Späť na obsah

1000-jara urbo Jüterbog

od Carola L., 18. apríla 2007

Príspevky: 39

Jazyk: Esperanto

Carola L. (Zobraziť profil) 27. apríla 2007 14:15:22

manu_fr:
Carola L.:
Jen jes, ankaŭ por mi !
Tiel, tiel.

Cetere ĉu vi estas gitaristo aŭ ĉu vi vendas gitarojn? Aŭ ĉu ne estas via foto?

Ĝis
Carola

manu_fr (Zobraziť profil) 27. apríla 2007 18:55:56

Carola L.:

Cetere ĉu vi estas gitaristo aŭ ĉu vi vendas gitarojn? Aŭ ĉu ne estas via foto?

Ĝis
Carola
Jes, mi ludas gitaron dum mia libera tempo.
Por mi la muziko estas la pli internacia lingvo, kiu ekzistas sur la tero.
amike

Manu

Terurĉjo (Zobraziť profil) 27. apríla 2007 22:44:25

Estimata Carola!
Mi loĝas en Kaliningrado, ankaŭ kiu antaŭ nelonge festis la 750-jaran datrevenon de sia fondo, la fondo de Köenigsberg.
Mi gratulas vin okaze de la datreveno de via urbo.
Mi povas foti multajn vidindaĵojn de Köenigsberg (Kaliningrado) kaj sendi al vi, ĉar nia urbo lastatempe multe plibeliĝis.
Ĉu vi konsentas?

Charlie (Zobraziť profil) 28. apríla 2007 21:16:45

Carola L.:
Charlie:Saluton Carola, Gratulon al via urbo pro ĝia mila naskiĝtago. Morgaŭ mi certe sendos al vi poŝtkarton de la angla laga regiono.
Saluton Charlie,
hodiaŭ mi ricevis vian poŝtkarton. Koran dankon! rido.gif
Estas la unua(!) Esperanto-karto al mia urbo pro ĝia 1000a naskigtago. Mia poŝtkarto al vi morgaŭ estos survoje.

La kontrasto de la lagoj kaj montoj estas interesaj. Ĉu la laga regiono estas ferioregiono? Mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio.

Amike,
Carola
Jes ja, ĝi certe estas ferioregiono. Ĝi troviĝas en la nord-okcidenta angulo de Anglio apud la landlimo kun Skotlando. La pejzaĝo estas vere belega, preskaŭ alpa. Vi povas trovi pli da informada ĉi tie http://en.wikipedia.org/wiki/Lake_District

Carola L. (Zobraziť profil) 30. apríla 2007 8:00:26

Saluton Pino, saluton Terurĉjo kaj ĉiuj aliaj,

dankon por viaj komunikaĵoj.

Pino, via poŝtkarto alvenis kaj mi skribos al vi.

Terurĉjo, certe vi povas sendi fotojn, sed mi ankaŭ ĝojus pri nur unu poŝtkarton.

La lasta semajnfino estis tre streĉanta. Estis kulturaranĝoj kaj festoj dum tri tagoj senpaŭza. Sed estis tre, tre bela. Multaj gastoj kunatiĝis kun mia urbo Jüterbog.
Nun mi estas tre laca kaj bezonas paŭzon.

Amike, Carola
sal.gif

Charlie (Zobraziť profil) 6. mája 2007 19:51:35

Kara Carola,
Mi ricevis vian poŝtkarton hieraŭ. La fotoj montras ke Juterbog estas vere bela urbo. Multan dankon.
Amike,
Ĉarli

Carola L. (Zobraziť profil) 7. mája 2007 14:09:01

Mi tre dankas sinjoron aŭ sinjorinon Sieber el la Saksa Ŝvicero por la bela poŝtkarto de la urbo Dresden.

Dankon ankaŭ al Manu por la karto el la Provence kun la bela poŝtmarko.
Bedaŭrinde mi ne havas vian adreson por respondi per poŝtkarto. malgajo.gif

Multajn salutojn
Carola

Mielo (Zobraziť profil) 8. mája 2007 16:27:30

Kara Carola,
ankaŭ mi sendis al vi poŝtkarton el urbo Debrecen el Hungario. Mi esperas, vi ricevos. Loko de poŝtkarton estis malgranda, mi ne povis sendi saluton al forgisto, sed mi pensis pri li. Mi petas vin, donu al li, mian saluton. Dankon ! rido.gif
Mi tre ŝatas (amas) la malnovajn urbojn, mi vizitus ankaŭ al Jüterbog volonte. Mi esperas, ni renkontiĝos ankoraŭ. rido.gif

manu_fr (Zobraziť profil) 10. mája 2007 19:06:43

Carola L.:Mi tre dankas sinjoron aŭ sinjorinon Sieber el la Saksa Ŝvicero por la bela poŝtkarto de la urbo Dresden.

Dankon ankaŭ al Manu por la karto el la Provence kun la bela poŝtmarko.
Bedaŭrinde mi ne havas vian adreson por respondi per poŝtkarto. malgajo.gif

Multajn salutojn
Carola
Dankon !

Mi ricevis vian poŝtkarton hodiaŭ !

amike

Manu

sal.gif

Carola L. (Zobraziť profil) 11. mája 2007 18:30:47

Kara Ildikó,
mi jam antaŭĝojas pro via poŝtkarto.
Mielo:
mi ne povis sendi saluton al forĝisto, sed mi pensis pri li. Mi petas vin, donu al li, mian saluton.
Mi promesas, ke mi salutos lin, se ni renkontiĝos. Sed bedaŭrinde mi ankoraŭ neniam lin trafis. demando.gif

Mielo: Mi tre ŝatas la malnovajn urbojn, mi vizitus ankaŭ al Jüterbog volonte. Mi esperas, ni renkontiĝos ankoraŭ.
Tre volonte rideto.gif , nur bonvolu informi min, se vi volas veni al Germanio, ke mi havas iom da tempo por vi. Se vi estus kontenta per tre malgranda ĉambreto, vi povus loĝi ĉe mia familio kelkaj tagoj.

Nur mi devas lerni paroli Esperanton ĝis tiam. Ĝis nun mi nur monologas (ankoraŭ pli malbone ol skribas).

Amike,
Carola

Nahor