去目錄頁

kiel oni diras @?

piteredfan, 2010年8月8日

讯息: 8

语言: Esperanto

piteredfan (显示个人资料) 2010年8月8日下午7:46:20

Kiel en Esperanto oni diras "@", kiel pri retadreso? Oni diras ke "ĉe" malpravas. Ĉu "en" aŭ kio?

Continuum (显示个人资料) 2010年8月8日下午7:55:40

Mi kredas, ke oni ankaŭ povas diri "heliko" por la signo @

tommjames (显示个人资料) 2010年8月8日下午7:56:45

Heliko, aŭ po-signo.

novatago (显示个人资料) 2010年8月8日下午8:06:36

piteredfan:Kiel en Esperanto oni diras "@", kiel pri retadreso? Oni diras ke "ĉe" malpravas.
Kiu diras tion? La organizo, kiu ebligas Lernu!-n, nomiĝas E@I kaj en [url=http://ikso.net/eo/pri_eĉei/index.php]ĉi tiu[/url] paĝo ili eksplikas kiel pronoci E@I: E ĉe I.

Ankaŭ oni nomas la @-n kiel helikon. Sed por interretaj adresoj, laŭ mi, ĉe ĝustas ĉar la @ celas diri ke tio, kio estas antaŭ la @, estas ĉe la servilo, kies nomo estas post la @.

Se oni volas diri @-n ekster interreta kunteksto aŭ nur kiel signo, pli bone estus diri ĉe-signonheliksignon por eviti miskomprenojn.

-Redakto- Mi ĵus vidis Po-signon ĉe ReVo. Do por podetalaj prezoj, ankaŭ eblas poposigno sed mi ne scias ĉu tio havus sencon ekster anglalingvaj landoj ĉar tiu signo ne estas uzata tiel.

Ĝis, Novatago.

Belmiro (显示个人资料) 2010年8月8日下午9:18:51

Mi jam plurfoje aŭdis en la radio: “ĉirkaŭvolvita a“

Amike

sergejm (显示个人资料) 2010年8月9日上午5:17:45

Kiel mi scias, @ aperis en Usono k Anglio en vendolisto:
varo @ $(£) prezo
Ĉi tie oni prononcas @-on kiel 'po' kaj tial ĝi nomiĝas po-signo. Post ĝi oni tajpas dolaro- aŭ pundo-signon, tial sur la klavaro iliaj klavoj estas najbare. Sur nuna klavaro pundo-signon anstataŭas dieso-signo '#'.
Nun oni uzas @-on en retpoŝt-adreso:
nomo @ servilo
Ĉi tie oni prononcas @-on kiel 'ĉe'.
Pro tio ke @ similas al heliko, oni ofte nomas ĝin 'heliko'.
En Rusio, pro tio ke @ similas al hunda vosto, oni ofte nomas ĝin 'hundeto'

darkweasel (显示个人资料) 2010年8月9日上午7:44:29

En la germanlingvaj landoj oni iam nomis tiun signon Klammeraffe ("krampsimio"), sed hodiaŭ oni pli ofte uzas la anglan at.

Miland (显示个人资料) 2010年8月13日下午5:26:46

La angla "at" en la kunteksto de retadresoj signifas ĉe, do la lasta eble estas la plej bona mallonga formo por diri @, kondiĉe ke oni komprenas ĝin. Se ne, terminoj kiel helikopo-signo eble helpos.

回到上端