Į turinį

komikso neamuza 100817: bonvole korrektu

jeckle, 2010 m. rugpjūtis 17 d.

Žinutės: 9

Kalba: Esperanto

jeckle (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 17 d. 14:39:04

- du hast eine maschine erfunden, die aus allen waschmaschinen der welt einzelne socken absaugt? warum?
- ich hab auch eine maschine erfunden, die ganz viele füsse macht.


- vi konstruis maŝinon, kiun sŭci ĉiuj ŝtrumpetoj el ĉiuj lavmaŝinoj de la tuta mondo?
- mi ankaŭ konstruis maŝinon, kiun produktas plenajn piedojn.


Dankon jeckle

fizikisto (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 17 d. 19:53:41

Mi dirus:

- Vi konstruis maŝinon, kiu suĉas unuopajn ŝtrumpetojn el ĉiuj lavmaŝinoj de la tuta mondo, ĉu? Sed kial?
- Mi ankaŭ konstruis maŝinon, kiu produktas multajn/pliajn piedojn.

Amike
Fizikisto

horsto (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 18 d. 01:56:00

Aŭ:

- Ĉu vi konstruis maŝinon, kiu suĉas ŝtrumpetojn el ĉiuj lavmaŝinoj de la tuta mondo? Kial?
- Mi ankaŭ konstruis maŝinon, kiu donas multajn piedojn al ni.

jeckle (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 18 d. 07:44:44

Mi dankas al vi. Mi refoje estis kaptinta en la N-kaptilo. La demandosigno en originalo signifas tie pli miro ol estas vera demando, mi pensas. Kial mi trompetos tiom kaj ŝanĝos la "?" en "!?".

Se vi ne malkonsentas:
- Vi konstruis maŝinon, kiu suĉas unuopajn ŝtrumpetojn el ĉiuj lavmaŝinoj de la tuta mondo!? Kial?

- Mi ankaŭ konstruis maŝinon, kiu donas multajn piedojn al ni.

horsto (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 18 d. 11:34:09

Mi vere forigus la vorton unuopajn. Tio estas germanismo, laŭ mia kompreno.
Bonvolu korekti min, se mi malpravas.

Pinguin (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 18 d. 11:53:52

horsto:Mi vere forigus la vorton unuopajn. Tio estas germanismo, laŭ mia kompreno.
Bonvolu korekti min, se mi malpravas.
fakte ĉi tie estas vere unuopaj, do ĝustas. ne estas ĉiuj ŝtrumpoj, nur tiuj kies alia parto netroveblas.

fizikisto (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 18 d. 12:24:32

Pinguin:
horsto:Mi vere forigus la vorton unuopajn. Tio estas germanismo, laŭ mia kompreno.
Bonvolu korekti min, se mi malpravas.
fakte ĉi tie estas vere unuopaj, do ĝustas. ne estas ĉiuj ŝtrumpoj, nur tiuj kies alia parto netroveblas.
Jes, mi uzis "unuopa", ĉar estas po unu ŝtrumpeto el ĉiu ŝtrumpetparo. Evidente la maŝino funkcias jam delonge tre bone, ĉar ankaŭ en mia lavmaŝino ĉiam malaperas unuopaj ŝtrumpoj kaj ŝtrumpetoj, kaj restas ĉiam unu el la paro.

horsto (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 18 d. 12:29:02

Pinguin:
horsto:Mi vere forigus la vorton unuopajn. Tio estas germanismo, laŭ mia kompreno.
Bonvolu korekti min, se mi malpravas.
fakte ĉi tie estas vere unuopaj, do ĝustas. ne estas ĉiuj ŝtrumpoj, nur tiuj kies alia parto netroveblas.
Ho, vi pravas! Do la vorto unuopaj esprimu, ke ĉiam malaperas nur unu ŝtrumpeto el ĉiu lavmaŝino kaj neniam tuta paro!
La fenomeno ŝajnas tutmonde konata, ke malaperas unuopa ŝtrumpeto el lavmaŝino.

jeckle (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 25 d. 17:37:44

la rezultato:

Atgal į pradžią