Al la enhavo

¿Arbaren?

de Psittakos, 2010-julio-10

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-14 13:20:53

Ho! Kiom da “eraroj” mi malkovris dum la unuaj monatoj de mia lernado! Ŝainis ke la verkistoj ne sufiĉe bone regis la lingvon. Ne, tio ne eblas! – mi pensis. Mi faris notojn atendante pri posta klarigo. Ekstudis gramatikon kaj gajnis la kutimon, dum legado, pensi: kie estas la subjekto? la predikato? la objekto? Kia estas la rolo de tiu aŭ de tiu ĉi vorto en la frazo? Kaj pro kio tiu ĉi “N”? Kia estas ĝia rolo? Per tio metodo mi vidis ke la “eraroj” ne estis eraroj sed malkompreno.

Mi ankoraŭ havas dubojn – multe da – tamen mi ĉiam pensas ke la problemo ĉeestas en mi mem pro tio ke mi ne sufiĉe konas la lingvon.

Fakte mi ne povas eviti la demandojn: kial homoj kiuj tiom da eraroj faras kuraĝas tiel vigle kritiki kaj lecioni? Ĉu mi kuraĝus prelegi pri la kvantummeĥaniko?

Amike
Belmiro

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-14 13:26:25

"Per tio metodo... "

Mi ĵus vidis ke mi devus diri: “Per tia metodo...”
Pardonu min.

super-griek (Montri la profilon) 2010-julio-14 15:04:13

Psittakos:Kia valoro havas, do, la 16 reguloj?
Nuntempe, ilia ĉefa valoro ŝajnas esti historia: la reguloj reprezentas la gramatikon kiun Zamenhof liveris en la Unua Libro de Esperanto en la jaro 1887. Ili estis represitaj en la Fundamento (1905) kaj pro tio, multaj lerniloj mencias ilin.

Ili estas ankaŭ ofte uzataj kiel simbolo de la facileco de Esperanto: iuj (precipe pli aĝaj) esperantistoj ŝatas diri iom naive al neesperantistoj ke la Esperanta gramatiko "havas nur 16 regulojn". Plejofte ili mem ne konscias ke tio estas tre nepreciza eldiro, ĉar ili ne komprenas kiom ampleksas la nocio "gramatiko"...

(Se vi konas la anglan, vi povas legi la Unuan Libron tie ĉi. La Fundamenton vi trovos en tiu ĉi retejo: Akademio de Esperanto)

johmue (Montri la profilon) 2010-julio-14 15:50:29

Psittakos:Kia valoro havas, do, la 16 reguloj?
Ili havas nenian praktikan valoron. Mi neniam konsultis ilin. Se mi ne certas pri Esperanta gramatikaĵo, mi konsultas la pomegon, ekzemple
Ne, la japanino ne komprenis kial la adjektivoj bezonas la verbo "esti", pro ŝi "mi dika" estas korekta frazo. Oni ne afiŝas ke la gramatiko de esperanto ne estas neŭtrala, konsideras ke la tuta mondo jam uzas adjektivoj kun "esti", sed estas nur okcidenta metodo, kaj la gramatiko ne diras nenio pli tio ĉi.
La frazo "Mi dika." estas erara, same kiel pli malpli ĉiuj viaj frazoj estas eraraj. Kaj prigramatikaj verkoj kiel ekzemple la pomego certe klarigas tion.

Johannes

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-15 13:39:29

bone, al mia demando pli la 16 reguloj vi respondis ke la 16 reguloj ne havas nenia valoro, kvankam estas decidataj de Zamenhof...

Kio aŭ kiu decidas do la gramatiko de Esperanto?

Pli la erara aŭ ne-erara de la japanino, mi atendas viaj pli-gramatikaj respondoj.

(Mi preterpasos tiujn kiuj insultas en siaj respondoj... nur diri ke naŭzigas min ke iu kiu ne pensas kiel oni nomiĝu "trolo")

Matthieu (Montri la profilon) 2010-julio-15 13:42:08

Psittakos:bone, al mia demando pli la 16 reguloj vi respondis ke la 16 reguloj ne havas nenia valoro, kvankam estas decidataj de Zamenhof...
Ili ja havas valoron, sed estas nesufiĉaj.

horsto (Montri la profilon) 2010-julio-15 15:35:10

Psittakos:bone, al mia demando pli la 16 reguloj vi respondis ke la 16 reguloj ne havas nenia valoro, kvankam estas decidataj de Zamenhof...
Kio aŭ kiu decidas do la gramatiko de Esperanto?
Pli la erara aŭ ne-erara de la japanino, mi atendas viaj pli-gramatikaj respondoj.
(Mi preterpasos tiujn kiuj insultas en siaj respondoj... nur diri ke naŭzigas min ke iu kiu ne pensas kiel oni nomiĝu "trolo")
La 16 reguloj havas grandan valoron, ili apartenas al la fundamento de Esperanto, do al tiu parto de la gramatiko kiu ne estas ŝanĝebla. Sed ili ne difinas la tutan gramatikon de Esperanto.
Se la gramatiko de Esperanto vere interesas vin, tiam legu PMEG.

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-16 10:26:05

Mutusen:
Ili ja havas valoron, sed estas nesufiĉaj.
Se ekzistas tuta gramatiko kaj la 16 reguloj ne estas sufiĉaj; ekzakte kia valoro havas la reguloj?

horsto:
La 16 reguloj havas grandan valoron, ili apartenas al la fundamento de Esperanto...
Se ili apartenas al la fundamento, ĉi tio devus signifi, ke estas la reguloj de la lingvo, ne?
...do al tiu parto de la gramatiko kiu ne estas ŝanĝebla.
La restaĵo de la lingvo ĉu estas ŝanĝebla?
Sed ili ne difinas la tutan gramatikon de Esperanto.
Se la gramatiko de Esperanto vere interesas vin, tiam legu PMEG.
Dankon; estas ĉi tia libro la definitiva gramatiko kiu difinas la lingvo?

En la realaj lingvoj, parolantoj ne sekvas la gramatikon pro paroli, sed la normon; la gramatiko definiĝas de la normo, sed en Esperanto ne ekzistas normo, nur nedefinitaj gramatikaj reguloj, kioj estas adaptitaj aŭ elpensitaj. Ĉi tio estas la ĉefa karaktero de tio mi konsideras ke la Esperanto ne estas lingvo, sed nur eksperimento: la reala lingvo paroliĝas per analizo, sed la Esperanto per sintetizo.

La eroro de la japanino ne estas, kiel oni miskompreni, pruvo de ke Esperanto estas eksperimento. Estas pruvo de ke la gramatiko de Esperanto ne estas universale facila, ĉar ne evitas ke iu ĝin mislernas, nek neŭtrala, ĉar trudas eŭropean gramatikon (kaj ankaŭ tia vortaro) al la tuta mundo.

Ja la Esperanto estas nur eŭropeaj vortoj organizataj de simpla gramatiko, kio pretendas paroliĝas de la tuta mondo, malgraŭ ĉi tio estas neebla... kaj pro tia aferoj jam ni havas la anglan lingvon.

super-griek (Montri la profilon) 2010-julio-16 11:28:36

La 16 reguloj reguligas Esperanton, sed ili ne estas solaj; ili formas nur la komencon sur kiu baziĝas la gramatiko. Iu kiu konas la 16 regulojn jam multon scias pri la Esperanta morfologio kaj ekkonis kelkajn bazajn principojn, sed li tute ne konas Esperanton aŭ la Esperantan gramatikon. Se vi volas pli-malpli profunde koni la gramatikon de Esperanto, vi prefere konsultu libron kiel PMEG (sed ne miskomprenu min: PMEG aŭ alia gramatiklibro ne estas "sankta" aŭ ĉionscia - PMEG reprezentas la Esperantan gramatikon ne en pli alta grado ol ekz. itala gramatiklibro reprezentas la italan gramatikon).

Ke Esperanto estas lingvo estas afero malfacile kredebla/spertebla sen abundaj propraj spertoj pri ĝi kaj ĝia parolantaro... Kiam mi komencis lerni ĝin, mi eĉ ne vere konsciis ke la homo kiu verkis mian lernolibron mem ĉiutage uzas Esperanton (mi pli malfrue havis la ŝancon plurfoje renkonti lin); kaj mi certe ne konsciis ke ekzistas tuta internacia komunumo de homoj kiuj interrilatas nur per Esperanto, ke eĉ estas familioj kiuj konstante uzas ĝin en la hejmo kaj la familia vivo, ke Esperanto krome disponas mirinde ampleksan literaturon kaj grandan nombron da belaj originalaj poemoj kaj eĉ admirindan poezian verkon kiel La infana raso!

Chainy (Montri la profilon) 2010-julio-16 12:31:16

Psittakos, vi ŝajne estas tre frustrita. Provu simple akcepti Esperanton, kiel ĝi estas. Oni bezonas tiel fari por lerni naciajn lingvojn, kial ne por Esperanto?!

Laŭ mia sperto, eĉ se Esperanto ja havas en la realo pli ol 16 reguloj, ĝi ankoraŭ estas multe pli facile por lerni kaj uzi ol aliaj naciaj lingvoj. La 16 reguloj de Zamenhof estas la unuaj ĉefaj gramatikaj reguloj, sur kiuj la aliaj pli detalaj reguloj baziĝas. Do, kompreneble, ili havas valoron!

Reen al la supro