Virinoj kaj ilia beleco
Terurĉjo,2007年4月18日の
メッセージ: 68
言語: Esperanto
Mendacapote (プロフィールを表示) 2007年4月20日 17:43:37
T0dd (プロフィールを表示) 2007年4月20日 18:33:17
super-griek:Ĉu vi estas granda amanto *de* inoj, aŭ granda amanto *al* inoj? Mi supozas, ke amanto de inoj estas amanto kiu apartenas al inoj, ĉu ne...?
Andreo,
16-jara belgia esperantisto kaj granda amanto de inoj kaj lingvoj
Mendacapote (プロフィールを表示) 2007年4月20日 18:46:22
La uzado de la frazo: “amanto de inoj” estas korekta, laŭ mi.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年4月20日 22:08:22
"Mi estas amanta belulinojn. Mi estas amanto de belulinoj".
Sed estimata Super-griek rakontis al ni ne pri gramatiko(interalie ĝuste gramatike), sed pri filozofia koncepto de beleco, sentoj, estiĝo de amo kaj aliaj similaj nocioj.
O-ho-ho.
Rusoj diras: "Любовь зла - полюбишь и козла!" (La amo estas malica - vi povas enamiĝi al kapro!)
Verŝajne, ekzistas tiaj kaŭzoj, kiuj estas fontoj de amo, estetika plezuro dum interrilatoj (inter "geviroj"). Sed neniu bone klarigis tion.
Krome, mi studis nur komunisman filozofion (tre interesa scienco, mi devas rimarki), min oni instruis pri la tutmonda revolucio, ne pri kaŭzoj de subita enamiĝo kaj estetika plezuro.
super-griek (プロフィールを表示) 2007年4月21日 9:48:57
TOdd:
super-griek:Ĉu vi estas granda amanto *de* inoj, aŭ granda amanto *al* inoj? Mi supozas, ke amanto de inoj estas amanto kiu apartenas al inoj, ĉu ne...?
Andreo,
16-jara belgia esperantisto kaj granda amanto de inoj kaj lingvoj
Mendacapote:Kompreneble, ĉiuj amantoj de inoj tre ŝatus aparteni al iliVi tute pravas, Mendacapote.
Mendacapote:La uzado de la frazo: “amanto de inoj” estas korekta, laŭ mi.
Terurĉjo:Ankaŭ mi opinias same kiel estimata Mendacapote.Ankaŭ mi.
Terurĉjo:Sed estimata Super-griek rakontis al ni ne pri gramatiko(interalie ĝuste gramatike), sed pri filozofia koncepto de beleco, sentoj, estiĝo de amo kaj aliaj similaj nocioj.Mi ne vere skribis pri amo kaj ĝia estiĝo; tamen, beleco kaj amo (kaj specifike estiĝo de amo kaj subita enamiĝo) certe interrilatas, kaj tiel vi ja prave diris ke mi (subtekste) rakontis pri amo.
Mendacapote:Bonvolu legi pri Fibonacci numeraloj aŭ nombroj. Beleco estas matematike mezurebla... pli malpli.Mi scias tre malmulte pri 'Fibonacci numeraloj'. Mi pensas ke 1, 2, 3, 5, 8, 13, 21, 34 kaj tiel plu estas tiaj numeraloj, sed mi devos pli legi pri ili. Mi provos ilin trovi Vikipedie, kaj se vi eble konas retajn lokojn kie la teorio estas bone klarigata...
Andreo.
Jasminka (プロフィールを表示) 2007年4月21日 20:48:39
super-griek:Mi ankaŭ perceptis, ke ĝis nun neniu ino aldonis mesaĝon al ĉi-tiu aro...Verŝajne vere necesas krei novan fadenon, por ke virinoj povu tie diskuti pri la beleco de viroj.
Mi tamen tre ŝatus scii kion ili opinias pri la kazo, kaj specifike pri vira kaj ina beleco...
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年4月21日 21:32:14
Jasminka:Verŝajne vere necesas krei novan fadenon, por ke virinoj povu tie diskuti pri la beleco de viroj.Jasminka, faru tion por ke ni ĝuu diskutotaĵojn!
manu_fr (プロフィールを表示) 2007年4月21日 22:09:27
Jasminka:La fadeno jen temas pri la beleco ĝenerale, kaj ne nur de virinoj ? Bone, la malfrua horo inspiras !
Verŝajne vere necesas krei novan fadenon, por ke virinoj povu tie diskuti pri la beleco de viroj.
Laŭ mi, la vera beleco estas la harmonio inter la fiziko kaj la penso. La beleco videblas ne nur ekstere, sed ankaŭ ene.
La vera beleco brilas kiel la suno, sed ĉu la suno estas bela astro ? Mi vere ne trovas. Sed, mi ĉiam ĝuas ŝian efekton, kaj tio nur gravas.
Por mi, la beleco fizika, tutsola, estas nur partio de la ĉarmo.
Tamen mi trovis virinon, perŝance la pli belan, kiu plibeligas mian vivon, kiel suno, tago post tago.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年4月21日 23:00:03
Ankaŭ vi estas poeto!
Bedaŭrinde, ni, viroj, unuavice ŝatas, valorigas en niaj virinoj belecon eksteran, ne internan. Tio ja estas nia besta naturo. Nur poste ni komprenas, ke vera beleco estas ofte interna.
Sed virinoj estas pli saĝaj ol viroj, ĉar ne ekzistas virino, kiu edziniĝis nur tial, ke ŝia edzo havas sveltajn gambojn.
manu_fr (プロフィールを表示) 2007年4月22日 8:35:57
Terurĉjo:Estimata Manu!Saluton !
Ankaŭ vi estas poeto!
Bedaŭrinde, ni, viroj, unuavice ŝatas, valorigas en niaj virinoj belecon eksteran, ne internan. Tio ja estas nia besta naturo. Nur poste ni komprenas, ke vera beleco estas ofte interna.
Sed virinoj estas pli saĝaj ol viroj, ĉar ne ekzistas virino, kiu edziniĝis nur tial, ke ŝia edzo havas sveltajn gambojn.
Mi pensas, ke vi plejparte eraras. Via vizio de l'amo estas tute malvera. Vi estas "macho" (francie), sed mi ne trovas la tradukon esperante.
Estus bone havi vidpunkton de virino.
Vi eble estas besto, sed mi pli certe kredas, ke vi volonte ŝercas...aŭ provokas reaĝon.
Kaj tio ne estas bona.
Ĝis la,