前往目錄

Ridigaj idiomaĵoj

貼文者: Frankouche, 2010年7月1日

訊息: 19

語言: Esperanto

Filu (顯示個人資料) 2010年7月17日下午9:05:49

sergejm:Disdono de elefantoj
Mi scivolemas pri tiu ĉi. Pri kio temas? demando.gif

Frankouche (顯示個人資料) 2010年7月17日下午9:18:29

Haha rido.gif , sed mi ne komprenas iujn :

Se li riĉas, kial siaj kokinoj ne manĝas monon ?
Supo de kato ?
Tiri katon je la vosto = Tiri tempon ?? Hahaha rido.gif
Nu ŝajnas ke vi, rusoj, tre ŝatas katojn kaj hundojn
Ŝati/Ami kiel hundo bastonon, hmmm klarigu
Al hundo sub la voston ? Tio ne ŝajnas senti bone tie !
Disdono de elefantoj ? ?

amemulo (顯示個人資料) 2010年7月17日下午10:25:12

El la nederlanda:

aĉeti katon en la sako: fari aĉa aĉeton
nun venas la simio el la maniko: nun klariĝas io.
La katon el la arbo rigardi: rigardi sen/antaŭ fari, atendi
Vidi rozkolorajn elefantojn: esti ebria
Kiam li sian kapon kuŝigas sur la litkuseno, tiam sia pugo jam dormas.: li ekdormas facile
Ne gravas ĉu la bovino fekas aŭ la virbovo: La kaŭzo de la mizero ne gravas
Kiam la bovinoj dancas sur glacio kaj pluvas varma akvo.: neniam
vero kiel bovino: vero kiu ne bezonas eksplikon

kaj ĉi tiu similas al nomitaj frazoj:
Li scipovas la francan kiel bovino scipovas la hispanan.: li scipovas neniom pri io

(mi estas ankoraŭ komencanto)

jchthys (顯示個人資料) 2010年7月17日下午10:51:32

horsto:
jchthys:
Supren kun la kukoj
(Vekinta matenfrue)
En Germanujo la kukoj ne iras supren, krom se iu homo saltas el la kuko. okulumo.gif
Sed ni havas similan parolturnon:
Ellitiĝi kun la kokoj.
Fakte mi korektis mian eraron, antaŭ ke vi respondis rideto.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年7月18日上午11:52:26

koncerne elefantoj:

el la germana
- Kuro de elefantoj

Kiam du grandegaj kamionoj klopodis preterveturi unu la alian sur la aŭtostrado.
(Elefentenrennen)

novatago (顯示個人資料) 2010年7月18日下午12:45:19

Esti la lasta simio = pri tiu, kiu ricevas ordonojn de ĉiuj kaj ordonas neniun.
Aparteni al la frataro de la pugno = esti tro ŝparema kaj ne elspezema.
Li/ŝi ŝatas ĝin pli ol stultulo ŝatas krajonon = iu ŝatas ion tro multe.
Roli kiel kandeltenisto = oni diras tion, kiam oni ne komprenas, kial iu estas kun paro, kiu ŝajnas rendevui.
Drinki eĉ la akvon el la florvazoj = ebriiĝi tro multe.
Labori malpli ol la tajloro de Tarzano.

Ĝis, Novatago.

patrik (顯示個人資料) 2010年7月18日下午1:18:48

El la tagaloga:

pruntepreni vizaĝon el hundo = aspektiĝi tiom malbelaĉe post esti batita
havi cindron sur la kojonoj = malkuraĝiĝi
en funebra vesto = vesti sian plej belan veston

^_^'

arcxjo (顯示個人資料) 2010年7月19日上午1:39:51

Jen kelkaj mirindaj el la pola lingvo:

- turni ies gitaron (aŭ pugon) = ĝeni
- unufoje dum rusa jaro = tre malofte
- ne instruu patron kiel fari infanojn = ne instruu spertulon
- elŝiro de la kapo = hasto kaj malordo
- kun fingro en nazo (aŭ pugo) = tre facile
- ŝanĝi iun en ĉevalon = trompi

sergejm (顯示個人資料) 2010年7月19日上午7:34:37

(Mi aldonis signifojn de kelkaj esprimoj en mia antaŭa mesaĝo)
De kie? De kamelo!
Kien? Al Kiena Monto ŝteli tomatojn!
(ruse ĉi tiaj esprimaoj estos versaj)
Sonoras telefono. Kiu parolas? Elefanto! (el porinfana verso)
Se vi ne deziras respondi la demandon.

Oh, tio estas malfacila laboro: el marĉo tiri begemoton (hipopotamon)
(el porinfana verso)
Ĵeti cidron sur la kapon = domaĝi pri siaj antaŭaj agoj
Supo el toporo - fari ion el nenio. En la fabelo soldato faras supon el toporo, sed petas de la mastrino salon, cepon k.t.p.

Al unu krigon, al alia truon de krigo (el verso de Majakovskij)

回到上端