kiel oni diras @?
од piteredfan, 08. август 2010.
Поруке: 8
Језик: Esperanto
piteredfan (Погледати профил) 08. август 2010. 19.46.20
Continuum (Погледати профил) 08. август 2010. 19.55.40
tommjames (Погледати профил) 08. август 2010. 19.56.45
novatago (Погледати профил) 08. август 2010. 20.06.36
piteredfan:Kiel en Esperanto oni diras "@", kiel pri retadreso? Oni diras ke "ĉe" malpravas.Kiu diras tion? La organizo, kiu ebligas Lernu!-n, nomiĝas E@I kaj en [url=http://ikso.net/eo/pri_eĉei/index.php]ĉi tiu[/url] paĝo ili eksplikas kiel pronoci E@I: E ĉe I.
Ankaŭ oni nomas la @-n kiel helikon. Sed por interretaj adresoj, laŭ mi, ĉe ĝustas ĉar la @ celas diri ke tio, kio estas antaŭ la @, estas ĉe la servilo, kies nomo estas post la @.
Se oni volas diri @-n ekster interreta kunteksto aŭ nur kiel signo, pli bone estus diri ĉe-signon aŭ heliksignon por eviti miskomprenojn.
-Redakto- Mi ĵus vidis Po-signon ĉe ReVo. Do por podetalaj prezoj, ankaŭ eblas po aŭ posigno sed mi ne scias ĉu tio havus sencon ekster anglalingvaj landoj ĉar tiu signo ne estas uzata tiel.
Ĝis, Novatago.
Belmiro (Погледати профил) 08. август 2010. 21.18.51
Amike
sergejm (Погледати профил) 09. август 2010. 05.17.45
varo @ $(£) prezo
Ĉi tie oni prononcas @-on kiel 'po' kaj tial ĝi nomiĝas po-signo. Post ĝi oni tajpas dolaro- aŭ pundo-signon, tial sur la klavaro iliaj klavoj estas najbare. Sur nuna klavaro pundo-signon anstataŭas dieso-signo '#'.
Nun oni uzas @-on en retpoŝt-adreso:
nomo @ servilo
Ĉi tie oni prononcas @-on kiel 'ĉe'.
Pro tio ke @ similas al heliko, oni ofte nomas ĝin 'heliko'.
En Rusio, pro tio ke @ similas al hunda vosto, oni ofte nomas ĝin 'hundeto'
darkweasel (Погледати профил) 09. август 2010. 07.44.29
Miland (Погледати профил) 13. август 2010. 17.26.46