Al la enhavo

Kiel komprans tiun frazon: Vi devu manĝi panon varma.

de packoro, 2010-julio-12

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

packoro (Montri la profilon) 2010-julio-12 05:38:49

Mia kompreno estas: vi devu manĝi panon kiam la pano estas varma. Sed iu instruisto ne konsentas kun mi. Lia opinio estas: Vi estas varma kaj devas manĝi panon. kaj li diris: vi ankoraŭ vivas, kaj certe estas varma.
Ho, mi jam fariĝas malsaĝulo kaj konfuziĝas pri tio. En la frazo: Vi devu manĝi panon varma. Ĉu la pano estas varma aŭ vi varma?
Diru al mi la veron, mi petas!
Koran dankon!

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-12 06:39:16

Vi povas kompreni la frazon en ambaŭ sencoj, sed pli kutima estas tiu, ke la pano estas varma - ja varma pano estas pli bongusta.
Se vi mem estas varma, pli bone estus trinki malvarman akvon aŭ manĝi glaciaĵon, se tio estas pro varma vetero, aŭ kuracilon, se vi estas malsana.
Komparu ankaŭ jenajn frazojn:
Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo per telegrafo.
Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo per trajno.
Gramatike ambaŭ havas la saman strukturon.
Ni scias, ke per telegrafo oni ne povas alveturi, do en la unua frazo, li komunukis per telegrafo, en la dua li veturis per trajno.

novatago (Montri la profilon) 2010-julio-12 08:00:47

packoro:En la frazo: Vi devu manĝi panon varma. Ĉu la pano estas varma aŭ vi varma?
Diru al mi la veron, mi petas!
Koran dankon!
Se oni opinias ke la frazo seneraras, "vi" estas varma. Se oni opinias ke la frazo eraras, "la pano" estas varma.

Ĝis, Novatago.

packoro (Montri la profilon) 2010-julio-12 08:12:32

sergejm:Vi povas kompreni la frazon en ambaŭ sencoj, sed pli kutima estas tiu, ke la pano estas varma - ja varma pano estas pli bongusta.
Se vi mem estas varma, pli bone estus trinki malvarman akvon aŭ manĝi glaciaĵon, se tio estas pro varma vetero, aŭ kuracilon, se vi estas malsana.
Komparu ankaŭ jenajn frazojn:
Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo per telegrafo.
Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo per trajno.
Gramatike ambaŭ havas la saman strukturon.
Ni scias, ke per telegrafo oni ne povas alveturi, do en la unua frazo, li komunukis per telegrafo, en la dua li veturis per trajno.
Laŭ mia opinio,ke la unua frazo signifas: Li komunikis per telegrafo pri sia baldaŭa alveturo;la dua frazo: Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo, kio estas per trajno.
Ĉu mi pravas?

utku (Montri la profilon) 2010-julio-12 08:57:35

Ĉar "varma" ne havas -n finaĵon, la senco devas esti, kiel la instruisto opiniis.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-12 09:30:01

packoro:Vi devu manĝi panon varma.ankon!
Se oni volas diri “varma pano”, oni devas meti la akuzativon ĉe “varma”: panon varman.

Do, via frazo pli signifas ke “vi estas varma” ol la pano estas varma.

Krome Esperanto devas esti simpla kaj de bona stilo. Pro tio kaj malgraŭ la granda libereco de Esperanto prefere respektu la normala ordo: subjekto, predikato, objekto; adjektivo, substantivo

Pli bone estus: vi devus (aŭ devas ) manĝi varman panon

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-12 09:46:57

Se vi diras "Vi devas manĝi panon varma", akuzativo ne estas uzata - vi devas manĝi la panon antaŭ kiam ĝi estos malvarma.
Tamen vi povas diri "Vi devas manĝi panon varman", sed la senco de la frazo estas iom alia - simple pano estas varma, kiam vi ĝin manĝas.

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-12 10:06:08

packoro:
sergejm:Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo per telegrafo.
Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo per trajno.
Laŭ mia opinio,ke la unua frazo signifas: Li komunikis per telegrafo pri sia baldaŭa alveturo;la dua frazo: Li komunikis pri sia baldaŭa alveturo, kio estas per trajno.
Ĉu mi pravas?
Jes, vi pravas. Malgraŭ libera vort-ordo en Esperanto, estas preferinde meti vorton pli proksime al vorto, al kiu ĝi rilatas.
Do en la unua frazo estas pli bone meti "per telegrafo" apud "komunikis".
Por ĉi tiu najbareco vi povas rompi normalan ordon de Esperanta frazo, pri kiu diris Belmiro.
En via frazo pri pano, "varma" estas tro malproksime de "vi". Tiam "varma" normale rilatas al "pano", ne al "vi". Kaj se "varma" estas en nomitativo, "varma" estas predikativo - parto de predikato "esti varma", kie "esti" estas forigita por mallongeco.

super-griek (Montri la profilon) 2010-julio-12 17:37:55

La pano estas varma... "Varma" ne bezonas akuzativan -n, ĉar ĝi havas en tiu ĉi frazo la funkcion de predikativo.

(Se vi ne scias kio estas predikativo, konsideru tiujn ĉi frazojn: Mi farbas la domon flava; Mi opinias ŝin bela. Se vi ankoraŭ ne komprenas kion mi celas diri, vi verŝajne ankoraŭ ne studis tiun parton de la Esperanta gramatiko, kaj vi baldaŭ komprenos okulumo.gif )

Reteos (Montri la profilon) 2010-julio-12 19:36:10

Mi scias, ke en anglo estas kiel la diferenco inter " you should eat bread warm" kaj "you should eat warm bread"

Ĝi ne priskribas la panon, sed ĝi estas sugesto, kiel servi la panon por ke ĝi estas varma.

Reen al la supro