Al la enhavo

Ridigaj idiomaĵoj

de Frankouche, 2010-julio-01

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-01 15:23:12

Anstataŭ labori, mi relegas kelkajn amuzantajn idiomaĵojn el la franca lingvo rideto.gif :

- Iu vento kiu ekskornigas bovojn
Tre forta vento

- Pluvi kiel bovino kiu pisas
Tre forta pluvo

- Paroli kiel hispana bovino
Paroli malbone la francan

- Ne alteni sian hundon per kolbasoj
Pri iu ulo tre maldonema

- Eksgrasigi la mamuton
Malpliigi la nombron de anoj en iu administracio

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-julio-16 11:31:12

- Tio estas ĉina afero (el itala)
afero kiun neniu komprenas

glaciurso (Montri la profilon) 2010-julio-16 18:41:36

- Iu fikse rigardas (gapas) aferon kiel bovido la novan pordon. (el la hungara)
Iu kiu tute ne komprenas nur fikse rigardas ion.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-julio-16 21:00:06

Frankouche:
- Paroli kiel hispana bovino
Paroli malbone la francan
Mi ne sciis ke hispanaj bovinoj parolis (ĝis nun mi neniam aŭdis ilin), kaj multe malpli ke ili parolis en la franca. rideto.gif

Najbaroj ĉiam ŝerc-pikas najbarojn.

-Foriri al la franca stilo. (el la hispana)
(Malaperi sen diri adiaŭ)

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-16 21:16:44

antoniomoya:
Frankouche:
- Paroli kiel hispana bovino
Paroli malbone la francan
Mi ne sciis ke hispanaj bovinoj parolis (ĝis nun mi neniam aŭdis ilin), kaj multe malpli ke ili parolis en la franca. rideto.gif
Jes, tiu esprimo tre kuriozas. Mi ne vidas aliajn esprimojn pri eksterlanda animalo.
En la franca estas multaj idiomaĵoj pri animaloj kaj el terkulturaĵo.
-Foriri al la franca stilo. (el la hispana) (Malaperi sen diri adiaŭ)
En la franca, ni diras : foriri angle !

Nu, mi certe provos kisi belajn hispaninojn antaŭ foriri okulumo.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-17 15:27:04

Jen aliaj : rideto.gif

- Manĝi rabian bovinon
Nervoziĝi

- Palpi la pugon de bovinoj
Pri politikestro kiu volas montri sin, ĉefe dum renkontoj kun agrikulturistoj.

- Malvarmo de anaso
Tre malvarma tempo

- Tempo de hundo
Ne bona tempo

- Kiam kokinoj enhavos dentojn
Pri io kio neniam alvenos

- Preni virbovon per siaj kornoj
Preni kuraĝan decidon

- Tiri vermojn el naso
Dirigi, konfesigi iun homon pri ĝiaj sekretoj

- Fari voston de fiŝo
Preterpasi veturilon kaj subite, reiri en la sama vojo

jchthys (Montri la profilon) 2010-julio-17 17:33:39

Tedita sensaliva
(Tre tedita)

Supren kun la kokoj
(Vekinta matenfrue)

Verda ĉirkaŭ la brankoj
(Iom malsana aŭ naŭzigita)

Ĉiuj ĉi estas (iom maloftaj) anglaj idiomaĵoj.

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-17 17:57:33

jchthys:
Supren kun la kukoj
(Vekinta matenfrue)
En Germanujo la kukoj ne iras supren, krom se iu homo saltas el la kuko. okulumo.gif
Sed ni havas similan parolturnon:
Ellitiĝi kun la kokoj.

Filu (Montri la profilon) 2010-julio-17 19:37:58

Similaj esprimaĵoj, malsamaj sencoj.

El la franca: Ne estas al maljuna simio, ke oni instruas fari grimacojn. (Maljuna simio ja jam scias ĉiajn grimacojn.)

El la angla: Al maljuna hundo oni ne instruas novan instrukcion. (Maljuna hundo ne plu deziras lerni.)

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-17 20:00:24

horsto:
Sed ni havas similan parolturnon:
Ellitiĝi kun la kokoj.
Ellitiĝi kun la virkokoj
En Rusio estas ankaŭ la sama esprimo
Ankoraŭ pli kokoj:
Ĉe li monon kokinoj ne bekas/manĝas = Li estas riĉa
Pri aliaj bestoj:
Kato plorigis = Tro malmulte
Ne ĉiam al kato buterfesto(lasta semajno antaŭ paska fasto, kiam oni rajtas manĝi buteron)
Supo kun kato = Kato en la sako = Trompo
Tiri katon je la vosto = Tiri tempon = "Mortigi tempon", sed atendante ion (ekz. ventanka futbala teamo atendas finon de la matĉo anstataŭ fari novajn golojn)
Hunda malvarmo = Tro malvarme
Hunda vivo = Malbona vivo
Formanĝi hundon = Scii bone
Ŝati/Ami kiel hundo bastonon (kiam vi ĵetas bastonon, via hundo alportos ĝin reen al vi)
Al hundo sub la voston = Perdi
Kiel da lakto de virkapro = neniom
Disdono de elefantoj (estro ricevas gravan postenon, kaj poste disponas malpli gravajn postenojn al subuloj, ekz. prezidento aŭ cefministro elektas ministrojn)
Nek unu muso preterkuros
Inciti anserojn

Reen al la supro