Messages: 36
Language: Esperanto
sinjoro (User's profile) July 11, 2010, 12:42:13 PM
sinjoro (User's profile) July 11, 2010, 12:51:06 PM
utku:Laŭ mi al tia vidpunkto grave miskontribuis pluraj esperantistoj, kiuj propagandas Esperanton kiel lingvon perfektan, senesceptan kaj tuj-lerneblan. Oni foje ŝatas mensogi reklamante ĝin ("vi parolos kun la tuta mondo!", "ĝi estas dua la plej uzata lingvo de interreto!" ktp.), sed ja iumomente la mensogo evidentiĝas kaj perdigas fidon al la afero. Feliĉe ŝajnas, ke utopia, sankteca, verdstelista propagandado cedas al racie argumentita reklamado.
(...) Poste, kiam mi finfine ekkonis Esperanton, mi vere elreviĝis! Antaŭe, mi ĉiam pensis ke Esperanto estis perfekta lingvo. Sed nun ĝi tute ne estis tiel laŭ mi. Mi estis tre malfeliĉa pro tio. Mi longe serĉis perfektan planlingvon kiun mi ŝatos (...)
zan (User's profile) July 12, 2010, 9:06:10 AM
Sed mi ne kredas tiun aserton. Esperanto jam havas difinitan regulon kaj kutimajn esprimojn, kiuj jam devenas de eŭropaj kutimoj. Kiel ni ŝanĝu tiajn aferojn?
Nu, malgraŭ tio, mi uzas Esperanton laŭvole. Ne por la movado sed por mia ŝatokupo.
Matthieu (User's profile) July 12, 2010, 11:31:46 AM
white knight:Ankaŭ mi ne ŝatas "fina venko" ĉar la Nazioj uzis tiujn vortojn.Ĉu vi ne intermiksas tiujn esprimojn?
Pli bone one diru "fina solvo".
KoLonJaNo (User's profile) July 12, 2010, 1:39:00 PM
Mutusen:Fakte ambaŭ esprimoj apartenis al la nazia lingvaĵo.white knight:Ankaŭ mi ne ŝatas "fina venko" ĉar la Nazioj uzis tiujn vortojn.Ĉu vi ne intermiksas tiujn esprimojn?
Pli bone one diru "fina solvo".
"Fina venko" aludis la nedubendan rezulton de la milito de la Tria Regno kontraŭ la cetera mondo, kiu pli kaj pli fariĝis nekredinda propagandaĵo ja ĝenerale konata.
"Fina solvo" estis burokrata termino por la neniigo de el nazia vidpunkto malsuperaj "rasoj" kaj popoloj, do laŭsistema kaj laŭplana amasmurdado de milionoj da homoj en koncentrejoj -- afero, pri kiu oni ne fanfaronis en la oficialaj amaskomunikiloj, sed kiun oni ja klopodis kaŝi.
Se fina venko nazia okazintus, la fina solvo en la jaro 2010 verŝajne jam estus tute forgesita afero ...
Persone mi ne konsideras min misiisto de Esperanto au de iuj ide(ologi)oj ligitaj al tiu ĉi planlingvo.
Mi penas uzi ĝin laŭeble senerare kaj por mi ĝi fakte estas tiu lingvo krom mia gepatra, en kiu mi povas pensi, skribi, legi, konversacii plej rapide, senĝene kaj esprimive.
El ŝvitiga Rejnlando,
Kolonjano
jan aleksan (User's profile) July 12, 2010, 4:29:20 PM
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Oŝo-Jabe (User's profile) July 12, 2010, 5:16:37 PM
Eddycgn (User's profile) July 15, 2010, 1:08:41 PM
kun multe da ĉarmaj anĝeletoj, kiu ĉiuj parolos esperante...
Miland (User's profile) July 16, 2010, 2:03:52 PM
jan aleksan:Mi kredas je la fina drinkoĈu ne fina trinko sufiĉu, se oni devos aŭtoveturi poste?
bukvodel (User's profile) July 19, 2010, 12:53:43 PM
Sed la ambaŭ eventoj neniam venos! Kaj Esperanto vivos tiel kiel nun la Latina lingvo vivas -- nur por kaj nur pro amantoj de Esperanto!