הודעות: 39
שפה: Esperanto
Carola L. (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2007, 14:15:22
manu_fr:Carola L.:Tiel, tiel.
Jen jes, ankaŭ por mi !
Cetere ĉu vi estas gitaristo aŭ ĉu vi vendas gitarojn? Aŭ ĉu ne estas via foto?
Ĝis
Carola
manu_fr (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2007, 18:55:56
Carola L.:Jes, mi ludas gitaron dum mia libera tempo.
Cetere ĉu vi estas gitaristo aŭ ĉu vi vendas gitarojn? Aŭ ĉu ne estas via foto?
Ĝis
Carola
Por mi la muziko estas la pli internacia lingvo, kiu ekzistas sur la tero.
amike
Manu
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2007, 22:44:25
Mi loĝas en Kaliningrado, ankaŭ kiu antaŭ nelonge festis la 750-jaran datrevenon de sia fondo, la fondo de Köenigsberg.
Mi gratulas vin okaze de la datreveno de via urbo.
Mi povas foti multajn vidindaĵojn de Köenigsberg (Kaliningrado) kaj sendi al vi, ĉar nia urbo lastatempe multe plibeliĝis.
Ĉu vi konsentas?
Charlie (הצגת פרופיל) 28 באפריל 2007, 21:16:45
Carola L.:Jes ja, ĝi certe estas ferioregiono. Ĝi troviĝas en la nord-okcidenta angulo de Anglio apud la landlimo kun Skotlando. La pejzaĝo estas vere belega, preskaŭ alpa. Vi povas trovi pli da informada ĉi tie http://en.wikipedia.org/wiki/Lake_DistrictCharlie:Saluton Carola, Gratulon al via urbo pro ĝia mila naskiĝtago. Morgaŭ mi certe sendos al vi poŝtkarton de la angla laga regiono.Saluton Charlie,
hodiaŭ mi ricevis vian poŝtkarton. Koran dankon!![]()
Estas la unua(!) Esperanto-karto al mia urbo pro ĝia 1000a naskigtago. Mia poŝtkarto al vi morgaŭ estos survoje.
La kontrasto de la lagoj kaj montoj estas interesaj. Ĉu la laga regiono estas ferioregiono? Mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio.
Amike,
Carola
Carola L. (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2007, 08:00:26
dankon por viaj komunikaĵoj.
Pino, via poŝtkarto alvenis kaj mi skribos al vi.
Terurĉjo, certe vi povas sendi fotojn, sed mi ankaŭ ĝojus pri nur unu poŝtkarton.
La lasta semajnfino estis tre streĉanta. Estis kulturaranĝoj kaj festoj dum tri tagoj senpaŭza. Sed estis tre, tre bela. Multaj gastoj kunatiĝis kun mia urbo Jüterbog.
Nun mi estas tre laca kaj bezonas paŭzon.
Amike, Carola
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Charlie (הצגת פרופיל) 6 במאי 2007, 19:51:35
Mi ricevis vian poŝtkarton hieraŭ. La fotoj montras ke Juterbog estas vere bela urbo. Multan dankon.
Amike,
Ĉarli
Carola L. (הצגת פרופיל) 7 במאי 2007, 14:09:01
Dankon ankaŭ al Manu por la karto el la Provence kun la bela poŝtmarko.
Bedaŭrinde mi ne havas vian adreson por respondi per poŝtkarto.
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Multajn salutojn
Carola
Mielo (הצגת פרופיל) 8 במאי 2007, 16:27:30
ankaŭ mi sendis al vi poŝtkarton el urbo Debrecen el Hungario. Mi esperas, vi ricevos. Loko de poŝtkarton estis malgranda, mi ne povis sendi saluton al forgisto, sed mi pensis pri li. Mi petas vin, donu al li, mian saluton. Dankon !
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Mi tre ŝatas (amas) la malnovajn urbojn, mi vizitus ankaŭ al Jüterbog volonte. Mi esperas, ni renkontiĝos ankoraŭ.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
manu_fr (הצגת פרופיל) 10 במאי 2007, 19:06:43
Carola L.:Mi tre dankas sinjoron aŭ sinjorinon Sieber el la Saksa Ŝvicero por la bela poŝtkarto de la urbo Dresden.Dankon !
Dankon ankaŭ al Manu por la karto el la Provence kun la bela poŝtmarko.
Bedaŭrinde mi ne havas vian adreson por respondi per poŝtkarto.![]()
Multajn salutojn
Carola
Mi ricevis vian poŝtkarton hodiaŭ !
amike
Manu
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Carola L. (הצגת פרופיל) 11 במאי 2007, 18:30:47
mi jam antaŭĝojas pro via poŝtkarto.
Mielo:Mi promesas, ke mi salutos lin, se ni renkontiĝos. Sed bedaŭrinde mi ankoraŭ neniam lin trafis.
mi ne povis sendi saluton al forĝisto, sed mi pensis pri li. Mi petas vin, donu al li, mian saluton.
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Mielo: Mi tre ŝatas la malnovajn urbojn, mi vizitus ankaŭ al Jüterbog volonte. Mi esperas, ni renkontiĝos ankoraŭ.Tre volonte
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Nur mi devas lerni paroli Esperanton ĝis tiam. Ĝis nun mi nur monologas (ankoraŭ pli malbone ol skribas).
Amike,
Carola