Sadržaj

edziĝfesto de la sveda reĝidino

od Iippa, 19. lipnja 2010.

Poruke: 23

Jezik: Esperanto

Iippa (Prikaz profila) 19. lipnja 2010. 10:46:15

ĉu estas monarĥeco bona?

AlfRoland (Prikaz profila) 19. lipnja 2010. 11:01:44

Iippa:ĉu estas monarĥeco bona?
Absolute ne! Ĝi esta abomeninda! La konata verkisto Vilhelm Moberg iam skribis: "Sveda ŝtatestro ne elektiĝas per baloto sed per bredado!" aŭ en la sveda: "Sveriges statschef utses inte genom val utan genom AVEL!"

Satirdesegnisto Hans Lindström donas jenan vidpunkton:

Teksto sur ŝildo:

Pendumu la reĝon! Resendu Silvia al germandevenantoj en SudAmeriko! Donu al Victoria laboraĉon en McDonald, lasu Madde rasti parkojn kaj loĝigu ilin en Alby! Donu al Stultuleto diagnozon! Kaj resendu Daniel al Ockelbo!

Hedilla (Prikaz profila) 19. lipnja 2010. 11:30:22

Mi ne estas respublikana homo, sed la landoj sen gereĝoj funkcias

Greedn (Prikaz profila) 19. lipnja 2010. 11:36:56

Libereco
Egaleco
Socialismo

Eŭropaj monarĥecoj estas por turistoj.

Eddycgn (Prikaz profila) 19. lipnja 2010. 16:14:49

Monarĥeco estas tre grava kaj necesa!

Ĝi plenigadas la gazetarojn kaj multkolorajn revuojn de la tuta mondo.
Se ne estus monarĥeco, kion legus la inteligenta, intelekta popolo kiam ili sidas en la antaŭĉambroj de la kuracistoj, atende lian vicon?

Miland (Prikaz profila) 19. lipnja 2010. 23:40:52

En neperfekta mondo, mi tre respektas nian britan reĝinon, kaj mi havas simpation al similaj sentoj en Nederlando kaj aliaj Eŭropaj landoj kun monarkio.

Miland (Prikaz profila) 19. lipnja 2010. 23:50:35

AlfRoland:"Pendumu la reĝon!"
Ve, ĉu ne tia diraĵo estas ŝtatperfido, kaj la parolanto estas penduminda de la reĝo!

MiaKaŝnomo (Prikaz profila) 20. lipnja 2010. 03:39:15

Greedn:Libereco
Egaleco
Socialismo

Eŭropaj monarĥecoj estas por turistoj.
Neniam estas libereco tie, kie funkcias "egaleco" kaj socialismo.

Iippa (Prikaz profila) 20. lipnja 2010. 07:04:23

Mi kredas ke la republiko Finnlando estas la plej monarkeca lando en la mondo.

dobri (Prikaz profila) 20. lipnja 2010. 08:12:53

Iippa:Mi kredas ke la republiko Finnlando estas la plej monarkeca lando en la mondo.
Tion mi ne komprenas. Kial?

Natrag na vrh