Ke daftar isi

Estas mi esperantisto ...

dari Andybolg, 27 Juni 2010

Pesan: 36

Bahasa: Esperanto

sinjoro (Tunjukkan profil) 11 Juli 2010 12.42.13

Por mi la problemo "ĉu venkos - ĉu malvenkos", "ĉu jam venkis - ĉu ankoraŭ ne venkis" tute ne estas grava. Gravas diskonigi la lingvon internacian, bonkvalite ĝin reklami kaj instrui, kaj kompreneble perfektigadi propran konon de ĝi - tia agado, se oni tro frue ne kapitulacias, donas multe da plezuro. La "venkado" de Esperanto antaŭeniras dum kiam ekzistas homoj, por kiuj ĝi donas plezuron kaj utilecon.

sinjoro (Tunjukkan profil) 11 Juli 2010 12.51.06

utku:
(...) Poste, kiam mi finfine ekkonis Esperanton, mi vere elreviĝis! Antaŭe, mi ĉiam pensis ke Esperanto estis perfekta lingvo. Sed nun ĝi tute ne estis tiel laŭ mi. Mi estis tre malfeliĉa pro tio. Mi longe serĉis perfektan planlingvon kiun mi ŝatos (...)
Laŭ mi al tia vidpunkto grave miskontribuis pluraj esperantistoj, kiuj propagandas Esperanton kiel lingvon perfektan, senesceptan kaj tuj-lerneblan. Oni foje ŝatas mensogi reklamante ĝin ("vi parolos kun la tuta mondo!", "ĝi estas dua la plej uzata lingvo de interreto!" ktp.), sed ja iumomente la mensogo evidentiĝas kaj perdigas fidon al la afero. Feliĉe ŝajnas, ke utopia, sankteca, verdstelista propagandado cedas al racie argumentita reklamado.

zan (Tunjukkan profil) 12 Juli 2010 09.06.10

Mi malkaŝe skribos kion mi pensas. Mi sentas, ke iuj (interalie alta-nivelaj) esperantistoj foje mensogas. Ili tro amas Esperanton (aŭ esperantujon) por diri malesperon. Esperanto estas avantaĝa al eŭropanoj pro vortoj kaj gramatiko. Ja ili mem ne povas mensogi pri tio. Sed ili asertas, ke tiam estontece ŝanĝiĝos Esperanto, kiam plej multe da neeŭropanoj uzos ĝin. Multaj neeŭropaj esperantistoj ŝanĝos Esperanton. Do, Esperanto ne estas malavantaĝa al neeŭropanoj. Do, esperu!...
Sed mi ne kredas tiun aserton. Esperanto jam havas difinitan regulon kaj kutimajn esprimojn, kiuj jam devenas de eŭropaj kutimoj. Kiel ni ŝanĝu tiajn aferojn?

Nu, malgraŭ tio, mi uzas Esperanton laŭvole. Ne por la movado sed por mia ŝatokupo.

Matthieu (Tunjukkan profil) 12 Juli 2010 11.31.46

white knight:Ankaŭ mi ne ŝatas "fina venko" ĉar la Nazioj uzis tiujn vortojn.
Pli bone one diru "fina solvo".
Ĉu vi ne intermiksas tiujn esprimojn?

KoLonJaNo (Tunjukkan profil) 12 Juli 2010 13.39.00

Saluton!

Mutusen:
white knight:Ankaŭ mi ne ŝatas "fina venko" ĉar la Nazioj uzis tiujn vortojn.
Pli bone one diru "fina solvo".
Ĉu vi ne intermiksas tiujn esprimojn?
Fakte ambaŭ esprimoj apartenis al la nazia lingvaĵo.

"Fina venko" aludis la nedubendan rezulton de la milito de la Tria Regno kontraŭ la cetera mondo, kiu pli kaj pli fariĝis nekredinda propagandaĵo ja ĝenerale konata.

"Fina solvo" estis burokrata termino por la neniigo de el nazia vidpunkto malsuperaj "rasoj" kaj popoloj, do laŭsistema kaj laŭplana amasmurdado de milionoj da homoj en koncentrejoj -- afero, pri kiu oni ne fanfaronis en la oficialaj amaskomunikiloj, sed kiun oni ja klopodis kaŝi.

Se fina venko nazia okazintus, la fina solvo en la jaro 2010 verŝajne jam estus tute forgesita afero ...

Persone mi ne konsideras min misiisto de Esperanto au de iuj ide(ologi)oj ligitaj al tiu ĉi planlingvo.

Mi penas uzi ĝin laŭeble senerare kaj por mi ĝi fakte estas tiu lingvo krom mia gepatra, en kiu mi povas pensi, skribi, legi, konversacii plej rapide, senĝene kaj esprimive.

El ŝvitiga Rejnlando,
Kolonjano

jan aleksan (Tunjukkan profil) 12 Juli 2010 16.29.20

Mi kredas je la fina drinko ridulo.gif

Oŝo-Jabe (Tunjukkan profil) 12 Juli 2010 17.16.37

Mi dirus, ke mia vidpunkto pri Esperanto estas pli simila al raŭmismo ol al finvenkismo. Tamen, mi pensas ke ĉiuj skoloj de Esperanto bone kontribuas al la ekzisto de esperantistoj. Tio bonas laŭ mi, malgraŭ la eblo krei kabeontojn, kiuj ekkmalkredis sian elektitan propagandon.

Eddycgn (Tunjukkan profil) 15 Juli 2010 13.08.41

... la kristanoj esperas la finan juĝon ...
kun multe da ĉarmaj anĝeletoj, kiu ĉiuj parolos esperante...

Miland (Tunjukkan profil) 16 Juli 2010 14.03.52

jan aleksan:Mi kredas je la fina drinko ridulo.gif
Ĉu ne fina trinko sufiĉu, se oni devos aŭtoveturi poste?

bukvodel (Tunjukkan profil) 19 Juli 2010 12.53.43

Je la tutmonda fina venko de Esperanto mi ne kredas, ĉar ĝi estas tro oksidenta. Sed en okсidenta fina venko mi volas kredi, sed ĝi povas veni nur post negranda reformo de Esperanto -- elemino de la akusativo kaj de la defina artikulo, kaj post negranda revisio de la esperanta vortaro.

Sed la ambaŭ eventoj neniam venos! Kaj Esperanto vivos tiel kiel nun la Latina lingvo vivas -- nur por kaj nur pro amantoj de Esperanto!

Kembali ke atas