39

dankon, estas tre utila !

ĝis !

Reen al la supro